Lasu ke ambaŭ kune kresku ĝis la tago de la rikolto

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/20072014.pdf

El la evangelio laŭ Mateo 13, 24-43
(Komento de p. Alberto Maggi OSM)

XVI Ordinara Tempo – 20an de julio 2014

Jesuo proponas al siaj disĉiploj tri parabolojn kiuj rilatas la tri grandajn tentojn de la komunumo:

• la tento esti komunumo de elektitoj
• la tento de la grandiozeco
• la tento de la malkuraĝiĝo

Por tiuj ĉi paraboloj Jesuo prenas tri elementojn de la naturo, la tritikon, la sinapon kaj la fermentaĵon, kiuj postulas paciencan kresko-procezon; ĉiu rapidigo povas esti pereiga. Tiuj paraboloj utilas por komprenigi kio estas la regno de la ĉielo. Tiu tipa dirmaniero de Mateo ne celas la regnon en la ĉielo, sed la regnon de Dio, tio estas la alternativon de socio kiun Jesuo venis proponadi.


Tiam, ĉiam uzante esprimojn de la libro de Danielo, “tiam la justuloj brilos kiel suno en la regno de sia Patro“ Tiu kiu elektas la vivon havos la vivon. Tio estas la signifo de tiu ĉi parabolo: kiu produktas la vivon eniras en la plenecon de la vivo, kiu estas mortinta kaj produktis morton tiu dronos en la plenecon de la morto.




Plej amike kaj frate

Marco Menghini