XV Ordinara Tempo – 13an de julio 2014

Kampulo iris por semi


www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/13072014.pdf



El la evangelio laŭ Mateo 13, 1-23
(Komento de p. Alberto Maggi OSM)

La parabolo de la semanto kiun ni trovas en la ĉapitro 13 de la evangelio de Mateo ne volas esti invito ekzameni sin mem, sed kuraĝigon al la disĉiploj anoncadi la evangelion. Se oni fiaskas en tri grundoj, en la kvara la abunda rikolto repagas ĉiujn malgajnojn. Kial? Jesuo fidas en la povo de la krea vorto.

La parolo de Jesuo estas la sama parolo de tiu Dio kiu diris: “Estu la lumo kaj la lumo estis”. Tiu Dio kiu ĉe profeto Jesaja certigas: “Tiel estos pri mia parolo elirinta el mia buŝo: ĝi ne revenos al mi senefike, sen prilaboro de tio kion mi deziras kaj sen plenumo de tio pro kio mi ĝin sendis.” Tiu estas la forto de la mesaĝo de Jesuo.


Fine Jesuo diras: “Sed aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis abundan frukton”. En la unua do ĝi ne burĝonas, en la dua ekaperas kaj sekiĝas, en la tria kreskas kaj sufokiĝas, ĉi tie male en la bona tero ĝi liberigas siajn tutajn energiojn “kaj donis frukton centoblan, sesdekoblan, tridekoblan”.

Jesuo diras ke ĝi donos frukton centoblan, sesdekoblan aŭ tridekoblan. Li ne komencas je tridekobla kaj poste sesdekobla kaj centobla. Tion kio jam estas eksterordinara Jesuo metas ĉefine. Komence male li metas la centoblan. Kiam estas la konvertiĝo kaj oni akceptas tiun vorton sen meti al ĝi ajnan limon, la parolo liberigas sian kreivan energion kaj transformiĝas en benon. La nombro cent en la Biblio estas bildigo de beno.

La parolo eniras en la individuon, lin tansformas, la individuo mem iĝas tiu parolo, kaj lia ekzisto estas beno por tiuj kiujn li aliras.






Plej amike kaj frate

Marco Menghini