Kvina paska dimanĉo – 18an de majo 2014

Mi estas la vojo, la vero kaj la vivo

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/18052014.pdf

El evangelio laŭ Johano 14, 1-12
(Komento de p. Alberto Maggi OSM)
Estas la lastaj momentoj dum kiuj Jesuo restadas kun siaj disĉiploj kaj Jesuo volas ilin trankviligi. Li volas komprenigi al ili paradokson: lia morto ne estos por ili perdo, sed gajno; lia morto ne estos foresto, sed eĉ pli intensa ĉeesto. Jesuo do, kiu ĵus anoncis la perfidon de Petro al la disĉiploj kiuj estas maltrankvilaj kaj ke super la disĉiploj estas falonta teruran tempeston, Jesuo certigas ilin ke Dio estas kun li.


Kiel eblas plenumi agadojn pli grandaj ol tiuj de Jesuo? Jesuo ne povis respondi al ĉiuj bezonoj de la homaro, kaj estas en la komunumo de la disĉiploj kie li referencas al sia nomo kaj metas kiel ununura absoluta valoro de la propra ekzisto – la ununura kaj sankta – la bonon de la homo, komunumo kiu metiĝas en tiun dinamismon de “esti vero”, do ne havi la veron por prijuĝi la aliajn, sed esti por alproksimiĝi al ĉiuj, tio estas komunumo kie la dia agado kreskos kaj estos je alies favoro.

Diras Jesuo: “Ĉio tio okazos ĉar mi iras al la Patro”, ĉar li kunlaboras kun ili. Jesuo do certigas ilin ke lia morto ne estos foresto, sed ĉeesto eĉ pli intensa kaj viviga.



Plej amike kaj frate

Marco Menghini