Kvara paska dimanĉo – 11an de majo 2014



www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/11052014.pdf

El evangelio laŭ Johano 10,1-10
(Komento de p. Alberto Maggi OSM)

Pro la fakto ke li malfermis la okulojn al blindulo, Jesuo estis konsiderata de la religiaj estroj kiel malamiko de Dio, pekulo. Do nun estas Jesuo kiu sin adresas rekte al ili, Jesuo parolas al la fariseoj en la ĉapitro 10 de la evangelio de Johano, priskribante la sinnomantajn ŝafistojn de Izraelo per la samaj karakterizoj de la lupoj. Kiel la lupoj, fakte, ili estas ŝtelistoj kaj rabistoj.
Ŝtelistoj ĉar ili alpropriiĝis de tio kio ne estis ilia, kaj rabistoj ĉar ili utiligas la perforton por submeti la popolon. Sed ni vidu tiun gravan pecon de Johano, kiu entenas tre severan admonon al tiuj kiuj pretendas esti la ŝafistoj de la popolo.



Sed nun alvenis Jesuo kaj lia mesaĝo estas la respondo de Dio al bezono je vivpleneco kiun ĉiu persono havas ene de si mem. Kaj, kiam oni aŭskultas tiun ĉi voĉon, ĉiuj aliaj malgraviĝas.





Plej amike kaj frate

Marco Menghini