PASKA DIMANĈO - 20an de aprilo 2014

Li devos releviĝi el la mortintoj

www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html

El la evangelio laŭ Johano 20,1-9
(Komento de p. Alberto Maggi OSM)



La releviĝo de Jesuo ne estas privilegio donita al iuj personoj antaŭ dumil jaroj, sed estas ebleco por ĉiuj kredantoj. Kiel? Tion diras la evangeliisto. “Ili ankoraŭ ne komprenis tion, kion diras la Skriboj, tio estas ke Jesuo devos releviĝi el la mortintoj”. La akcepto de la Skriboj, la vorto de la Sinjoro, en la disĉiplo, la enradikigo de tiu mesaĝo en lia vivo, kaj lia transformiĝo, permesas al la disĉiplo havi iun vivon de tiela kvalito kiu sentigas al li la releviĝinton en lia ekzisto.

Oni ne kredas ke Jesuo releviĝis, ĉar estas malplena tombo, sed nur se oni lin renkontas viva kaj viviga en propra vivo.






Plej amike kaj frate

Marco Menghini