Jesuo, fastinte dum kvardek tagoj, estis tentata

www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html



El la evangelio laŭ Mateo 4,1-11

Komento de p. Alberto Maggi OSM

La unua karesma dimanĉo malfermiĝas per la evangelio de Mateo kiu prezentas la tentojn de Kristo. Temas pri tri tentoj. La nombro tri signifas tion kio estas kompleta, tion kio estas definitiva. Tio kion nun ni eklegos ne estas epizodo de la vivo de Jesuo, sed la evangeliisto volas komprenigi al ni ke dum la tuta vivo Jesuo estis submetata al tiuj tentoj, aŭ al tiuj allogoj.



Por Jesuo la povo estas idolokulto. Jesuo estas filo de iu Dio amo kiu esprimiĝas pere de la servado, dum la diablo estas bildo de la povo kiu regas la personojn. “Tiam la diablo forlasis Lin, kaj tuj anĝeloj venis por servi al Li”.

Jesuo ricevas la protekton de la anĝeloj malakceptante la tenton. Tiuj tentoj de Jesuo, kiel ni diris dekomence, ne estas izolita (unika) epizodo de lia ekzisto, sed la evangeliisto antaŭas por ni ĉion tion kio okazos dum la tuta vivo de Jesuo, daŭre allogata de la preno de la povo, ĉar estis tio kion la popolo
atendadis.

Kaj, kiam la popolo rimarkos ke Jesuo ne estas mesio de povo, ĝi lin malakceptos kaj lin mortigos.