Ne maltrankviliĝu pri la morgaŭa tago

www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html

El la evangelio laŭ Mateo 6, 24-34

En tiu ĉi peco de la evangelio de Mateo Jesuo konfirmas tion, kio estis anoncata en la beatecoj. Tiu kiu prizorgas la bonon de la aliulo kaj la bonfarton de propra frato, permesos al Patro lin prizorgi. Pro tio la peco komenciĝas de ĉapitro 6, versiklo 24 de Mateo, per la averto de Jesuo “vi ne povas servi Dion kaj la monon!”


“Kaj ne maltrankviliĝu pri la morgaŭa tago, ĉar la morgaŭa tago jam havos siajn zorgojn”.
Tio estas la plena fido, la plena sereneco. Kiel hodiaŭ vi spertis la providencan agadon de la Patro kiu prizorgis vin, ankaŭ morgaŭ tio okazos. Kaj konkludas Jesuo: “Por ĉiu tago sufiĉas ĝia propra malbono“, tio estas la problemo, la spirmanko, la zorgo ne devas esti projekciataj en la estonton, sed ĉiun tagon la Sinjoro respondas al la bezonoj de siaj filoj.





Plej amike kaj frate

Marco Menghini