Amu viajn malamikojn

www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html

El la evangelio laŭ Mateo 5,38-48

Povas ŝajni malkuraĝiga la invito kiun Jesuo faras kaj kiun ni legas en la evangelio de Mateo: “Estu pefektaj, kiel via ĉiela Patro estas perfekta”, ĉar ni tuj pensas pri la perfekteco de Dio, kun ĉio kion ni imagas, je povo je grandeco de Dio.
Ni vidu male kion celas la evangeliisto per tiu ĉi invito al perfekteco. La evangelio kiun ni komentas estas la ĉapitro 5 de Mateo, ekde la versiklo 38. Jesuo daŭre distanciĝas de la leĝaro de Moseo por prezenti alternativan socion kaj novan manieron por rilati kun la Sinjoro. Kaj diras Jesuo : “Vi aŭdis tion, kio estis dirita: ,Okulon pro okulo, kaj denton pro dento”.


Kaj jen la fina invito de Jesuo: “Estu do perfektaj…” kio signifas esti plenaj, kompletaj, “kiel via ĉiela Patro estas perfekta.” Jen, post ĉio tio, ni do bone komprenas kion signifas tiu invito al perfekteco. Ĝi signifas esti ĝis funde bonaj. Kaj tio ne estas virto, eksterordinara heroaĵo ebla nur al kelkaj, sed esti ĝisfunde bonaj estas en la kapabloj kaj ebloj de ĉiu persono.
Kiam tio realiĝas la vivo de la kredanto plektiĝas kun tiu de Dio kaj iĝas ununura afero; la homo permesas al Dio esti lia Patro kaj elprovas lian intiman profundan ĉeeston en ĉiu okazaĵo de propra ekzisto kaj de propra vivo.


Plej amike kaj frate

Marco Menghini