Johano kadencigas sian evangelion sekvante la ritmon de la kreado laŭ la libro de Genezo. Estas pro tio ke la hodiaŭa peco komenciĝas per la esprimo “La postan tagon”. Estas la dua tago kaj la evangeliisto kadencigos tiujn tagojn ĝis alveni al la sepa tago, la tago de la kompleteco de la kreado, per la geedziĝo en Kana, kie estos anoncata la nova interligo.


La agado de Jesuo estas bapti en Sankta Spirito; ‘Sankta’ indikas ne nur la kvaliton, la sanktecon de tiu Spirito, sed ĝian agadon sanktigi, tio estas dividi tiujn kiuj akceptas tiun Spiriton, disde la sfero de la malbono, disde la sfero de la mallumo. La agado de Jesuo do estas komuniki sian saman Spiriton.

II Ordinara Tempo – 19an de januaro 2014

Jen la Ŝafido de Dio, kiu prenas sur sin la pekon de la mondo
El la evangelio laŭ Johano 1,29-34
(Komento al Evangelio de p. Alberto Maggi OSM)


Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:

www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html


Plej amike kaj frate

Marco Menghini