Ne ekzistas neeblaj situacioj, neneripareblaj kazoj. Ankaŭ por tiuj homaj eventoj kiuj ŝajnas la plej senesperaj estas pli ol unu espero, estas la certeco de la amo de tiu Dio kiu, kiel skribas Paŭlo en la letero al la Romanoj, enfermis ĉiujn en la malobeon por estis kompatema al ĉiuj.
De la paradizo, laŭ la Libro de la Genezo, estis forpelita la pekinta homo, la bildo de Dio do kiu punas, kiu riproĉas la pekulojn. Nu en la evangelio de Luko la unua persono kiu eniros la paradizon kun Jesuo estos ĝuste anonima kanajlo, bandito, kaj, de tiu momento, la pordoj de la paradizo, tio estas de la savo, restos malfermataj por ĉiuj tiuj kiuj rekonas Jesuon kiel reĝo, nome kiel tiu kiu ilin prizorgas, kia ajn estas ilia pasinteco, ankaŭ por la lastminutuloj.

Dio ne atentas la meritojn de la personoj, sed iliajn bezonojn, ne ilian virtojn sed iliajn necesojn. Jesuo venis por serĉi kaj savi tiujn kiuj estis perditaj. Pro tio ne ekzistas kazoj neeblaj, kazoj senesperaj, sed la savo estas por ĉiuj tiuj kiuj rekonas Jesuon kiel ilian liberiganton kaj kiel ilian reĝon.

XXXIV Ordinara Tempo – 24an de novembro 2013

Sinjoro, memoru pri mi, kiam vi estos en via regno

El la evangelio laŭ Luko 23, 35-43

(Komento al Evangelio de p. Alberto Maggi OSM)


Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:

www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html


Plej amike kaj frate

Marco Menghini