“Estu sanktaj, ĉar mi estas sankta”, tiu estas la devigo, la peto de la Dio de la Malnova Testamento, kaj la sankteco estas komprenata kiel grimpado al Dio pere de la observo de reguloj, de preceptoj, de ordonoj, de religiaj praktikadoj.
Nu strange tiu invito neniam aperas el la buŝo de Jesuo. Neniam Jesuo en la evangelioj petas: “Estu sanktaj kiel mi estas sankta”. Sed Jesuo insiste kaj daŭre invitas “Estu kompatemaj kiel via Patro estas kompatema”. Kial ĉio tio? Tion klarigas al ni Luko per la parabolo kiun ni nun ekzamenas, ĉapitro 18, versikloj 9-14, kaj la evangeliisto vidigas al ni la malsaman orientiĝon.

Jesuo petas de ni esti la kompatema kareso de la Patro por ĉiu kreitaĵo; ne ami la alian por liaj meritoj, sed por liaj bezonoj.


XXX Ordinara Tempo – 27an de oktobro 2013

La impostisto revenis al sia domo justigita, male de la fariseo

El la evangelio laŭ Luko 18, 9-14

(Komento al Evangelio de p. Alberto Maggi OSM)


Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:

www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html