Eŭkaristio estas la plej grava, valora momento nepra por la kresko de la individuo kaj de la komunumo. Kaj ĉiuj evangelioj estas verkitaj laŭ eŭkaristia vidangulo. La aludo al eŭkaristio ne nur estas en la Lasta Vespermanĝo, sed ĉiuj evangelioj, de la komenco ĝis la fino, enhavas la klarigon kaj komprenigon de tiu grava momento.

Aparte en la epizodo konata kiel “la multobligo de la panoj”. Ni vidu Luko-n, ĉapitro 9, versikloj 11-17. La homamasoj eksciis pri tio kaj lin sekvis. La homamasoj sekvas Jesuon kaj kiu estas la respondo de Jesuo? Li ilin akceptis.

Jesuo estas la Dio kiu akceptas, kiu ne ellasas; li estas la Dio al kiu ĉiuj ajn povas alproksimiĝi senkondiĉe, senregule, senlimige. Jesuo ilin akceptas kaj anoncas al ili la Regnon de Dio.

Korpo kaj Sango de Kristo – 2 junio 2013
"Ĉiuj manĝis kaj satiĝis"
( Komento al Evangelio de p. Alberto Maggi OSM)

El la evangelio laŭ Luko 9, 11b-17


Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:


www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html


Plej amike kaj frate