ĈIUJ MANĜIS KAJ SATIĜIS

Komento al la Evangelio de p. Alberto Maggi OSM
El la evangelio laŭ Luko 9, 11b-17

En tiu tempo Jesuo parolis al la amaso pri la regno de Dio kaj resanigis tiujn, kiuj bezonis kuracon.

Ekvesperiĝis, kaj la dek du, irante al Li, diris: „Forsendu ĉi tiun popolon, por ke ili iru en la apudajn vilaĝojn kaj kampojn por trovi nutraĵon kaj loĝejon, ĉar ĉi tie estas dezerta loko.“ Jesuo respondis: „Donu vi mem al ili ion por manĝi.“ Ili respondis: „Ni havas ne pli ol kvin panojn kaj du fiŝojn; ĉu ni iru aĉeti manĝaĵon por ĉi tiu granda amaso?“ Ĉeestis, fakte, proksimume kvin mil viroj. Jesuo diris al siaj disĉiploj: „Sternigu ilin po kvindekope.“ Tiel ili faris, invitante ĉiujn sterniĝi. Tiam Jesuo prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj levante la okulojn al la ĉielo, ilin benis, dispecigis kaj liveris al la disĉiploj por disdono al la amaso. Ĉiuj manĝis kaj satiĝis, kaj oni kolektis dek du korbojn da postrestintaj fragmentoj.




Antaŭ la komenco de la hodiaŭa liturgia teksto, “Jesuo kun siaj disĉiploj estis foririnta aparte al Betsaida, ekster la Judea teritorio. Sed la homamasoj, eksciinte tion, sekvis Lin (Lk 9, 10). La homamasoj sentas sin allogataj de Jesuo, ĉar en Lia mesaĝo ili perceptas la respondon de Dio al la bezono de kompleteco, kiun ĉiu persono portas en si.
En la hodiaŭa liturgia teksto Luko komencas ”Jesuo parolis al la amaso pri la regno de Dio…”. Ne pri la regno de Izraelo: Jesuo ne venis por revivigi la regnon de Izraelo, sed por inaŭguri la regnon de Dio, regnon senliman, ĉar la amon de Dio neniu baro ĉirkaŭas. … ”kaj resanigis tiujn, kiuj bezonis kuracon”. Antaŭ la malbono, antaŭ la malsanoj, Jesuo ne prezentas konsolvortojn, sed agojn kuracantajn kaj forigantajn tiun malsanon. Jen la efiko de la regno de Dio. En la regno de Dio la bonfarto kaj la bonstato estas la ĉefaj ecoj.
“Ekvesperiĝis, kaj la dek du, irante al Li,…”. Luko emfazas diferencon. Unuflanke, la amaso sekvas Jesuon. Tamen, kvankam Jesuo estis kondukinta la dek du disĉiplojn al Betsaida, ili restas malproksime, kaj kiam ili alproksimiĝas, ili “…”diris, kvazaŭ ordone”” „Forsendu ĉi tiun popolon, por ke ili iru en la apudajn vilaĝojn kaj kampojn por trovi nutraĵon kaj loĝejon, ĉar ĉi tie estas dezerta loko’.“
La dekdu uloj kondutas kun Jesuo kvazaŭ Li estus naivulo, ne scianta, ke tiu regiono estas dezerto kaj ke manĝaĵoj ne estas je dispono; ilia zorgo estas nur, ke la amaso iru for. Luko ne asertas, ke la popolo ne plu volas aŭskulti la instruadon de Jesuo: la dekduo zorgas nur pri si mem.
“Jesuo respondis: „’Donu vi mem al ili ion por manĝi. Sed la frazo estas tradukebla ankaŭ alimaniere ‘Donu vin mem al ili kiel manĝaĵon’ Tio estas anticipo de la signifo de la eŭkaristio: Jesuo, la filo de Dio, igas sin pano, nutraĵo por la vivo, tiel ke ĉiuj, kiuj Lin akceptas, Lin manĝas kaj Lin digestas kapablu poste siavice igi sin pano, vivnutraĵo por la aliaj.
Sed la dekduo ion obĵetas: “Ili respondis: „Ni havas ne pli ol kvin panojn kaj du fiŝojn; ĉu ni iru aĉeti… Kaj estas denove distingo inter la invito de Jesuo “donu”, kio signifas “kundividu”, kaj la koncepto de aĉeto. Ili ankoraŭ ne komprenis la mesaĝon de kundivido “…manĝaĵon por ĉi tiu granda amaso? La vorto “amaso” esprimas malestimon. La apostolojn ĝenas la ĉeesto de tiom da personoj, sekvantaj Jesuon.
“Ĉeestis, fakte, proksimume kvin mil viroj”. Kial ĝuste tiom? laŭ la Agoj de la Apostoloj, ”multaj el tiuj, kiuj aŭdis la vorton, kredis; kaj la nombro de la viroj estis proksimume kvin mil” (Ag 3,4). Tia estis la unua kristana komunumo. Luko intencas diri, ke tiu disdono de manĝaĵoj kreas la komunumon.
Jesuo diris al siaj disĉiploj: „Sternigu ilin…”. Tuj antaŭe la apostoloj uzis la volitivon “forsendu”. Nun Jesuo respondas per alia volitivo, kun mala senco. Dum la solenaj festaj manĝoj oni kuŝis sur litetoj: kiuj povis manĝi tiel? La sinjoroj, kies servistoj zorgis pri ili. Do Jesuo postulas, ke la ĉeestantoj sentu sin sinjoroj, tial ke la apostoloj ilin servas. “…po kvindekope.“ En ĉi tiu legaĵo multas la nombroj. La Bibliaj nombroj estas simbolaj, ne celas indiki kvantojn. Nombro “kvindek” montras la agon de la Spirito. Pentekosto estas la kvindeka tago; kvindek kaj la kvindekobloj montras la agadon de la Spirito.
“Tiel ili faris, invitante ĉiujn sterniĝi. Do ĉiuj rolantoj estis prizorgataj, kvazaŭ ili estus sinjoroj. Kaj ĉi tie Luko anticipas la gestojn de Jesuo dum la lasta vespermanĝo.
Tiam Jesuo prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj levante la okulojn al la ĉielo,… (do, estante intime kunligita kun Dio) “ilin benis, …,por komprenigi, ke pano kaj fiŝoj ne plu estas propra posedaĵo, sed donaco de Dio, kaj la donacoj de Dio estas kunpartigendaj, por multobligi la efikon de Lia krea ago.
“…dispecigis kaj liveris al la disĉiploj por disdono al la amaso. La disĉiploj ne posedas la panon: ili estas servistoj, kies tasko estas la disdonado. Ili ne rajtas decidi, kiu prenu tiun panon, kiu partoprenu en tiu manĝo. Ili nur disdonu.
Tamen unuavide io mankas, rito tre grava en juda manĝo: la puriĝo. Kial Jesuo ne postulas, ke la amaso sin purigu por esti inda je tiu manĝo? Luko anticipas la grandan novaĵon de Jesuo: la religio instruas, ke la homo purigu sin por inde akcepti la Sinjoron; laŭ Jesuo la akcepto de la Sinjoro estas per si mem la puriĝo, pro kio oni estas inda je Li.
Kaj jen la konkludo: “Ĉiuj manĝis kaj satiĝis.…” Kiam estas kundivido, por ĉiuj estas abundo.
“…, kaj oni kolektis dek du korbojn da postrestintaj fragmentoj.” Ankoraŭ unu nombro. Kial dek du? Dek du estas la triboj kunformantaj Izraelon. Luko intencas aserti, ke per la kundivido de la panoj solviĝas la problemo de la malsato. Dum la personoj akaparas por si, aperas maljusto kaj malsato; kiam sian havaĵon oni ne rigardas kiel propraĵon, sed oni ĝin kunpartigas por multobligi la krean agon de la Patro, sato kaj abundo prosperas.