Kia mirindaĵo por mi! Kial la patrino de mia Sinjoro venas viziti min?

Komento de p. Alberto Maggi OSM

El la evangelio laŭ Luko 1, 39-45

En tiuj tagoj Maria senprokraste vojaĝis al monta regiono, en urbon de Judeo. Ŝi eniris en la domon de Zakario kaj salutis Elizabeton. Tuj kiam Elizabet aŭdis la saluton de Maria, la infaneto saltetis en ŝia ventro; ŝi pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj per laŭta voĉo vokis: „Dio benis vin pli ol ĉiujn aliajn virinojn; kaj benata estas la infano, kiun vi havos! Kial la patrino de mia Sinjoro vizitas min? Tuj kiam la voĉo de via saluto venis en miajn orelojn, la infaneto ĝoje skuiĝis en mia ventro. Feliĉa estas vi, kiu fidis la Sinjoron kaj kredis, ke Li plenumos tion, kion Li anoncis al vi!“



En la La dua libro de Samuelo, samkiel ankaŭ en la unua libro de Kronikoj, oni rakontas epizodon tre gravan en la historio de Izraelo: la rekonkeron fare de Davido de la kesto de interligo, kiu estis konkerita de la malamikoj, la Filiŝtoj. Dum la transporto for de la loko de la batalo ĝis Jerusalemo, ĉi tiu kesto haltis tri monatojn en la hejmo de Obed-Edom, kaj la Sinjoro benis ties tutan familion. Estis nomita kesto de interligo ligna kesto tegita per oro, entenanta la du ŝtonajn tabulojn de la Leĝo. Ĝi estis la donaco de Dio al sia popolo Izraelo. Nu, la evangeliisto prezentas Maria-n kiel la keston de la nova interligo: ankaŭ ŝi, kiel la kesto de interligo, restos tri monatojn en la hejmo de Elizabet, kaj ŝia ĉeesto estos beno, kial? Ĉar Maria entenas en si ne la tabulojn de la Leĝo, sed personon, Jesuon, ne donacon por unu popolo, sed por la tuta homaro. Sed ni vidu, kion skribas al ni la evangeliisto, ĝi estas la unua ĉapitro ekde versiklo 39, post la Anonco.
En tiuj tagoj Maria senprokraste vojaĝis, rapideme, kiam oni enhavas en si la Sinjoron, la aŭtentikeco de ĉi tiu ĉeesto videblas en la volo igi sin mem amdonaco por la aliaj, al monta regiono, en urbon de Judeo. Mirigas, ke Maria, tial ke ŝi devis iri al Judeo, ne laŭiras la pli trankvilan valon de Jordano, pli longan, sed pli sekuran, kaj anstataŭe alfrontas la montaran regionon, Samarion, kaj estis danĝere viziti tiujn lokojn. Sed la deziro transdoni vivon al la aliaj estas por Maria pli grava ol propra vivo. Ŝi eniris en la domon de Zakario kaj salutis ŝi ne salutas Zakarion, la domomastron, la pastron. Zakario estas la homo de la rito, de la kulto, kiu ne kredis la vorton de la Sinjoro, kaj pro tio restas muta, sed ŝi salutas Elizabeton. Jen ĉi tie la renkonto inter la virgulino kaj senfruktulino, kiuj malfermiĝis al la vivo, unu kontraŭ ĉia atendo, la alia kontraŭ ĉia espero.
Tuj kiam Elizabet aŭdis la saluton, la saluto ne estas formalaĵo, ne limiĝas al bondeziro sed la bonon havigas, la saluton de Maria, la infaneto saltetis en ŝia ventro; ŝi pleniĝis de la Sankta Spirito, la evangeliisto anticipas en la agado de Maria tion, kio poste estos la agado de Jesuo, bapti per la Sankta Spirito, trempi la personojn en la dian vivon mem, kaj per laŭta voĉo vokis: kaj ĉi tie la evangeliisto listigas tutan vicon da citaĵoj, da epizodoj de la Malnova Testamento, koncernantaj la figurojn de la grandaj heroinoj de la popolo, de Jael ĝis Judit, „Dio benis vin pli ol ĉiujn aliajn virinojn; kaj benata estas la infano, kiun vi havos! Kial la patrino de mia Sinjoro vizitas min? La esprimo memorigas tiun de Aravna, la posedanto de la zono kie poste lokiĝos la kesto de interligo, kiam li diris al Davido: “Por kio mia sinjoro la reĝo venis al sia sklavo?”.
Kaj ŝi finas per la unua feliĉproklamo de la evangelio, Feliĉa estas vi, kiu fidis la Sinjoron kaj kredis, sed, oni devas ankaŭ legi la kontraston: se Maria estas feliĉa, ĉar ŝi fidis kaj nek kredis, la edzo Zakario ne estas feliĉa, ĉar li ne fidis kaj kredis tion, kion la Sinjoro proponis al ll, ke Li plenumos tion, kion Li anoncis al vi!“, por la plenumo de la vorto estas postulata la plena kaj aktiva partopreno de la homo. Kaj kio estas la plenumo de tio, kion la Sinjoro diris al ŝi? En la anonco anĝelo estis dirinta: “Ĉe Dio nenio estas neebla”. Jen Maria, portante en si Jesuon, estas la pruvo, ke ĉe Dio nenio estas neebla.