KION ANKAŬ NI FARU?

Komento de p. Alberto Maggi OSM

El la evangelio laŭ Luko 3, 10-18


Kiam Johano instruis apud Jordano, demandis lin homamasoj dirante: „Kiel ni kondutu?“ Kaj Johano respondis: „Kiu havas du tunikojn, donu unu el ili al nehavanto; kaj kiu havas manĝaĵojn, faru la samon.“ Ankaŭ kelkaj impostistoj venis al Johano por esti baptitaj. Ili demandis lin: „Majstro, kion ni devas fari?“ Johano respondis: „Ne postulu pli ol tion, kio estas ordonita.“ Fine ankaŭ soldatoj demandis lin, dirante: „Kaj ni, kion ni faru?“ Johano respondis: „De neniu forprenu monon nek perforte, nek per falsaj akuzoj; kaj estu kontentaj pri via salajro.“
La popolo streĉe atendis, kaj ĉiuj demandis en sia koro pri Johano: „Ĉu estas li la Mesio?“ Sed Johano diris al ĉiuj: „Mi vin baptas per akvo, sed venas iu, kiu estas pli potenca ol mi. Mi eĉ ne estas inda malligi la rimenojn de liaj ŝuoj. Li baptos vin per la Sankta Spirito kaj fajro. Li havas ŝovelilon por apartigi la tritikon disde la pajlo. La tritikon Li kolektos en sian grenejon; sed la pajlon Li bruligos per fajro neestingebla.“
Per ĉi tiuj kaj per multaj aliaj vortoj li admonis la popolon, anoncante al ĝi la savon.


Al la invito de Johano la Baptisto al bapto kiel signo de ŝanĝo de vivo, al la konvertiĝo por akiri la pardonon de la pekoj, respondas la homamasoj, la impostistoj, la malpuruloj kaj eĉ la soldatoj. Ne respondas al la invito de Johano la Baptisto la leĝinstruistoj, la fariseoj kaj la pastroj; tiuj, kiuj apartenas al la religia elito, ne opinias, ke ili bezonas ŝanĝon. La homamasoj pridemandas Johanon: “Kiel ni kondutu?”, kaj Johano, en sia respondo, indikas nenion, kio koncernas la rilaton kun Dio aŭ la kulton, sed li invitas al kundivido, al solidareco, kaj respondas: “Kiu havas du tunikojn, donu unu el ili al nehavanto; kaj kiu havas manĝaĵojn, faru la samon”.
Ankaŭ kelkaj impostistoj venis al Johano, la impostistoj estas tiuj, kiuj havas la neforviŝeblan stampon de malpureco, tiuj, por kiuj estas neniu espero pri savo, kaj fakte ankaŭ ili iras baptiĝi, sed ili demandas lin: “Majstro, kion ni devas fari?” (laŭvorte: kaj ni?). Nu, nekredeble, Johano la Baptisto ne petas, ke ili forlasu sian metion, sed: “Ne postulu pli ol tion, kio estas ordonita”, tio estas, ne ekspluatu la homojn, ne priŝtelu ilin.
Estas ankaŭ la soldatoj, probable Judoj deĵorantaj por Herodo, kaj ankaŭ ili demandas, kion ili faru, kaj ankaŭ tiujn Johano invitas: “De neniu forprenu monon nek perforte, nek per falsaj akuzoj; kaj estu kontentaj pri via salajro”, tio estas, evitu la maljustaĵojn, la ŝtelojn kaj la rabojn, kiuj estis tipaj de la soldatoj. Nu, laŭ la popolo ĉi tiu Johano la Baptisto estas la mesio, la alvenonta liberiganto. Tial Johano respondas al ĉi tiu atendo per jenaj vortoj: “Mi vin baptas per akvo, tio estas, mi mergas vin en eksteran likvaĵon kiel signo de ŝanĝo de vivo, sed venas iu, jen, por kompreni la respondon de Johano la Baptisto oni devas referenci la tiutempan kulturon, la juran institucion de levirato, el la latina vorto “levir”, bofrato, kiu preskribis, ke kiam virino vidviniĝis sen infano, ŝia bofrato havu la devon gravedigi ŝin. La naskota virseksa infano havos la nomon de la mortinto, por ke la nomo de la mortinto ĉiam restu ene de la familio. Se la bofrato, evidente pro ekonomiaj kialoj, rifuzis, tiu, kiu rajtis post li, plenumis la ceremonion de senŝuigo, li malligis ties sandalojn, prenis ilin, kraĉis sur ilin, kiel signo por diri: via rajto gravedigi ĉi tiun vidvinon nun apartenas al mi.
Nu, je la epoko de la evangelioj la popolo de Izraelo rigardis sin kiel vidvinon, tiom jam estis malproksima la rilato, la geedziĝo al Dio, kaj oni atendis ĉi tiun mesion kvazaŭ edzon. Tial Johano la Baptisto indikas: “ne mi estas la edzo”, do tiu, kiu devas fekundigi ĉi tiun senvivan popolon, ne estas mi. Tiam ni komprenas la respondon de Johano la Baptisto: sed venas iu, kiu estas pli potenca ol mi, tio estas, kiu rajtas pli ol mi. Mi eĉ ne estas inda malligi la rimenojn de liaj ŝuoj. Li baptos vin per la Sankta Spirito, dum la bapto en la akvon estas likvaĵo ekstera al la homo, kiu signifas la ŝanĝon, la bapto per la Sankta Spirito elstas elverŝo de la dia vivo, kiu penetras en la homon kaj ŝanĝas lian direkton, lian sintenon. Poste Johano la Baptisto aldonas: kaj fajro, fajro estas signo de la juĝo, de la puno de Dio, sed kiam Jesuo rediros ĉi tiujn vortojn de Johano la Baptisto, Li preterlasos la fajron, ĉar la Dio de Jesuo estas Dio, kiu proponas amon ankaŭ al tiuj, kiuj ne meritas ĝin, kaj ne punas. Fakte Jesuo, kiel raportas la Agoj de la Apostoloj, en la unua ĉapitro, versiklo 5, diros: “Johano baptis per akvo, vi baptiĝos per la Sankta Spirito post ne multe da tagoj”, kaj Jesuo preterlasas la fajron. Do, flanke de Jesuo estas nur transdono de Sankta Spirito Santo, tio estas, de dia vivo, sed neniu puno por tiuj, kiuj rifuzas ĝin.