MIA KORPO ESTAS VERA MANĜAĴO,
KAJ MIA SANGO ESTAS VERA TRINKAĴO

KOMENTO DE P. ALBERTO MAGGI OSM

El la evangelio laŭ Johano 6, 51-58

En tiu tempo diris Jesuo al la popolamaso: „Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo. Se iu manĝos el ĉi tiu pano, li vivos eterne. La pano, kiun Mi donos, estas mia karno por la vivo de la mondo.“
Tiam la Judoj disputis inter si, dirante: „Kiel Li povas doni al ni sian korpon por manĝi?“ Jesuo diris al ili: „Vere, vere Mi deklaras al vi: se vi ne manĝas la korpon de la Filo de la homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi la vivon. Kiu manĝas mian korpon kaj trinkas mian sangon, havas eternan vivon, kaj Mi revivigos lin en la lasta tago. Ĉar mia korpo estas vera manĝaĵo, kaj mia sango estas vera trinkaĵo. Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, restas en Mi, kaj Mi en li. Kiel sendis Min la vivanta Patro kaj Mi vivas dank' al Li, tiel, kiu manĝas Min, vivos dank' al Mi. Ĉi tiu estas la pano, kiu venis de la ĉielo. Ĝi ne estas kiel tiu, kiun viaj patroj manĝis, kaj tamen mortis. Kiu manĝas ĉi tiun panon, vivos eterne.“



Jen la finaĵo de la longega parolado farita de Jesuo en la sinagogo de Kapernaumo, iu parolado, kiu kostos al li la elreviĝon de la homamaso, kiu sekvis Jesuon esperante, ke Li povos fariĝi ilia reĝo. Li vekos la zorgon de la religiaj ĉefoj, de la aŭtoritatuloj, ĉar ili komprenas, ke Jesuo venas proponi, inaŭguri, novan rilaton kun Dio, tre malsaman, eĉ malstabiligan kompare kun tiu, kiun ili trudis al la popolo. Kaj ĝi kostos al Jesuo ankaŭ la forlason de multaj el liaj disĉiploj, kiuj, ĉe la fino de ĉi tiu parolado, forlasos Lin. Ni vidu, kio okazis, ĝi estas la 6-a ĉapitro de Johano, de versiklo 51 ĝis versiklo 58.
Unu plian fojon, Jesuo postulas por si la dian kondiĉon pere de la nomo de Dio: “Mi estas”, “Mi estas la viva pano, la termino utiligita de la evangeliisto indikas vivantan panon, li utiligas terminon, kiu indikas nedetrueblan vivon, do ĝi estas pano, kiu, se manĝita, produktas en la homo vivon kun tia kvalito, ke ĝi kapablas superi la morton, kiu malsuprenvenis de la ĉielo, nature la senco estas teologia, ne spaca, ĝi indikas la dian originon. Kaj poste Jesuo almetas kondiĉon: Se iu manĝos el ĉi tiu pano, li vivos eterne, ĉar ĝi estas pano, kiu transdonas nedetrueblan vivon. La pano, kiun Mi donos, per ĉi tiu bildo la evangeliisto anticipas la signifon de eŭkaristio, estas mia karno, la donaco de Dio pasas tra la karno de Jesuo, por la vivo de la mondo. Ne povas ekzisti komuniko de la Spirito, kie ne estas ankaŭ la donaco de la karno. Jesuo inversigas la tiaman koncepton pri spirita eco: tiutempe, la homo devis iĝi spiritriĉa por altiĝi ĝis Dio, kaj kontraŭe Li prezentas Dion, kiu homiĝas ĉiam pli por alproksimiĝi al la homo. Tiam la komunikon de Dio oni havas tra la homeco de la personoj: ju pli ni estas homecaj, des pli Dio sukcesas manifestiĝi tra ni.
Tio vekas alarmon kaj zorgon, kaj fakrte Tiam la Judoj, nome la religiaj ĉefoj, la aŭtoritatuloj, disputis inter si, dirante: “Kiel li”, ili neniam nomas Jesuon. Tiom granda estas la malamo, tiom granda la malŝato al Jesuo, ke ili ĉiam evitas nomi lin, kaj utiligas laŭvorte iom malŝatan terminon, “ĉi tiu”, “povas doni al ni sian korpon por manĝi”. Iu Dio kiu, anstataŭ postuli donacojn, donacas sin mem al la homoj, tio estas ne allasebla por la religia pensmaniero.
Tiam Jesuo renovigas sian kondiĉon: Jesuo diris al ili: “Vere, vere, ĉi tiu esprimo signifas, ke tio, kion mi estas dironta, estas senduba, certa, Mi deklaras al vi: kaj jen la kondiĉo, se vi ne manĝas la korpon de la Filo de la homo kaj ne trinkas lian sangon, per la karno kaj la sango la evangeliisgto referencas la bildon, per kiu ekde la komenco de la evangelio li prezentis Jesuon: Jesuo estas la ŝafido de Dio. Kio estas la ŝafido de Dio? Moseo, en la nokto de la eliro, ordonis al iu familio preni ŝafidon kaj manĝi el ĝi: la viando donos la forton por inaŭguri ĉi tiun iradon al la tero de libereco, kaj la sango protektos ilin kontraŭ la morto. Jen, Jesuo estas la vera ŝafido, kies karno helpas en ĉi tiu irado, en ĉi tiu eliro, kaj la sango liberigas ne de la korpa, sed de la eterna morto.
Kaj Jesuo diras: “vi ne havas” ne la vivon, sed laŭvorte “vivon” sen difina artikolo, do ĝi estas la vivo en si mem: realiĝo de la homo ekzistas nur pere de la asimiliĝo kaj identiĝo kun Jesuo. Poste Jesuo, kaj ĉi tie la evangeliisto utiligas malagrablan terminon, kiu ne estas utiligata pri homoj, li diras Kiu manĝas, en greka lingvo “trogon”, iun sonimitan vorton, kiu signifas manĝi en kruda maniero, maĉi, kial Li faras tion? Por eviti ĉian ajn spiritan sencon de la termino, li indikas ĝuste veran asimiliĝon, mian karnon, kaj poste Jesuo diras tion, kion Li neniam estus devinta diri en juda medio, kaj trinkas mian sangon, la sango estas la vivo de la personoj, la judoj trinkis eĉ ne la sangon de la bestoj, kiel oni povas trinki la sangon? tio estas tre ĝena afero, havas, ne “la eternan vivon”, sed “eternan vivon” sen artikolo. La eterna vivo ne estas io, kio aldoniĝas al ĉi tiu vivo, sed vivo kun tia kvalito, ke ĝi estas nedetruebla, kaj Mi revivigos lin en la lasta tago. Kaj poste Jesuo konfirmas: Ĉar mia korpo estas vera manĝaĵo, kaj mia sango estas vera trinkaĵo, do, la aŭtentika nutraĵo.
Kaj Jesuo plu insistas: Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, kaj unuafoje restas, verbo, kiu estas tre ŝatata de la evangeliisto, kiu ja ĝin utiligas kvardek fojojn en sia evangelio, la verbo resti, restas en Mi, kaj Mi en li. La Dio de Jesuo ne estas Dio, kiu sorbas la homon, sed Dio, kiu petas esti akceptata de la homo por kunfandiĝi kun li kaj plivastigi lian amokapablon. Tio estigas, ke la homo restas en Dio kaj Dio en la homo.
Poste Jesuo daŭrigas: Kiel sendis Min la vivanta Patro kaj Mi vivas dank’ al Li, tiel, kiu manĝas Min, vivos dank’ al Mi. Ĉi tiu “vivi dank’ al Jesuo” signifas “pro Jesuo”: al la vivo ricevita respondas vivo donacita. Ĝi estas la bildo de eŭkaristio. En eŭkaristio estas dinamismo de amo ricevita kaj amo komunikita: ju pli granda estas la kapablo sin doni, des pli granda estas la kapablo ricevi ĉi tiun Dion, kiu restas en ni.
Kaj Jesuo finas per atako, kiu poste kostos al li la forlason fare de la disĉiploj: Ĉi tiu, li substrekas, Ĉi tiu estas la pano, kiu venis de la ĉielo, kiu estis la la pano, kiu venis de la ĉielo? La pano, kiu venis de la ĉielo estis la la manao en la dezerto. Jesuo diras ne, ne la manao, ĉi tiu estas la pano, kiu venis de la ĉielo. Ĝi ne estas kiel tiu, kiun viaj patroj manĝis, kaj tamen mortis. Denove Jesuo metas la klingon en la vundon de la eliro. La eliro estis malsukceso: ĉiuj, kiuj sekvis Moseon, mortis en la dezerto, kaj nur iliaj gefiloj eniris. Kaj finas Jesuo, denove per la verbo manĝi, laŭvorte maĉi, Kiu manĝas ĉi tiun panon, vivos eterne”. La eliro de Jesuo estas destinita por plena realiĝo.