MI ESTAS LA PANO DE LA VIVO, KIU MALSUPRENIRIS DE LA ĈIELO

KOMENTO DE P. ALBERTO MAGGI OSM

El la evangelio laŭ Johano 6, 41-51


En tiu tempo la Judoj murmuris pri Li, ĉar Li diris: „Mi estas la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo.“ Ili diris: „Ĉu Li ne estas tiu Jesuo, filo de Jozefo, kies patron kaj patrinon ni konas? Kiel do Li diras: Mi malsupreniris de la ĉielo?“
Jesuo respondis kaj diris al ili: „Ne murmuru inter vi. Neniu povas veni al Mi, se la Patro, kiu Min sendis, ne eltiros lin; kaj Mi revivigos tiun en la lasta tago. Estas skribite en la profetoj: ,Ĉiuj estos instruitaj de Dio.‘ Ĉiu do, kiu aŭdis de la Patro kaj lernis, venas al Mi. Neniu vidis la Patron: nur tiu, kiu estas de Dio, vidis la Patron. Vere, vere Mi diras al vi: Kiu kredas je Mi, havas vivon eternan.
Mi estas la pano de la vivo. Viaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kaj ili mortis. Jen estas la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo, por ke oni manĝu el ĝi kaj ne mortu. Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo. Se iu manĝos el ĉi tiu pano, li vivos eterne. La pano, kiun Mi donos, estas mia karno por la vivo de la mondo.“





En la longa parolado farita de Jesuo en la sinagogo de Kapernaumo post la kundivido de la panoj kaj de la fiŝoj, Jesuo sukcesas malkontentigi ĉiujn. Li malkontentigis la homamason, kiu volis, ke Jesuo fariĝu ĝia reĝo, nun li malkontentigas, tion ni vidos, la religiajn ĉefojn, kaj li ankaŭ malkontentigos siajn disĉiplojn, kelkaj el ili eĉ forlasos Lin. Ni vidu kial, temas pri la sesa ĉapitro de la evangelio de Johano, versikloj 41-51.
En tiu tempo la Judoj, per “Judoj” la evangeliisto celas la religiajn ĉefojn, la aŭtoritatulojn de la popolo, murmuris, ili murmuras kiel la popolo murmuris kontraŭ Moseo en la dezerto, pri Li ĉar Li diris: „Mi estas “Mi estas” estas la depostulo por si mem de la dia nomo, la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo.“ Kial ili murmuras kontraŭ tio? La religia institucio ŝuldas sian ekziston al la distanco, kiun ĝi sukcesis starigi inter Dio kaj la homoj, kaj al ĉi tiu distanco apartenas la perado de la religia institucio. Jesuo venis forigi ĉi tiun distancon, Li portis Dion al la homoj, kaj tio por ili estas netolerebla, kaj precipe, el la ĉielo malsupreniris la leĝo, ne la pano, vivnutraĵo.
Ili diris: „Ĉu Li ne estas tiu Jesuo, filo de Jozefo?”. Ke homo pretendas havi la dian kondiĉon estas ne allasebla, estas blasfemo: laŭ la religiaj aŭtoritatuloj la plano de Dio pri la homaro estas blasfemo, kiu meritas la morton. Nu Jesuo respondis kaj diris al ili: „Ne murmuru inter vi. Neniu povas veni al Mi, se la Patro, kiu Min sendis, ne lin allogos”, ĉi tiu verbo estas karakteriza de Johano, nur Johano havas ĝin inter la evangeliistoj. Kion signifas ĉi tiu verbo? Ĝi signifas nerezisteblan altiron: la amo, per kiu la Patro altiras kaj amas siajn gefilojn, havas nek limojn nek datlimojn, kaj la morto, tion celas Jesuo, ne interrompas ĉi tiun amon, sed igas ĝin eĉ pli potenca, ĉar per la morto falas la baroj, kiuj en la homo malhelpis la akcepton, la ricevon de ĉi tiu amo. La amo de Dio estas eterna, kiel la vivo, kiun Li transdonas al la homo.
Do neniu povas veni al Mi, se la Patro, kiu Min sendis, ne allogos lin; kaj Mi revivigos tiun en la lasta tago. La releviĝo laŭ Jesuo ne estas fina dato, sed ĝi estas parto de la ekzisto mem de la individuo. Estas skribite en la profetoj: ,Ĉiuj estos instruitaj de Dio.‘”. Kial ĉiuj estos instruitaj de Dio? Ĉar oni ne plu devas esti instruitaj lerni leĝon, sed instruitaj lerni amon, manieron ami.
Kaj daŭrigas Jesuo: vere Mi diras al vi: Kiu kredas je Mi, havas vivon eternan, malĉeestas la difina artikolo, ĝi ne estas “la” eterna vivo. Ĝi ne estas aldonaĵo, sed la vivo per si mem jam estas eterna, por tiuj kiuj akceptis Jesuon kiel modelon de konduto. Kaj Jesuo denove postulas por si sian dian kondiĉon per la nomo de Dio: Mi estas la pano de la vivo, kaj jen Jesuo malkontentigas ankaŭ siajn disĉiplojn, ĉar Li metas sian fingron sur la vundon de la malsukceso de la eliro. Fakte, Jesuo asertas polemike: Viaj patroj, Jesuo estus devinta diri “niaj patroj”, sed Li ne sekvas la spurojn de la patroj, Li sekvas la Patron, kaj pro tio Li distanciĝas, Viaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kaj ili mortis. La eliro estis malsukceso: ĉiuj, kiuj sekvis Moseon en la eliro, mortis en la dezerto, kaj eĉ Moseo ne sukcesis eniri la promesitan landon. Eniris iliaj gefiloj, sed ne tiuj kiuj eliris. Do la eliro estis malsukceso, denuncas Jesuo.
Jen estas la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo, por ke oni manĝu el ĝi kaj ne mortu. Se oni manĝas ĉi tiun panon, se oni asimilas la vivon de Jesuo kaj se oni fariĝas pano por la aliaj, enŝoviĝas en la individuon dinamismo de amo, kiu igas lian vivon sendiskuta. Kaj denove Jesuo daŭrigas insiste: Mi estas la pano viva, kiu malsupreniris de la ĉielo. Se iu manĝos el ĉi tiu pano, li vivos eterne. La pano, kiun Mi donos, estas mia karno por la vivo de la mondo.“ La evangeliisto utiligas ĝuste la terminon “karno”, kiu indikas la homon en lia malforteco, kaj tio signifas, ke ne ekzistas diaj donacoj kiuj ne pasas tra la karno, tra la homaro. Ju pli oni fariĝas homa, des pli oni iĝas kapablaj senti la bezonojn kaj la suferojn de la aliaj, ju pli oni estas homa, des pli manifestiĝas la dia eco, kiu estas en la homoj.