KIU VENAS AL MI, NENIAM MALSATOS;
KAJ KIU KREDAS JE MI, NENIAM SOJFOS.

KOMENTO AL LA EVANGELIO DE P. ALBERTO MAGGI OSM

El la evangelio laŭ Johano 6, 24-35




En tiu tempo, kiam la homamaso vidis, ke nek Jesuo estas tie, nek liaj disĉiploj, ĝi ankaŭ eniris ŝipeton kaj veturis al Kafarnaumo, serĉante Jesuon. Ili trovis Lin trans la lago, kaj diris al Li: „Majstro, kiam Vi venis ĉi tien?“
Jesuo respondis: „Vere, vere, Mi diras al vi: vi serĉas Min, ne ĉar vi vidis mirindaĵojn, sed nur ĉar vi manĝis panon kaj satiĝis. Zorgu ne por la nutraĵo pereema, sed por tiu, kiu daŭras kaj gvidas al la eterna vivo. Tiun donos al vi la Filo de la homo, ĉar Lin Dio, la Patro, sigelis.“ Ili do diris al Li: „Kiel ni agu por plenumi la volon de Dio?“ Jesuo respondis al ili: „Nur unu agadon Dio volas de vi: kredi je tiu, kiun Dio sendis.“
Ili do diris al Li: „Kian signon Vi montras, por ke ni vidu kaj kredu je Vi? Niaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kiel estas skribite: ,Li donis al ili ĉielan panon por manĝi.‘ Sed Vi, kion Vi faras?“ Jesuo respondis al ili: „Mi certigas vin, ke ne Moseo donis al vi tiun panon el la ĉielo; sed mia Patro donas al vi la veran ĉielan panon. Ĉar la pano de Dio estas tiu, kiu venas el la ĉielo kaj donas vivon al la mondo.“ Tiam ili diris al Li: „Sinjoro, donu ĉiam al ni tiun panon.“ Jesuo respondis: „Mi estas la pano, kiu donas vivon. Kiu venas al Mi, neniam malsatos; kiu fidas je Mi, ne plu soifos.“

Per la epizodo de la kundivido de la panoj kaj de la fiŝoj, simbolanta la eŭkaristion, Jesuo estis instiginta la amason al kreskado, tiel, ke ili iĝu adoltoj, plenkreskaj. Bedaŭrinde li fiaskis: La partoprenintoj ne komprenis la signifon de la gesto de Jesuo. La teksto, kiun ni nun legos, estas la sesa ĉapitro de la evangelio de Johano, versikloj de 34 ĝis 35.
Denove tiuj homoj, kiujn Jesuo igis adoltoj, maturaj, ree iĝas homamaso, ĉar ili ne komprenis. Tiu homamaso estis serĉanta Jesuon. Tiu verbo “serĉi” en la evangelio de Johano havas ĉiam signifon negativan: ĝi estas sinonimo de malliberigi, ŝtonumi, mortigi. Ili trovis Lin, kaj diris al Li: „Majstro”. Tiu estis la titolo de la instruistoj de la leĝo, ĉar tion ili volas vidi en Li. Jesuo volis ilin liberigi, ili volas esti subuloj.
Jesuo respondis: „Vere, vere, Mi diras al vi: vi serĉas Min, ne ĉar vi vidis mirindaĵojn, sed nur ĉar vi manĝis panon kaj satiĝis. Tiun alparolon enkondukas deklaro solena, nome: tio, kion mi diras, estas certa, estas vero. Kiun mirindaĵon ili vidis? Ke la nutraĵo estas por la aliaj: tio estas la signifo de la eŭkaristio, kaj de la kundivido de la panoj. Jesuo estis proponinta, ke ili estu pano por la aliaj; ili komprenis nur la panon por si. Sed nun sekvas la ordono, esprimita per la volitivo, konfirmita de la verbo “zorgi”. Kiu estas la nutraĵo pereema? Tiu, kiu koncernas la korpon, la fizikan estadon, la biologion. Pri kio, male, ili zorgu? Por tiu, kiu daŭras kaj gvidas al la eterna vivo, kiu estas eterna ne nur pro la daŭro senfina, sed pro la kvalito ne detruebla. Tiun donos al vi la Filo de la homo, ĉar Lin, Dio, la Patro, sigelis. Do Jesuo garantias kaj manifestas la ĉeeston de Dio.
Ili do diris al Li: „Kiel ni agu por plenumi la volon de Dio?”. Ankoraŭ miskompreno. Jesuo ilin instigas, ke ili estu liberaj, kaj ili volas esti subuloj: ili ne alkutimiĝis al rilato kun Dio en libereco, sed en obeo, kaj tial ili demandas, kion ili faru. Jen la respondo de Jesuo: „Nur unu agadon Dio volas de vi: kredi je tiu, kiun Dio sendis“, agado, kiun Dio volas. Tiu esprimo aperas nur unufoje en la malnova testamento: en libro Eliro, ĉapitro 32, versiklo 16. Kion ĝi indikas? La tabulojn de la leĝo. Do tiu estas la agado, kiun Dio volas, tio, kio anstataŭas la leĝtabulojn: kredi je tiu, kiun Dio sendis. Do oni ne plu obeu leĝon: oni similu unu personon, nome Jesuon: kaj kio estas Jesuo? La amo de Dio al la tuta homaro.
Sed ŝajnas, ke ili ne aŭdis, kaj bezonas plian klarigon. “Ili do diris al Li: „Kian signon Vi montras, por ke ni vidu kaj kredu je Vi?”. Estas tipa postulo de la religio: peti signon, kaj nur poste oni povos kredi. Tion Jesuo neniam akceptas: li renversas la rezonadon. Oni ne bezonas vidi signon por kredi: oni devas kredi por kompreni la signon. Kaj ili serĉas helpon per tio, kion spertis iliaj patroj: Niaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kiel estas skribite: ,Li donis al ili ĉielan panon por manĝi.‘ Sed Vi, kion Vi faras?“ Jesuo parolis ĵus pri la Patro, kaj ili memoras la pasintecon. Jesuo parolas pri la homaro, kaj ili pri Izraelo.
La respondo de Jesuo venas, akompanate de la solena certigo.
Jesuo respondis al ili: „Mi certigas vin, ke ne Moseo donis al vi tiun panon el la ĉielo; sed mia Patro donas al vi la veran ĉielan panon”. Jesuo emfazas, ke tiu Lia estas la pano vera, kaj komprenigas, ke ekzistas aliaj panoj mensogaj, kiuj tial ne povas transdoni vivon sed nur morton. La respekto de la leĝo ne riĉigas la personon.
La ĉielo transdonas vivon al la mondo. La respondo de Jesuo konkludiĝas tie: la pano de Dio estas tiu, kiu venas de la ĉielo, kaj donas vivon al la mondo.
“Tiam ili diris al Li: „Sinjoro, donu ĉiam al ni tiun panon.“ Jesuo respondis: „Mi estas la pano, kiu donas vivon. Kiu venas al Mi, neniam malsatos; kiu fidas je Mi, ne plu soifos.“
Jen ili nomas Lin Sinjoro. Kiam ili petas tiun panon, tio memorigas la preĝon Patro Nia, ili komencas kompreni. Antaŭe ili nomis lin Majstro, eble donante al Si la samanrangon de la profetoj. Nun per Sia respondo Jesuo malkaŝe atribuas al Si la econ Dian, la povon kontentigi senpere ĉiajn homajn bezonojn, la aspiron al kompleteco komunan al ĉiuj homaj estaĵoj, per donado de si mem al la aliuloj.
Tiam ili diris al Li: „Sinjoro, donu ĉiam al ni tiun panon.“ Jesuo respondis: „Mi estas la pano, kiu donas vivon. Kiu venas al Mi, neniam malsatos; kiu fidas je Mi, ne plu soifos.“