17a ORDINARA DIMANĈO - 29an de JULIO 2018

LI DISDONIS AL LA SIDANTOJ, KIOM ONI DEZIRAS

KOMENTO AL LA EVANGELIO DE P. ALBERTO MAGGI OSM

El la evangelio laŭ Johano 6, 1-15

En tiu tempo Jesuo transiris la lagon de Galileo, tio estas de Tiberias. Granda homamaso Lin sekvadis, ĉar ili admiris la miraklojn, kiujn Li faris resanigante malsanulojn. Estis proksima la Pasko, festo de la Judoj.
Jesuo supreniris la monton, kaj tie sidiĝis kun siaj disĉiploj. Poste Li ĉirkaŭrigardis, kaj vidis la grandan homamason, kiu venis al Li. Tiam Li diris al Filipo: „Kie ni povos aĉeti panon, por satigi ĉi tiun amason?“ Jesuo ja sciis, kion Li faros; sed Li diris tion, por provi lin. Filipo respondis: .,Ducent denaroj ne sufiĉus por ke ĉiu ricevu eĉ nur pecon da pano.“ Alia disĉiplo, Andreo, la frato de Simon Petro, diris: .,Ĉi tie estas knabo, kiu havas kvin hordeajn panojn kaj du rostitajn fiŝojn. Sed ĉi tio estas nenio por tiom da homoj.“ Jesuo ordonis: „Diru al ĉiuj, ke ili sterniĝu surtere.“ Estis tie multe da herbo. La homoj do sterniĝis: ili estis ĉirkaŭ kvin mil. Jesuo prenis la panon, levis dankan preĝon kaj ekdisdonis laŭplaĉe panon kaj fiŝojn al ĉiuj. sternitoj Post kiam ĉiuj satiĝis, Li diris al siaj disĉiploj: „Kolektu la postrestantajn fragmentojn, por ke nenio perdiĝu.“ Ili do kolektis ilin, kaj ĉiuj satiĝis. Post kiam ĉiuj satiĝis, Li diris al siaj disĉiploj: „Kolektu la postrestantajn fragmentojn, por ke nenio perdiĝu.“ Ili do kolektis ilin, kaj plenigis dek du korbojn per la restintaj fragmentoj de la kvin hordeaj panoj.
Kiam la homoj vidis la miraklon, kiun Jesuo faris, ili diris: „Ĉi tiu vere estas la profeto, kiu devas veni en la mondon.“ Tiam Jesuo, sciinte, ke oni intencas kapti Lin, por fari Lin reĝo, denove iris tute sola al la monto.



La epizodo de la kundivido de la panoj kaj de la fiŝoj estas rakontita en ĉiuj kvar evangelioj. Kial ĝi estas grava? Ĉar ĝi anticipas la signifon de la eŭkaristio. Johano dediĉas al ĝi la tutan sesan ĉapitron, la plej longan: 71 versiklojn. Li memorigas la libron Eliro: ni retrovas la temon de la maro, la temon de la monto, la temon de la Pasko, la temon de la tento kaj la temon de la pano. En la dezerto satigon devis peti la amaso:male, nun, Jesuo, kiu estas Dio, mem kiel unua prizorgas la dezirojn kaj la bezonojn de la homoj. La rezulto, tamen, ne estas kontentiga.

Laŭ Johano, Andreo, frato de Simon Petro , diras: “Ĉi tie estas knabo, kiu havas kvin hordeajn panojn kaj du rostitajn fiŝojn. Sed ĉi tio estas nenio por tiom da homoj. Tre simila miraklo estis rakontita pri Eliŝa en la libro de la Reĝoj. Al la obĵeto, ke la kvanto ne estas sufiĉa, venas la respondo: ,Jesuo ordonis: „Diru al ĉiuj, ke ili sterniĝu surtere. La homoj do sterniĝis. Ni rimarku la vortojn: en la solenaj bankedoj, kiel por Pasko, la riĉaj homoj manĝis laŭ la moro de la grekoj kaj de la romianoj, do sternite kaj tio estis praktike ebla nur per la helpo de servisto. Do jen la unua signifo de la eŭkaristio: la homoj estas mastroj de si mem, tute liberaj.

Ankoraŭ unu detalon emfazas Johano: Estis tie multe da herbo, tio memorigas psalmon 72, kiu, asertas, ke la tempo de la Mesio, estos tempo de abundo, sed la loka adverbo tie ne aludas, kiel kutime por Johano, la templon, sed la lokon, kie Jesuo estas. Ni vidu la diferencon: ĉe la templo la homo devas oferi al Dio; ĉi tie, Dio oferas al la homo. Kaj al kiom da homoj? ili estis ĉirkaŭ kvin mil. Kial ĝuste tiom? Tiom estis, laŭ la Aktoj, la anoj de la komenca kristana komunumo , kaj krome ĝi estas preciza oblo de 50, , la nombro simbolanta la agadon de la spirito (la greka vorto estas “pentekosto”).

Johano ĉi tie ne parolas pri “homoj”, sed pri “viroj, nome plenkreskintoj., adoltoj. La eŭkaristio igas la homojn viroj, maturaj:, sinteze, liberaj.

Tiam Jesuo prenis la panon, levis dankan preĝon (de la danka preĝo devenas la vorto eŭkaristio) kaj ekdisdonis laŭplaĉe panon kaj fiŝojn al ĉiuj sternitoj (tiu vorto aperas la trian fojon). Sed rimarku kion Jesuo, ne faras, kvankam tio estus io tre grava. Li ne postulas, ke ili, laŭ la rito, lavu siajn manojn. Kial do? Ne estas necese purigi sin por manĝi la nutraĵon de la Sinjoro. Male, estas la nutraĵo de la Sinjoro tio, kio purigas la homojn.

Kaj jen alia rimarko: ĉiuj satiĝis. La komparo estas kun la manao.kies kvanto estis limigita kaj mezurita. Nun estas la abundo. Kiam oni ne gardas por si mem, sed oni malavare kundividas kun aliaj, la abundo ne mankas. Post kiam ĉiuj satiĝis Li diris al siaj disĉiploj: „Kolektu la postrestantajn fragmentojn, por ke nenio perdiĝu.“ Ili do kolektis ilin, , kaj plenigis dek du korbojn (la korboj estas dek du, kiom la triboj de Izraelo: la tuta popolo povas satiĝi).

Bedaŭrinde, la partoprenintoj ne komprenis. Kio okazas? Ili komencis kiel homoj: poste , la eŭkaristio igis ilin adoltaj viroj, sed je la fino ili estas ree homoj. Ili ne akceptas la novan kondiĉon. Ili preferas rezigni la akireblan liberon.

Kiel ili reagas? Kiam la homoj vidis la miraklon, kiun Jesuo faris, ili diris: „Ĉi tiu vere estas la profeto, kiu devas veni en la mondon.“ Nome la profeto promesita de Moseo, kiu respektigos la leĝon. Sed tion Jesuo ne akceptas: ili volas obei, kaj ne esti maturaj kaj liberaj. Tiam Jesuo, sciinte, ke oni intencas kapti Lin, por fari Lin reĝo, denove iris tute sola al la monto. De tia popolo Li ne povas esti reĝo . La popolon forlasis por iri sola sur monton. Ankaŭ Moseo, kiam la popolo ekadoris kiel idolon la oran bovidon. Jesuo estas la Dio, kiu igas la homojn liberaj, tion ne eakcepti estas nova idol-kulto.