10a ORDINARA DIMANĈO - 10an de junio 2018

SATANO ESTAS ĈE LA FINO

KOMENTO AL LA EVANGELIO DE P. ALBERTO MAGGI OSM

El la evangelio laŭ Marko 3, 20-35



En tiu tempo Jesuo revenis hejmen. Sed la popolo amasiĝis tiel, ke Jesuo kaj liaj disĉiploj eĉ ne povis manĝi. Liaj parencoj, aŭdinte tion, eliris por forporti Lin, dirante: „Li frenezas!“
Kelkaj leĝinstruistoj, kiuj alvenis el Jerusalemo, diris: „Li havas Baal-Zebubon, la demonon; la estro de la demonoj donas al Li povon elpeli la demonojn.“ Sed Jesuo, alvokinte la aŭskultantojn, diris al ili parabole: „Kiel povas Satano elpeli Satanon? Se iu regno estas dividita inter si, ĝi ne povas stari. Kaj se en iu familio estas opozicioj, tiu familio ne povas daŭri. Do, se ankaŭ Satano ribelas kontraŭ si kaj estas dividita, li ne povas stari, sed estas ĉe la fino. Neniu povas eniri en domon de fortulo kaj forrabi liajn riĉaĵojn, se unue li ne sukcesas ligi la fortulon; nur poste li trarabos lian domon. Vere Mi certigas vin: ĉiuj pekoj estos pardonitaj al la filoj de homoj kaj ĉiuj blasfemoj, kiujn ili diros; sed kiu blasfemos kontraŭ la Sankta Spirito, neniam ricevos pardonon, ĉar li estas kulpa pri nepardonebla peko.“ Tion Li diris, ĉar kelkaj asertis: „Li havas demonan spiriton.“ Lia patrino kaj liaj fratoj alvenis, sed starante ekstere, sendis voki Lin. Ĉirkaŭ Li sidis homamaso; kaj oni diris al Li: „Jen via patrino kaj viaj fratoj vin serĉas.“ Sed Li respondis al ili: „Kiu estas mia patrino kaj miaj fratoj?“ Kaj rigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ Li sidis, Li diris: „Jen mia patrino kaj miaj fratoj! Ĉar kiu plenumas la volon de Dio, tiu estas mia frato, mia fratino kaj mia patrino.“


Jesuo plenumis veran frenezaĵon. Fronte al la rifuzo fare de Izraelo, kiu eĉ decidis lin mortigi, Jesuo rompas kaj starigas dek du disĉiplojn, dek du kiel la triboj, kiuj konsistigis Izraelon. Jesuo estigas la novan Izraelon. Fronte al ĉi tiu sensacia rompo de Jesuo kun la religia institucio jen la reago de la familio kaj de la institucio. Skribas la evangeliisto Marko ĉe ĉapitro 3, versikloj 20-35, ke “Liaj parencoj, aŭdinte tion”, tio estas, aŭdinte ĉi tiun rompon de Jesuo kun la institucio, eliris por forporti Lin, laŭvorte “kapti lin”, ĝi estas la sama verbo de la kapto de Johano la Baptisto kaj de Jesuo, “dirante: Li frenezas”, ĉar povis temi nur pri frenezaĵo. La evangeliisto, por pravigi ĉi tiun akuzon pri frenezeco, enmetas ankaŭ la akuzon fare de la skribistoj, kiuj eĉ malsupreniris de Jerusalemo, la sidejo de la religia institucio, la skribistoj estas la ĉefaj responsuloj de la sinedrio, kiuj verdiktas: “Li havas Baal-Zebubon”. Kiu estas Baal-Zebub? Ekzistis iu filistra diaĵo nomata Baal-Zebub, kiu estis la dio de la muŝoj, kaj la fariseoj, por malhelpi la kulton al tiu diaĵo (eĉ iu reĝo, Aĥazja, estis preĝpetinta de ĝi sian sanigon), transformis ĝin al Baʿal zĕbūl, tio estas, la dio de sterkaĵo, ne nur ĝi ne protektas kontraŭ muŝoj, sed ilin altiras. La akuzo farata de la skribistoj estas subtila: atentu pri Jesuo, ili ne povas nei ke Jesuo sanigas la homojn, sed Li sanigas ilin por ilin infekti eĉ pli.
Tiam Jesuo venigas ilin, kaj montras la senbazecon de ilia parolo dirante: “Kiel povas Satano elpeli Satanon?”. Se Satano elpelas sin mem, li estas pereonta. Kaj poste, jen la tre malmola verdikto: “Vere Mi certigas vin:”, do tio, kion Jesuo asertas, estas certa, “ĉiuj pekoj estos pardonitaj al la filoj de homoj kaj ĉiuj blasfemoj, kiujn ili diros”. La pekoj frukto de senscio, de malforteco estos pardonitaj, sed, deklaras Jesuo,“kiu blasfemos kontraŭ la Sankta Spirito, neniam ricevos pardonon, ĉar li estas kulpa pri nepardonebla peko”..
“Tion Li diris, ĉar kelkaj asertis: Li havas demonan spiriton”, jen la kialo. Kio estas ĉi tiu peko kontraŭ la Sankta Spirito? Ĝi estas tio, kion jam profeto Jesaja deklaris, ke oni nomas bono la malbonon kaj malbono la bonon. Ĉi tiuj skribistoj komprenas, ili tion scias, ili estas kleruloj, ili konas la Biblion. Ili scias, ke se Jesuo agas tiel, tion Li faras pro la forto, kiu al li venas de Dio, sed ili ne povas tion allasi, ĉar se ili allasas tion, disfalas ilia tuta prestiĝo kaj la superregado, kiun ili havas super la homoj. Tiam ili misfamigas Jesuon. Tiam, por konservi sian prestiĝon, ili diras, ke la bono kiun faras Jesuo estas malbono. Sed kial ili neniam estos pardonitaj? Ĉar neniam li petos pardonon. Kiam Jesuo padonis la paralizulon, tiuj samaj skribistoj verdiktis: Li blasfemas, tio estas, li meritas la morton.
En ĉi tiu okazaĵo, skribas la evangeliisto “Lia patrino kaj liaj fratoj alvenis”, do la tuta familia klano, “sed starante ekstere”, stari ekstere signifas, ke ili ne komprenis la instruon de Jesuo, opiniante, ke ili havas povon super li, vokas lin venigi. Sed, substrekas la evangeliisto, estas malhelpaĵo. Ĉirkaŭ Jesuo sidis homamaso, kaj la termino utiligita de Jesuo indikas miksan amason, el malpuraj personoj, el paganaj personoj, “kaj oni diris al Li: Jen via patrino kaj viaj fratoj vin serĉas”, la verbo “serĉi” en la evangelio de Marko havas ĉiam malpozitivan karakteron rilate Jesuon.
Kaj jen la timiga, terura respondo fare de Jesuo: “Kiu estas mia patrino kaj miaj fratoj?”. Nome, tiuj ekstere? Tiuj kiuj hontas pri mi, pri la familia frenezulo? “Kaj rigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ Li sidis”, do li vidas nek la patrinon, nek la fratojn, kiuj restis ekstere, “Jesuo diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj!”.
Kaj poste la invito, adresita al lia familia klano, sed aparte al la patrino kaj al la fratoj: “Kiu plenumas la volon de Dio, tiu estas mia frato, mia fratino kaj mia patrino”. En Nazareto la familia klano de Jesuo estas viktimo de la instruo de la skribistoj, ili vere opinias, ne nur ke Jesuo estas freneza, sed ke li estas demonhavanto. Jesuo celas komprenigi, ke la veraj demonhavantoj estas la reprezentantoj de la religia institucio, kiuj, por ne perdi sian prestiĝon, diras, ke la agado de Jesuo estas negativa kaj malbone efikas.