SOLENO DE LA SANKTEGAJ KORPO KAJ SANGO DE KRISTO
3an de junio 2018

ĈI TIO ESTAS MIA KORPO.
ĈI TIO ESTAS MIA SANGO


KOMENTO AL LA EVANGELIO DE P. ALBERTO MAGGI OSM

El la evangelio laŭ Marko 14, 12-16.22-26


En la unua tago de la festoj, kiam la Judoj oferis la paskan ŝafidon, la disĉiploj de Jesuo diris al Li: „Kie Vi volas, ke ni pretigu por Vi la Paskon?“ Li elektis du el siaj disĉiploj, dirante al ili: „Iru en la urbon. Tie vi renkontos viron portantan kruĉon da akvo. Sekvu lin, kaj kie ajn li eniros, tie vi diru al la domomastro: ,La Majstro diras: Kie estas mia gastoĉambro en kiu Mi manĝos la Paskon kun miaj disĉiploj?‘ Tiam li montros al vi grandan supran salonon jam prete aranĝitan. Kaj tie pretigu por ni.“ La disĉiploj foriris, eniris la urbon, kaj trovis ĉion, kion Jesuo diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.
Dum ili manĝis, Jesuo prenis panon, dankopreĝis, dispecigis kaj donis la panon al la disĉiploj, dirante: „Prenu: tio estas mia korpo.“ Poste Li prenis la kalikon da vino, dankopreĝis kaj donis ĝin al ili; kaj ĉiuj trinkis el ĝi. Kaj Li diris: „Tio estas mia sango de interligo, kiu estos verŝata por multaj. Vere Mi diras al vi: Mi ne plu trinkos el la frukto de la vito, ĝis tiu tago, kiam Mi trinkos ĝin nova en la regno de Dio.“
Ili kantis la himnon de la festo, kaj poste iris al la Olivarba Monto.


En la rakonto pri la vespermanĝo de Jesuo la evangeliisto Marko konsideras du temojn: la unua estas tiu de la unua interligo, kiam Moseo ekprenis libron, la libron de la Leĝo, ĝin laŭtlegis al la popolo, kaj poste kvazaŭ ekscite priverŝis la popolon per sango de la bovidoj; la dua temo estas tiu de la du kundividoj de la panoj kaj de la fiŝoj, la unua en juda lando, la dua en pagana lando. Ni legu tion, kion skribas al ni la evangeliisto, priatentante la ĉefajn versiklojn , kaj memorante, ke Marko estis substrekinta, ke estas la unua tago de la Macoj, kiam oni manĝis ĉi tiun senfermentan panon por oferi la Paskon. En ĉi tiu vespermanĝo estas neniu referenco al la juda paska vespermanĝo. Ne estas la ŝafido, ĉar Jesuo estas la vera paska ŝafido, kies karno utilos por alfronti la eliron, la liberiĝon, kaj kies sango liberigos de la morto.
Skribas la evangelisto "Dum ili manĝis", ĉi tiu estas ripeto, ĉar la evangeliisto jam estis dirinta, ke ili estas ĉe vespermanĝo; sed en la unua atentigo, ke ili vespermanĝas, Jesuo anoncis, ke unu el la disĉiploj, Judaso, perfidos lin. Do la ripeto de la verbo "manĝi" indikas, ke tio estas la respondo de Jesuo al la perfido de la disĉiplo, al la malamo li respondas per la amo. "Prenis" ne "la panon", kio estus indikinta la senferman panon, sed"panon". Ĝi estas la tipa palestina pano, ronda, kaj rimarku, ne temas pri besto. En besto estas pli bongustaj partoj, kiuj estis rezervitaj al la elstaraj personoj. La libro de la Leĝo preskribas, ekzemple, ke la brusto kaj la femuraĵoj estu rezervitaj al la pastroj, Pano ne, la tipa palestina pano estas ronda kaj bongusta en ĉiu parto. La partopreno en la eŭkaristio forigas la hierarkiojn kaj la rangojn, kaj kreas la unuecon. "Kaj dankopreĝis", ĉi tie la evangeliisto referencas la unuan kundividon de la panoj kaj de la fiŝoj, kiam Jesuo benis. "Li dispecigis kaj donis la panon al la disĉiploj, dirante: „Prenu: tio estas mia korpo", Jesuo identigas sin kun ĉi tiu pano. Jesuo invitas la disĉiplojn manĝi, preni ĉi tiun panon por aliĝi al lia persono. Ne plu estas rulvolvaĵo de la Leĝo, la libro de la interligo, sed estas persono, al kiu oni plene aliĝu.
"Poste Li prenis kalikon", kaj ĉi tie ŝanĝiĝas la verbo. Ĉi tie ne estas "beni", sed "dankopreĝi", ĉar en la dua kundivido de la panoj kaj de la fiŝoj en pagana lando Jesuo dankis, kaj danki estis verbo konata en tiu kulturo. Do en la eŭkaristio la evangeliisto kunigas la benon tipan de judismo kaj la dankon tipan de paganismo. Eŭkaristio ne disigas, sed kunigas inter si tute malsamajn realojn.
"kaj donis ĝin al ili; kaj ĉiuj trinkis el ĝi". Dum la evangeliisto ne substrekis, ke la pano estis manĝita, pri ĉi tiu kaliko li diras, ke ĉiuj trinkis el ĝi. Ne sufiĉas aliĝi al la figuro de Jesuo, oni devas akcepti ankaŭ tion, kion la kaliko kuntrenas, nome lian finon. La signifon de tio, kio estas en ĉi tiu kaliko, diras al ni Jesuo, "Tio estas" ne "mia sango de interligo", sed "la sango de mia interligo", Jesuo anstataŭas la interligon. La interligo ne plu estas bazita sur la observo de la Leĝo, sed sur la akcepto de lia amo. Dum la sango de la virbovoj verŝita sur la popolon estis sango, kiu ekstere malsupreniris sur la personojn, ĉi tiu sango, kiu estas la vivo mem de Jesuo, la sango en la juda mondo estas la vivo, fandiĝas, penetras en la plejinternon de la persono, kaj kunfandas ĝin. La evangeliisto realigas tion, kion li anoncis pri la agado de Jesuo. Jesuo baptos, tio estas mergos, trempos la personojn en la Sanktan Spiriton, en la forton mem de la dia vivo. Jen, en la eŭkaristio okazas ĉi tiu elverŝo.
La verbo "elverŝi" apartenas al psalmo, psalmo 79, kiun oni legadis en la nokto de Pasko; en ĝi oni diris, ke Dio elverŝas sian koleron sur la popolojn. Jen, kun Jesuo ne la kolero de Dio, sed lia sango, simbolo de lia vivo, estos elverŝita sur la popolojn. Kaj Jesuo finas per la anonco, ke Li ne plu trinkos el la frukto de la vito, ĝis tiu tago, kiam Li trinkos ĝin novan en la regno de Dio. Tio estas, nova kvalito de amo, kiu ankoraŭ ne estas je dispono de la disĉiploj, ĉar ili ankoraŭ ne komprenis, kiu estos la amo, kiu Lin puŝas doni sian vivon por la siaj.
La fino estas stranga. Skribas la evangeliisto "Ili kantis la himnon de la festo, kaj poste iris al la Olivarba Monto", do eliris; kial ili eliras? La libro Eliro malpermesis eliri la nokton de Pasko. Jen, la komunumo de la disĉiploj, per la partopreno en la eŭkaristio, ne plu estas ligita al la Leĝo, al la obeo al la Leĝo de Dio, sed estas animita de la Spirito, kaj la Spirito igas libera. Ĉi tiu estas la frukto de la eŭkaristio.