LI LEVIĜIS EL LA MORTINTOJ, KAJ JEN LI IRAS ANTAŬ VI EN GALILEON

El la evangelio laŭ Mateo 28, 1-10
Komento de p. Alberto Maggi OSM
PASKA DIMANĈO – 16a de aprilo 2017



Kaj sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon. Kaj jen okazis granda tertremo; ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris el la ĉielo, kaj venis kaj derulis la ŝtonon, kaj sidiĝis sur ĝi. Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestaĵo estis blanka, kiel neĝo; kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj fariĝis kiel malvivuloj. Kaj la anĝelo responde diris al la virinoj: Ne timu; ĉar mi scias, ke vi serĉas Jesuon, la krucumitan. Li ne estas ĉi tie; ĉar li leviĝis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis. Kaj iru rapide, kaj diru al liaj disĉiploj: Li leviĝis el la mortintoj, kaj jen li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin; jen mi sciigis al vi.

Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda ĝojo, kaj kuris, por sciigi al liaj disĉiploj.

Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante: Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorkliniĝis al li. Tiam Jesuo diris al ili: Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.

Neniu evangeliisto priskribas la releviĝon de Jesuo. La konata tradicia klasika bildo de triumfanta Kristo, kiu eliras el la tombo, ja ne apartenas al la evangelioj, sed al iu apokrifaĵo de la dua jarcento, nomata la evangelio de Petro. Sed ĉiuj evangeliistoj donas indikojn pri la maniero renkonti la vivantan Kriston. La sperto de releviĝinta Kristo, ja, ne estis privilegio konsentita antaŭ dumil jaroj al malgranda aro da homoj, sed ebleco por la kredantoj de ĉiuj tempoj. Ni vidu, kion diras al ni pri tio Mateo, en ĉapitro 28, la ĉapitro de la releviĝo.

“Sabate malfrue”, jen la evangeliisto komencas per rimarko: la observo de la ordono pri la sabato malfruigis ke la prakomunumo faru sperton pri la releviĝinta Kristo. “Sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno”, la unua tago revokas la unuan tagon de la kreado, en Jesuo realiĝas la nova definitiva kreado de la semajno. La unua tago de la semajno estas la oka tago, kaj nombro ok, en la primitiva eklezio, estos la nombro kiu havos la signifon de Kristo releviĝinta, kaj fakte ĝi estas la nombro de la beatecoj. “venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon.”, mankas unu virino: ĉe la krucumo de Jesuo esti tri la ĉeestantaj virinoj: Maria de Magdala, la alia Maria, la patrino de Jakobo kaj Jozefo, sed estis ankaŭ la patrino de la filoj de Zebedeo. Ŝi ne plu estas, kial? Ĉi tiu ambicia virino, kiu volis la gloron, la sukceson por siaj filoj, kiam ŝi vidas ke ŝia mesio mortas definitive, perdis ĉiun esperon, do ŝi ne estos atestantino de la releviĝo.

“Kaj jen okazis granda tertremo;”, tertremo, en la Biblio, estas signo de la dia manifestiĝo, “kaj Anĝelo de la Eternulo”, per Anĝelo de la Eternulo oni ne intencas diri Anĝelon senditan de la Eternulo, sed Dion mem kiam Li ekkontaktas la homojn. En ĉi tiu evangelio li aperas tri fojojn: por anonci la vivon de Jesuo, por protekti ĝin kontraŭ la murdaj intencoj de Herodo, kaj konfirmi, nun, ke kiam la vivo venas de Dio, ĝi estas nedetruebla. “Anĝelo de la Eternulo malsupreniris el la ĉielo, kaj venis kaj derulis la ŝtonon”, ĉi tiu ŝtono estis difinita granda ŝtono, “kaj sidiĝis”, sidi estas signo de konkero, “sur ĝi.”. Malsimile ol la aliaj virinoj, pri kiuj la evangeliisto en la antaŭa ĉapitro dris ke ili sidis antaŭ la tombo kiel signo de funebro, la Anĝelo sidas sur la ŝtono kiel signo de venko. “Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestaĵo estis blanka, kiel neĝo;”, ili estas la samaj priskriboj de la transfiguriĝo de Jesuo kaj la koloroj de la dia gloro.

“Pro timo al li la gardistoj tremis, kaj fariĝis kiel malvivuloj.”, estas la enrompo de la pleneco de la vivo, sed por tiuj kiuj apartenas al la mondo de la morto ĝi ne estas sperto de vivo, sed ili eĉ pli sinkas en la morton. La evangeliisto estas ironia, ĉar tiu opiniita mortinta en realo estas vivanta, kaj la vivantoj estas kvazaŭ mortintaj, senvivaj.

Sed “la Anĝelo diris al la virinoj: Ne timu;”, tio estas stranga, ĉar la timantoj estas la gardistoj, kaj la Anĝelo kontraŭe ne priatentas ilin, kaj turniĝas al la virinoj, kaj diras: “«Ne timu; ĉar mi scias, ke vi serĉas Jesuon, la krucumitan.”, nome, la malbeniton, tiun kiun oni opiniis mortinta pro dia malbeno, “Li ne estas ĉi tie;”. La Anĝelo ne diras “li jam ne estas ĉi tie”, sed “li ne estas ĉi tie”: la tombo neniam povis enteni tiun kiu estis la vivanto, ”ĉar li leviĝis,”, kaj ĉi tie estas duonkaŝa riproĉo, “kiel li diris.”, li estis dirinta tion trifoje, “Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis.”, kaj “iru rapide, kaj diru al liaj disĉiploj: Li leviĝis el la mortintoj, kaj jen li iras antaŭ vi en Galileon;”, Galileo gravas en la rakonto de la releviĝo, ĝi aperos trifoje, “tie vi vidos lin;”, ĉi tiu verbo vidi estas tiu sama kiu estis aperinta en la beatproklamo: beataj la kore puraj, kaj ĝi ne indikas la korpan vidon, sed profundan internan sperton. Jesuo releviĝinta, en ĉi tiu evangelio, la evangelio de Mateo, neniam manifestiĝos en Jerusalemo, la murda urbo, la urbo kiu, ekde la komenco, estas sub peza mallumo, sed, por vidi Jesuon, por sperti Lin, oni devas iri en Galileon, tio estas, en la lokon de lia predikado.

“Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda ĝojo,”, laŭgrade ke ili forlasas la tombon, kiu neniam povis enteni la vivanton, substituiĝas granda ĝojo, “kaj kuris, por sciigi al liaj disĉiploj.”, la termino “sciigo, anonco” en la greka enhavas la radikon de la vorto anĝelo. La virinoj, taksataj la estuloj plej malproksimaj de Dio, en realo estas la plej proksimaj, ili plenumas la saman funkcion kiel la anĝeloj, “por sciigi al liaj disĉiploj. Kaj jen”, la esprimo indikas surprizon, “Jesuo renkontis ilin,”, kiam oni iras komuniki vivon, kiam oni iras anonci vivon, ĉiam la Sinjoro venas renkonte, por plifortigi, per sia ĉeesto, la anoncon, ”dirante”, ĉi tie la traduko estas “«Saluton!»”, en realo ĝi estas “ĝoju”, kial? Ĉe la fino de la beatecoj, en la lasta beateco, tiu de la persekutitoj, Jesuo estis dirinta: ĝoju ĉar granda estas via rekompenco en la ĉieloj. Jen kia estas tiu rekompenco: vivo nedetruebla, vivo kapabla superi la morton.

“Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorkliniĝis al li.”, la piedoj indikas realan, fizikan renkonton, ne temas pri spirito, fantomo. Tio, ke estas dirite ke ili adoris Lin, signifas ke ili rekonas en Li la plenecon de la dia kondiĉo. “Tiam Jesuo diris al ili: Ne timu; iru, diru”, denove la rolo de la anĝeloj, “al miaj fratoj,”, por la unua fojo la disĉiploj estas nomataj fratoj de Jesuo, “ke ili foriru en Galileon,”, kaj, denove, la invito, “kaj tie ili min vidos.”. Kial en Galileo eblas vidi Jesuon? Ni vidos poste ke la disĉiploj iros en Galileon sur “la monton, kiun Jesuo estis dirinta al ili”. Sed Jesuo indikis neniun monton. Kiu estas tiu monto? Ĝi estas la monto de la beatecoj. Kiu estas do la mesaĝo de la evangeliisto? Se oni vivas, akceptante la beatecojn, manifestante en pleneco la bonan sciigon de Jesuo, eblas sperti, renkonti en sia vivo tiun, kiu estas la vivanto.