MULTAJ VENOS EL ORIENTO KAJ EL OKCIDENTO,
KAJ PARTOPRENOS EN LA FESTENO DE LA REGNO DE DIO

Komento al la Evangelio de p. Alberto Maggi OSM
El la evangelio laŭ Luko 13, 22-30




En tiu tempo, survoje al Jerusalemo, Jesuo pasis tra urboj kaj vilaĝoj kaj instruadis. Iu diris al Li: „Ĉu nur malmultaj, Sinjoro, sin savas?“ Jesuo respondis: „Strebu eniri tra la mallarĝa pordo; ĉar multaj, mi diras al vi, deziros eniri, sed ne sukcesos. Kiam la domomastro leviĝos kaj ŝlosos la pordon, vi restos ekstere. Tiam vi frapos ĉe la pordo, dirante: ,Sinjoro, malfermu al ni!‘ Sed Li respondos al vi: ,Mi ne konas vin; de kie vi venas?‘ Tiam vi diros: ,Ni manĝis kaj trinkis kun vi, kaj vi instruis sur niaj stratoj.‘ Sed Li deklaros: ,Mi ne konas vin. For de Mi ĉiuj maljuste agantoj!‘ Vi plorados senespere, ĉar vi estos forpelitaj el la regno de Dio, kie estas Abraham, Isaak kaj Jakob kaj ĉiuj profetoj, dum multaj venos el oriento kaj el okcidento, el nordo kaj el sudo, kaj partoprenos en la festeno de la regno de Dio. Kaj jen, kelkaj, kiuj nun estas lastaj, fariĝos unuaj, dum aliaj, kiuj nun estas unuaj, fariĝos lastaj.“




Oni komprenas la sencon de ĉi legaĵo nur se oni scias, ke en la tempo de Jesuo la Izraela popolo opiniis, ke saviĝos nur ĝi, la paganoj ne.
Ni legu la tekston de Luko:
“En tiu tempo, survoje al Jerusalemo, Jesuo pasis tra urboj kaj vilaĝoj kaj instruadis”. Jerusalemo estos la lasta etapo de lia vojaĝo, la urbo, kie li renkontos la morton fare de la religiaj estroj.
”“Iu diris al Li: ‘Ĉu nur malmultaj, Sinjoro, sin savas?’’” Kial li tion demandas? Pro tio, pri kio ni ĵus atentigis: li opinias, ke la savo estas privilegio por la Izraela popolo. Al tiu demando pri la nombro de la saviĝontoj Jesuo ne respondas per nombro, sed per la kondiĉo por saviĝo.
“Jesuo respondis: ‘Strebu eniri tra la mallarĝa pordo; ĉar multaj, mi diras al vi, deziros eniri, sed ne sukcesos.’” Do Jesuo ne asertas, ke tiu pordo estas trairebla nur per peniga laboro, sed ke, se oni ne atentas, oni trovos ĝin fermita.
Kiel tio povas okazi? Kiam la domomastro leviĝos kaj ŝlosos la pordon, vi restos ekstere. Tiam vi frapos ĉe la pordo, dirante: ,Sinjoro,” (do ili ne estas nekonatoj, iun rilaton kun Jesuo ili havas) “malfermu al ni’”.
‘Sed Li respondos al vi: ,Mi ne konas vin; de kie vi venas?‘ Kial Jesuo ne ilin konas?” Tiam vi diros: ,”Ni manĝis kaj trinkis kun vi”, (Tio povas esti aludo al eŭkaristio), vi instruis sur niaj stratoj, (do ili insistas pri iu komuneco kun Jesuo‘. ‘ Sed Li deklaros: ,Mi ne konas vin. For de Mi ĉiuj maljuste agantoj!‘. Do tiuj aludoj al komuneco ne estas agnoskitaj, kaj ili estas vokataj per biblia malbeno (Ps 6,9). Kial Jesuo estas tiel drasta? Ĉar por Jesuo la plej grava afero ne estas la rilato de la disĉiploj kun Li kaj kun la Patro.
Kiel montriĝas la komuneco kun Dio? Dio ne demandos de ni, ĉu ni kredis lin, sed ĉu ni amis kiel li. Li ne konas tiujn, kiuj ne amas la aliajn.
Ili manĝis la eŭkaristian panon, sed ne kapablis igi sian vivon pano, vivnutraĵo por si kaj por aliaj; ili aŭskultis la instruadon, sed tiu instruado ne ŝanĝis iliajn vivojn. Kaj la vortoj de Jesuo sonos pli severaj: “vi plorados senespere,… (kio signifas: ”vi konstatos, ke via vivo estas fiasko”.” , ĉar vi estos forpelitaj el la regno de Dio, kie estas Abraham, Isaak kaj Jakob kaj ĉiuj profetoj”). La profetoj riproĉadis la kulton al Dio, se ĝin akompanas malzorgo pri la malriĉuloj. Kaj la rezonado estas klara. La Izraela popolo estas forpelita, kaj anstataŭe… “multaj venos el oriento kaj el okcidento, el nordo kaj el sudo, (do el ĉiuj regionoj de la pagana mondo) kaj partoprenos en la festeno de la regno de Dio. Jesuo prezentas la Dian regnon per simboloj ne liturgiaj, sed festenaj. Kaj kiuj supozis, ke al tiu festeno ili estos plenrajte invititaj, estos forpelitaj, kaj partoprenos tiuj, kiujn oni supozis forpelindaj. Jesuo konkludas: “Kaj jen, kelkaj, kiuj nun estas lastaj,… (kiuj laŭ vi ne estas indaj), fariĝos unuaj, dum aliaj, kiuj nun estas unuaj (kiuj sin opinias rajtigitaj), fariĝos lastaj.“
La admono de Jesuo estas tre severa kaj tute aktuala. Oni povas opinii sin plenrajta, ĉar oni estas fidela al iu kredo, ĉar oni plenumas iujn religiajn ritojn; se ni opinias, ke neniun rajton havas tiuj, kiuj ne apartenas al nia kulturo, al nia kredo, al nia raso, kiuj adoras aliajn diojn, kondutas laŭ aliaj moroj, Jesuo rekomendas:
Atentu bone! Tiuj, kiujn vi opinias forpelindaj, tiuj, kiujn vi rifuzas, okupos vian lokon en la regno de la ĉielo. Kompreneble tiu admono vekas tujan kontraŭstaron kaj minacon: la rakonto de Luko daŭras tiel: “En tiu sama horo venis iuj fariseoj, kiuj diris al Li: ‘Eliru kaj foriru de ĉi tie, ĉar Herodo volas mortigi vin’” (Lk 13, 31).