20a ORDINARA DIMANĈO – 14a de aŭgusto 2016
MI VENIS POR PORTI NE PACON, SED DISIGON
Komento al la Evangelio de p. Alberto Maggi OSM
El la evangelio laŭ Luko 12, 49-53




En tiu tempo Jesuo diris al siaj disĉiploj: „Mi venis ekbruligi fajron sur la tero: kaj kiom Mi volus, ke ĝi jam ardu! Mi devas ricevi bapton per suferoj; kaj granda estas mia deziro ricevi ilin!
Ĉu vi supozas, ke Mi venis por porti pacon inter homoj? Ne, certe, sed disigon. De nun en domo de kvin personoj, ili disiĝos, kaj fariĝos tri kontraŭ la aliaj du, kaj du kontraŭ la aliaj tri: patro kontraŭ filo, kaj filo kontraŭ patro; patrino kontraŭ filino, kaj filino kontraŭ patrino; bopatrino kontraŭ bofilino, kaj bofilino kontraŭ bopatrino.“



El la evangeliistoj, Luko estas tiu, kiu pli ol la aliaj pritraktis la pacon. Lia evangelio komenciĝas per la bildo de la paco en la anĝela ĥoro proklamanta ”sur la tero pacon inter homoj amataj de la Sinjoro (Lk 2, 14) kaj finiĝas per la saluto “Paco al vi” de Jesuo reviviĝinta al la disĉiploj (Lk 24, 36). Paco signifas plenon de la vivo, feliĉon, sed ŝajnas, ke en ĉi tiu ĉapitro estas ia kontraŭdiro.
Ni legu do la hodiaŭan tekston de Luko, kiu, komenciĝas per aserto: En tiu tempo Jesuo diris al siaj disĉiploj: “’„Mi venis ekbruligi fajron sur la tero:.… ” Ĉi tie Luko parolas triafoje pri fajro. Unuafoje la fajron menciis Johano Baptisto, anoncante la mesion per teruraj vortoj: “Li vin baptos per la Sankta Spirito… (la energio por tiuj, kiuj akceptas Jesuon kaj ties mesaĝon) … kaj per fajro (la puno por tiuj, kiuj ne akceptas); lia ventumilo estos en lia mano, por ke li purigu sian draŝejon kaj kolektu la tritikon en sian grenejon; kaj la grenventumaĵon Li bruligos per fajro neestingebla. (Lk 3, 16-17).
Ni legu la epizodon pri la dua fojo “, [senditoj de Jesuo] eniris iun vilaĝon de Samarianoj, por pretigi por Li kaj iuj Lin ne akceptis. Kaj Liaj disĉiploj Jakobo kaj Johano, tion vidinte, diris, ’Sinjoro, ĉu vi volas, ke ni ordonu fajron malsuprenveni el la ĉielo kaj ekstermi ilin?’ Lk 9, 53-54). En tiu epizodo la fajro signifas detruon, kaj estas rigardita kiel Dia puno.
Ne tian fajron volas ekbruligi Jesuo. La postaj frazoj komprenigas, ke tiu fajro estas sekvo de lia morto. Luko prezentas post la morto de Jesuo la pentekoston kiel malsuprenvenon de la Spirito en formo de “langoj kvazaŭ el fajro” Ag 2 ,3). Tiu estas la reala eco de la nova komunumo, de la alianco inter Dio kaj la popolo, kies bazo ne plu estas la obeo al leĝoj, sed la akcepto de lia Spirito, do de lia amo.
Kaj Jesuo klarigas: “… kaj kiom Mi volus, ke ĝi jam ardu!”.
Do Li sopiras la tempon, kiam liaj disĉiploj, lia komunumo, lia popolo eniru en tutnovan rilaton kun Dio, ne tiun diktitan de Moseo, sed la sian, tiun de la Filo, kiu estas la rilato inter filoj kaj ilia patro.
Kaj ankoraŭ: ”Mi devas ricevi bapton per suferoj”. Oni ne pensu pri la rito, la sakramento, la liturgio, kiu transprenos la nomon bapto, signifantan simple enmergon, sed pri mergo, kiu povas esti vidata kiel io trenanta, sufoka, kvazaŭ Jesuo dirus: Mi preskaŭ vidas ion, kio povus treni min for, kaj kion tamen mi travivu…”. Do estas mergo, kiu riskas Min engluti! Ĝi estos mergo en la perforton, en la morto lin forigonta.
Kaj jen la surprizo! Ni komencis dirante, ke Luko estas la evangeliisto de la paco. Kia paco? “Ni surpriziĝos lernante, ke tiu paco estas divido: ĝi estas la frukto de nova rilato inter la homoj kaj Dio, egalvalora al tiu de filoj kun la patro. Sed tiu noveco aperigos neeviteble novajn konfliktojn.
Kaj tiuj suferoj estos perforto, morto neniiga! Sed venos surprizo. Pri kia paco ni parolas? Ĉu vi supozas, ke Mi venis por porti pacon inter homoj? Ne, certe, sed disigon. De nun en domo de kvin personoj, ili disiĝos, kaj fariĝos tri kontraŭ la aliaj du, kaj du kontraŭ la aliaj tri: patro kontraŭ filo, kaj filo kontraŭ patro; patrino kontraŭ filino, kaj filino kontraŭ patrino; bopatrino kontraŭ bofilino, kaj bofilino kontraŭ bopatrino.“ Jesuo portis novajn rilatojn inter la homoj kaj Dio. Ĝuste ĉar ili estas novaj, ili kuntrenas kontraŭstarojn, venantajn de dividoj. Sed divido en la komunumo de la kredantoj ne rajtas ekzisti. La novan generacio reprezentas la disĉiplojn, kiuj akceptas la novajn rilatojn kun Dio, dum la antaŭa generacio ilin ne komprenas.
“…kaj granda estas mia deziro ricevi ilin!”. Do la deziro estas prema, kvazaŭ angora, kvankam pri suferoj. Komence ni nomis Lukon la evangeliisto de la paco. Kiel ni tion interpretu? Pri kia paco temas?
La disĉiploj, la nova generacio, estas pretaj por tiu nova rilato, la antaŭa generacio ne estas egale preta, kaj ekzistas risko de kontraŭstaro. Sed vera komunumo ne rajtas vivi inter kontraŭstaroj. La divido estas inter la nova kaj la malnova generacio. La malnova generacio ne komprenas la novajn rilatojn, kiujn la generacio de la disĉiploj de Jesuo akceptas kun entuziasmo. Tiuj, kiuj restas en la pasinteco, neniam komprenos la novajn ecojn proponatajn de la Spirito. La ekzemplon Jesuo ĉerpas el ordinara familio. Ekzemplo de familia malpaco (“La filo insultas sian patron, la filino malobeas sian patrinon, la bofilino sian bopatrinon: la malamikoj de la homo estas liaj samhejmanoj”) estas profetaĵo (Miĥ 7, 6-7): “La malamikoj de tiu nova realaĵo, de tiu nova rilato kun la patro, ne estas personoj ekster la religio, sed tiuj, kiuj, en la religio mem, ne akceptas la novecon. Tamen Jesuo estas la Dio noviganta ĉion.


.


.