18a ORDINARA DIMANĈO 31-a de julio 2016
Komento al Evangelio di P. Alberto Maggi OSM
AL KIU APARTENOS LA RIĈAĴOJ, KIUJN VI AKUMULIS?
El la evangelio laŭ Luko 12, 13-21



En tiu tempo unu el la homamaso diris al Jesuo: „Majstro, diru al mia frato, ke li dividu kun mi la heredaĵon“. Sed Jesuo respondis al li: „Homo, Mi ne estas ĉi tie por juĝi viajn aferojn aŭ por dividi“. Poste li diris al la aliaj: „Zorgu kaj gardu vin kontraŭ ĉia avideco, ĉar la vivo ne dependas de la abundeco de posedaĵoj”.
Poste Li diris parabolon: „Iu riĉulo havis bienojn, kiuj donis al li abundajn rikoltojn. Kaj li pensis: Kion mi faru, ĉar mi ne plu havas lokon por amasigi miajn fruktojn? Tiel li decidis: Jen kion mi faros: mi disbatos la malnovajn grenejojn, kaj konstruos aliajn pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian tritikon kaj mian posedaĵon. Kaj fine mi diros al mi mem: Bone! Vi havas jam multajn posedaĵojn por multaj jaroj; nu, ripozu, manĝu, trinku, ĝuu la vivon. Sed Dio diris al li: Malspritulo, ĝuste ĉi tiun nokton vi devos morti; kaj al kiu apartenos la riĉaĵoj, kiujn vi akumulis?“. Kaj Jesuo konkludis: „Tiel fariĝas kun ĉiu, kiu kolektas nur por si trezorojn kaj ne klopodas riĉiĝi antaŭ Dio“.





Per siaj tipaj sarkasmo, sprito kaj ironio Luko pritraktas temon tiom antikvan kiom estas la mondo: la heredon. Nenio kapablas dividi la personojn kiom heredo. Ni aŭskultu la hodiaŭan tekston. Jesuo estas parolanta pri la fido al la patro, kaj lin interrompas iu, kiu fidas nur la monon. “Unu el la homamaso diris al Jesuo: „’Majstro, diru al mia frato, ke li dividu kun mi la heredaĵon.’“. La frazo aspektas ordona. Kiel ĵus rimarkite, tiu temo, heredo, estas fonto de konfliktoj kaj malakordoj, konata ekde kiam ekzistas la mondo. Ĉiam troviĝas iu esperanta ion plian, postulanta ion plian, deziranta ion plian. Kaj la sekvo estos malamikiĝo, post kiu malamikeco longe daŭros.
Laŭ Jesuo ĉia heredo estas frukto de avareco, de egoismo, de avido: ĉiuj ĉi tiuj ecoj estas baroj inter homo kaj Dio. Ĉiu heredo estas frukto de egoismo: personoj malavaraj ne povas amasigi ion heredeblan, kio siavice venenos la vivon de la ricevontoj. Oni kredas, ke lasante heredon oni lasas bonon, male oni lasas venenan frukton, kiu pli aŭ malpli frue montriĝos pereiga.
”Sed Jesuo respondis al li: ’Homo,… (tiun ĉi vorton Jesuo uzas kiel signon de malaprobo, Mi ne estas ĉi tie por juĝi viajn aferojn aŭ por dividi’. (la ulo postulis, ke la frato akceptu la dividon).
Kaj nun venas la severa kaj memorinda admono.
“Poste li diris al la aliaj: ’Zorgu kaj gardu vin kontraŭ ĉia avideco”…, Avidecon Paŭlo difinis “idolkulto (Kol 3,5)”…ĉar la vivo ne dependas de la abundeco de posedaĵoj’”.
Oni povas esti persono plej pia kaj plej religiema, sed se oni amasigas monon, se oni estas avida, se oni estas egoisma, tiam oni praktikas idolkulton, oni ne havas ion komunan kun la Patro, ĉar la Patro estas amo malavare kunpartigata.
Do la valoro de la vivo dependas de tio, kion oni donas, kion oni kapablas doni.
Tion, kion oni tenas por si, oni ne posedas, male ĝi onin posedas.
Jen la konkludo: “Poste Li diris parabolon: ‘Iu riĉulo… Do temas pri riĉulo) havis bienojn, kiuj donis al li abundajn rikoltojn. Kaj li pensis… La verbo estas ironia: ‘Kion mi faru, ĉar mi ne plu havas lokon por amasigi miajn fruktojn’? Tiel li decidis: Jen kion mi faros: mi disbatos la malnovajn grenejojn, kaj konstruos aliajn pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian tritikon kaj mian posedaĵon. Kaj fine mi diros al mi mem: Bone! Vi havas jam multajn posedaĵojn (tiu estas lia ĉefa zorgo) por multaj jaroj; nu, ripozu, manĝu, trinku, ĝuu la vivon…. Do la pensado ne alportis la ideon, ke tiujn riĉaĵojn li povus disdoni al aliaj; la malsano senespera de la riĉuloj estas egoismo: riĉaj ili ja estas, ili rajtas zorgi nur pri si mem. kaj tio por ili sufiĉos. “… Sed Dio diris al li: Malspritulo, (Jen la sentenco de Dio! Tiutempe oni opiniis, ke la riĉuloj estas benitaj de Dio, la mizeruloj estas punitaj. Jesuo renversas tiun ĝenerale akceptatan opinion) “…ĝuste ĉi tiun nokton vi devos morti; kaj al kiu apartenos la riĉaĵoj, kiujn vi akumulis?“. Kaj Jesuo konkludis: „Tiel fariĝas kun ĉiu, kiu kolektas nur por si trezorojn kaj ne klopodas riĉiĝi antaŭ Dio“.
Kiel oni riĉiĝas antaŭ Dio? Donante al la aliaj. Tion konfirmas alia aserto de Jesuo,, “pli dolĉe estas doni ol ricevi”, citita de Luko en la adiaŭo de Paŭlo al la Efesanoj (Agoj 20, 35). La sekreto de la feliĉo ne kuŝas en tio, kion oni ricevas, posedas, amasigas, sed en tio, kion oni kunpartigas malavare kun kiu ĝin bezonas.