PETU, KAJ ESTOS DONITE AL VI
Komento al la Evangelio de p. Alberto Maggi OSM
El la evangelio laŭ Luko 11, 1-13



En tiu tempo Jesuo iris ien por preĝi. Kiam Li finis la preĝadon, iu el liaj disĉiploj diris al Li: „Sinjoro, instruu nin preĝi. Ankaŭ Johano instruis tion al siaj disĉiploj“. Tiam Jesuo diris al ili: „Kiam vi preĝas, diru:
Patro, sanktigata estu via nomo, venu via regno. Donu al ni nian ĉiutagan panon; pardonu al ni niajn pekojn, ĉar ni ankaŭ pardonas al ĉiu, kiu ofendis nin. Kaj helpu nin, ke ni ne falu en tenton“.
Poste Li diris al ili: „Ni supozu, ke iu el vi havas amikon, kaj ke vi noktomeze iras al li, dirante: ,Mi petas, pruntu al mi tri panojn, ĉar alvenis al mi iu mia amiko travojaĝanta, kaj mi havas nenion por surtabligi al li.‘ Kaj ni supozu, ke tiu el interne de sia domo respondas al vi, dirante: ,Ne ĝenu min; la dompordo estas jam fermita; mi kaj miaj infanoj jam estas en la lito; mi ne povas leviĝi por doni al vi tion, kion vi petis.‘ Nu, Mi diras al vi, se tiu ne volos kiel amiko leviĝi kaj doni panon al vi, tamen pro via persisto, li leviĝos kaj donos al vi tiom, kiom vi bezonas.
Pro tio Mi diras al vi: Petu, kaj estos donite al vi; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj la pordo estos malfermita al vi. Ĉar, ĉiu petanto ricevos, ĉiu serĉanto trovos, kaj al ĉiu frapanto estos malfermite. Se filo petas de sia patro panon, ĉu tiu donos al li ŝtonon? Aŭ se li petas fiŝon, ĉu tiu donos al li serpenton? Aŭ, se li petas ovon, ĉu donos al li skorpion? Se vi do, kvankam malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj, des pli Dio, via Patro, donos Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj alvokos tiun de Li“.



La ununura preĝo instruita de Jesuo, la Patro Nia, atingis nin en tri malsamaj versioj. Tio okazis, ĉar la evangeliistoj ne intencis transdoni precize la vortojn de Jesuo, sed ilian profundan signifon.
Ni ilin ekzamenu unuope. La plej longa estas tiu laŭ Mateo (6. 1-14); la dua laŭ longo estas ĉi tiu, laŭ Luko, kiun ni komentos nun; la tria estas en la unua kateĥismo de la eklezio, nomita en greka lingvo “Didaĥe”, kio signifas “instruaĵo”.
Kvankam la tri versioj estas inter si malsamaj, en ĉiuj estas mistero, kiun ni klopodos klarigi. Ni legu do la ununuran preĝon instruitan de Jesuo, por kompreni, kiel grava ĝi estas. Al la disĉiploj petantaj, ke li instruu kiel ili preĝu, “Jesuo diris al ili: „Kiam vi preĝas, diru: Patro…, Dion li ne alparolas per tiuj ceremoniaj liturgiaj formuloj, laŭ kiuj Dio estis ekzaltata per ĉiuj siaj nomoj (ekzemple “plej alta”. Ne. Jesuo lin nomas Patro, ĉar tiu estas la rilato kiun li volas establi kun la siaj: la rilato inter patro kaj filo.
Kaj ni memoru, ke laŭ la tiama kulturo la patro estas la transdonanto de la vivo, la fonto de la vivo. Kaj la unua peto estas: “… ‘’sanktigata estu via nomo’, Tiu verbo” sanktigi signifas “konsekri, apartigi”; kiam oni aplikas ĝin al Dio ĝi signifas agnoski kio li estas.
Do la unua peto al Dio de la komunumo de la kredantoj estas: “estu agnoskata tiu ĉi via nomo”: la homoj agnosku vin kiel Patron, kaj en ĉi tiu ĉapitro Jesuo asertos, ke la Patro zorgas pri la bezonoj de siaj filoj, eĉ ilin antaŭsentas, ĉar la Patro volas, ke la filoj vivu kaj estu feliĉaj. Sume la komunumo petas, ke tiu nomo – Patro – kiun la komunumo ja ekkonis kaj nun konas, estu de ĉiuj agnoskata.
La dua peto estas. ‘venu via regno’. Tio ne signifas, ke tiu regno nun ne ekzistas, sed “plietendiĝu tiu ĉi regno via”. La regno de la Patro ja ekzistas. Jesuo jam deklaris “’Feliĉaj estas vi malriĉuloj, ĉar via estas la regno de Dio’” Lk (6, 20). Tiu regno ne estas la regno de la mortintoj, sed nova socio, kie oni ne amasigas por si sed oni malavare kunpartigas, kie oni ne ordonas sed oni servas.
Do, respektante la deklarojn pri feliĉo, la komunumo petas, ke etendiĝu tiu sperto pri la regno. Kaj en la mezo estas versiklo malfacile tradukebla, ĉar unu vorto en la teksto aspektas greka sed ne ekzistas en la greka lingvo. Nia kutima traduko estas: “Donu al ni nian ĉiutagan panon;… Mi klopodas traduki laŭvorte: “panon nian tiun … donu al ni ĉiutage”. Sankta Hieronimo, la unua tradukinto de la evangelio, antaŭ tiu … faris elekton, kaj en la evangelio laŭ Mateo (Mt 6, 11) ĝin interpretis kiel “supersubstancan” en ĉi tiu, laŭ Luko, kiel ĉiutagan”. Por la liturgio, ankaŭ por eviti vorton malfacile kompreneblan kaj malfacile prononceblan, estis preferita la solvo elektita por Mateo. Ni komparu nun la du solvojn. Pano ĉiutaga estus tiu, per kiu la homoj sin nutras. Sed pri tiu nutranta pano zorgu la homoj, ĝin kunpartigante kun kiuj ne ĝin havas. Ĉi tiu estas pano aparta, kaj tial oni ĝin petas de Dio, Ni provu interpreti ĝin kiel “supersubstancan”. Kio do estus tiu pano? La ĉeesto de Jesuo en la centro de la komunumo de la kredantoj, kiel tiu vorto estas lokita ĝuste en la centro de la Patro nia, kaj ĝi prezentas Jesuon kiel nutraĵon por la vivo, kun aludo al la pano de la Eŭkaristio, forto viviga. En tiu interpreto helpas nin alia rekomendo de Jesuo “Ne serĉu, kion vi manĝos, kaj kion vi trinkos, kaj ne estu dubemaj, ĉar pri ĉio tio serĉas la nacioj de la mondo, sed via Patro scias, ke vi tion bezonas” (Lk 12, 29-30).
Sekvas alia peto: “Forviŝu al ni niajn pekojn, ĉar ni ankaŭ forviŝas al ĉiu, kiu ofendis nin“. Do Dio nin pardonas, sed tiu pardono plenumiĝas, kiam plenumiĝas la pardono al la ceteruloj.
Kaj ankaŭ la fina preĝo estas mistradukita., precipe el la teksto laŭ Mateo: ”Ne konduku nin en tenton” (Mt 6,13), kio estas dubasenca. La nova traduko elektita por Luko, Kaj helpu nin, ke ni ne falu en tenton.,“ estas pli facile akceptebla”.
Por ĝin kompreni, ni memoru ke tento estas provo. En kiun provon la komunumo ne volas fali? En la provon, kie ĝi malsukcesis. Jesuo sur la monto Olivarba diris al la disĉiploj: “Preĝu, ke vi ne eniru en tenton” (Lk 22,40). La provo estis, ke Jesuo estas arestita kvazaŭ krimulo, ke li estas murdota kiel malbenito de Dio. Tiu provo konsternis la tutan komunumon. Do Jesuo petas, ke la komunumo restu firma en la momento de la provo, en la momento de la tento.
Kaj la konkludo? Plena fido en la Sinjoro. Kaj ni faru ankoraŭ unu rimarkon. La sola garantio donota de Jesuo estas ĝenerale la plej malofte petata en la listo de la preĝaj petoj.., “ …Poste Li diris al ili: „ Se vi do, kvankam malbonaj…, (kial estas menciita tiu malboneco? Por kompari niajn donacojn kun tiu de la Patro)”… scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj……”… des pli Dio, via Patro, donos Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj alvokos tiun de Li”. Do, la donaco estos Sankta Spirito en la kvanto alvokita, kian la petanto kapablas akcepti. Kiucele? Ĝi estas la forto de la amo de Dio, kiu plenumos la amdeziron de la Patro en ĉiu el ni. Ĉar Dio ne regas la homojn per leĝoj obeendaj, sed transdonante sian Spiriton, la enan energion kiu komprenigas, kiu estas la vojo irenda.