MARTA AKCEPTIS JESUON EN SIAN DOMON…
MARIA ELEKTIS LA PLEJ BONAN PARTON
Komento al la Evangelio de p. Alberto Maggi OSM
El la evangelio laŭ Luko 10, 38-42





En tiu tempo Jesuo, vojaĝante kun siaj disĉiploj, eniris en iun vilaĝon. Kaj virino, nomata Marta, akceptis Lin en sian domon. Ŝi havis fratinon, nomatan Maria, kiu eksidis ĉe la piedoj de la Sinjoro kaj aŭskultis liajn vortojn. Sed Marta estis okupita pri multo da servado. Kaj ŝi alproksimiĝis kaj diris: „Sinjoro, ĉu Vi ne vidas, ke mia fratino lasis al mi servi sola? Diru al ŝi, ke ŝi helpu min“. Sed la Sinjoro respondis al ŝi: „Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodas pri tro multaj okupoj. Sed nur unu afero estas al, ni necesa! Maria elektis la plej bonan parton, kaj neniu forprenos ĝin de ŝi!“


Kiam ni legas la Evangelion, ni ĉiufoje devas ĝin kompari kun la kultura tradicio de tiu epoko. Se tion oni ne faras, oni riskas ĝin tute miskompreni, kaj doni al ĝi signifon, kiun la evangeliisto tute ne intencis. Ekzemplon de tio ni trovas en ĉi tiu ĉerpaĵo el la evangelio de Luko; en ĝi estas distingo inter la vivo aktiva, tiu de la ordinaraj personoj, kaj la vivo kontempla, medita, soleca, kaj unuavide ŝajnas klare ke la dua estas preferata de Jesuo.
La afero statas alie, kaj ni tion makovru legante la tekston. “En tiu tempo Jesuo, vojaĝante kun siaj disĉiploj, eniris en iun vilaĝon.” Jen io rimarkinda: ili vojaĝas kune, sed eniras nur Jesuo. Kial? Li ne ilin enlasas ĉar ili ne komprenus la lecionon ricevotan. Ankaŭ la vorto “vilaĝo” en la evangelioj signifas ion. Estas subkomprenite, ke en tia medio la anonco de Jesuo renkontos reziston, miskomprenon, kontraŭon. Vilaĝo estas loko ligita al la tradicio, al la pasinteco. La tipa pensmaniero estas “Kial ni ŝanĝu? Oni ĉiam agis tie!!”.
Tiu vilaĝo restas sennoma, ĉar ĝi reprezentas la kutiman pensmanieron de la tiamaj vilaĝoj, rigardantan al la pasinteco, suspekteman kontraŭ ĉiaj novajoj.
“Kaj virino, nomata Marta,, ”Ankaŭ tiu nomo estas signifa. Ĝia traduko estas “sinjorino, dommastrino”. “…akceptis Lin en sian domon.”. Ankaŭ tiun bildon de Maria, sidanta ĉe la piedoj de la Sinjoro, oni komprenu laŭ la tiamaj kutimoj. Certe ne temas pri adoro, kontemplo, respektego de la Sinjoro. Tiu estis la kutima pozicio de disĉiplo apud majstro: Paŭlo en prediko mencias “mi estis edukita ĉe la piedoj de Gamalielo” (Ag 22, 3). En alia sankta libro, Talmudo, oni legas: “Estu via hejmo kunvenejo de kleruloj, vi kovriĝu per la polvo de iliaj piedoj kaj soife trinku iliajn vortojn.”. Do Maria ne adoras, ši aŭskultas, kiel disĉiplo aŭskultas majstron. Tamen ŝia konduto estas neregula, ĉar tion ŝi ne rajtas. Ŝi estas virino, kaj la virinoj ne ĝuas la samajn rajtojn kaj privilegiojn de la viroj. La virino restu en la kuirejo, nevidebla. Ni citu ankoraŭ Talmudon: “La vortoj de la leĝo detruiĝas per fajro se instruataj al virinoj”. La rabenoj fieris asertante, ke neniam Dio alparolis virinon.
Pli precize, unu fojon Li alparolis Sara-n, sed Li pentis, ĉar Sara mensogis en la respondo, kaj poste Li ne plu alparolis virinon. Resume, la konduto de Maria estas skandala. Ŝi ne plenumas la rolon al ŝi asignitan de la tradicio. Ŝi pretendas roli kiel viro, eĉ kiel disĉiplo.
“Sed Marta estis okupita pri multo da servado”. “Kaj ŝi alproksimiĝis kaj diris: „Sinjoro, ĉu Vi ne vidas, ke mia fratino lasis al mi servi sola?“. Tio aspektas riproĉo, en kiu la pronomo “mi” aperas dufoje: ŝi zorgas nur pri si mem. Kaj la riproĉo iĝas plendo, esprimita per volitivo: ,Diru al ŝi, ke ŝi helpu min”. Marta ne toleras, ke la fratino ne respektis la regulojn diktitajn por la virinoj de la tradicio kaj de la kutimoj, ke ŝi kondutas kiel viro, kiel disĉiplo. Marta postulas, ke Jesuo resendu ŝin en la lokon ekde ĉiam difinitan por la virinoj.
”Sed la Sinjoro respondis al ŝi: „’Marta, Marta… La ripeto de la nomo signifas, ke ĉi tiu estas riproĉo. La saman ripeton oni trovas kontraŭ Jerusalemo (Mt, 23,36) “…Vi zorgas kaj klopodas pri tro multaj okupoj. Sed nur unu afero estas al ni necesa! Maria elektis la bonan parton, kaj neniu forprenos ĝin de ŝi!’”. Restas nun la demando. Kio ne estas forprenebla de persono? Fakte, estas ja forprenebla eĉ la vivo. Kial Jesuo diras, ke la parto elektita de Maria ne estas forprenebla? Ĉar Maria elektis la liberon per malrespekto de la reguloj pri konduto. Ni distingu inter du liberoj. La libero ricevita povas esti reprenita. La libero akirita persone, ne. Do, se tiun liberon oni konkeras per kuraĝo, malobeante la principojn de la tradicio kaj la regulojn de la religio, ĝin povas depreni neniu. Do ni revenu al la komenco, al la interpreto de la prefero de Jesuo. Ne temas pri komparo inter vivo agema kaj vivo medita, sed inter vivo libera kaj vivo kondiĉita. Jesuo invitas al elekto por libero. Estas rimarkinde, ke tiun elekton faras ne viro, sed virino.