IRU, KAJ KONDUTU ANKAŬ VI SAMMANIERE
El la evangelio laŭ Luko 10, 25-37
Komento al la Evangelio de p. Alberto Maggi OSM



En tiu tempo leĝdoktoro stariĝis, por tenti Jesuon: „Majstro, kion mi faru, por ricevi la eternan vivon?“. Jesuo respondis: „Kiel estas skribite en la leĝo? Kiel vi legas?“. Li respondis: „Amu vian Dion per via tuta koro, per via tuta animo, per ĉiuj viaj fortoj kaj per via tuta menso, kaj amu vian proksimulon kiel vin mem“. Kaj Jesuo diris al li: „Vi respondis ĝuste: tion faru, kaj vi vivos“. Sed tiu leĝdoktoro, dezirante pravigi sian demandon, pludiris al Jesuo: „Sed, kiu estas mia proksimulo?“. Jesuo respondis: „Iu viro malsupreniris de Jerusalemo al Jeriĥo, kiam li troviĝis antaŭ rabistoj. Ili perforte forprenis ĉion de li, lin bastonadis, kaj fuĝis, lasante lin duonmortinta. Hazarde malsupreniris la saman vojon pastro; li vidis la vunditon, sed li pluiris. Simile faris ankaŭ levido de la templo: alvenante ankaŭ li kaj lin vidante, li flankenpasis kaj pluiris. Sed Samariano vojaĝanta, alvenante tien, ekvidis lin kaj kortuŝiĝis. Li alproksimiĝis, verŝis oleon kaj vinon sur liajn vundojn kaj bandaĝis ilin. Poste li metis tiun sur sian azenon, portis lin al gastejo kaj zorge flegis lin. La morgaŭan tagon li prenis du arĝentajn monerojn kaj donis ilin al la gastejestro, dirante: ,Flegu lin, kaj eĉ se vi elspezos pli ol ĉi tion, mi repagos ĉion al vi, kiam mi revenos.‘“. Tiam Jesuo demandis: „Laŭ vi, kiu el tiuj tri kondutis kiel proksimulo por tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj?“. La leĝdoktoro diris: „Tiu, kiu montris mizerikordon al li“. Tiam Jesuo diris al li: „Iru, kaj kondutu ankaŭ vi sammaniere“.


Ĉu la dia leĝo estas observenda ankaŭ kiam ĝi suferigas? Ni legu, kion diras Luko.
“En tiu tempo leĝdoktoro…” La leĝdoktoroj estis la ĉefaj leĝfarantoj. Ilia aŭtoritato venis de Dio, ĉar iliaj vortoj estis taksataj kvazaŭ ili estus vortoj de Dio.. ”stariĝis, por tenti Jesuon”. Estas uzita la sama verbo kiel por la diablo en la dezerto (Lk 4,2). Luko intencas nin atentigi: ‘tiuj fervoraj defendistoj de la doktrino, de la tradicio, fakte estas iloj de la diablo’. „’Majstro,…” tipa hipokriteco: li volas tenti, do akuzi, sed li uzas vorton respektoplenan, kvazaŭ li dezirus ion lerni, dum kontraŭe li volas juĝi ’’kion mi faru, por ricevi la eternan vivon?’“ Jen, kio interesas lin. Jesuo ne tuŝas tiun temon, Jesuo venis por ŝanĝi la vivon surteran, Jesuo ne zorgas pri la vivo eterna.

“Jesuo respondis: „Kiel estas skribite en la leĝo?’” Jesuo estas samtempe provoka kaj ironia. La leĝdoktoro ja funde konas la leĝon. Dum sia tuta vivo ĉiutage li pristudis la leĝon por eltrovi ĉiujn ĝiajn signifojn ”Kiel vi legas?’“ La sarkasmo kreskas. La signifo de la lasta demando estas “’Kion vi komprenas el ĝi? ’Ne sufiĉas legi la skribon, necesas ankaŭ ĝin kompreni. Se en sia vivo oni ne lokas en la unuan rangon la bonon de la homoj, la Sanktan Skribon oni legas sed ne komprenas. “Li respondis: ‘Amu vian Dion per via tuta koro, per via tuta animo, per ĉiuj viaj fortoj kaj per via tuta menso (Rea 6,5, do la amo al Dio ampleksas la tutan homon ”kaj amu vian proksimulon kiel vin mem.“ (Lev 19,18). Do estas diferenco inter ĉi tiuj du amoj: la amo al Dio okupas la tutan homon, la amo al la proksimulo estas pli malaltnivela: mi amas la proksimulon kiel min mem… “Kaj Jesuo diris al li: „’Vi respondis ĝuste: tion faru, kaj vi vivos.’“

Atentu. Jesuo ne parolas pri eterna vivo, sed pri ĉi tiu vivo.

“Sed tiu leĝdoktoro, dezirante pravigi sian demandon, pludiris al Jesuo: „Sed, kiu estas mia proksimulo?’’ Kion li pravigu? En la tempo de Jesuo ekzistis debato pri la koncepto de “proksimulo” inter du rabenaj skoloj, tiu de rabeno Ŝammai, tre rigora kaj severa, kaj tiu de rabeno Hillel, pli tolerema. Laŭ Hillel, proksimulo estis ankaŭ la fremdulo loĝanta en Izraelo. Laŭ Ŝammai proksimuloj inter si estis nur la apartenantoj al la sama familio, aŭ eble al la sama tribo. Do evidente li volas sin pravigi ĉar li apartenas al la pli severa skolo.

Al la demando Jesuo ne respondas teologie, sed per rakonto; per tiu parabolo li tute renversas du bazajn konceptojn de la religio: la koncepton de kredanto kaj tiun de proksimulo.

Jesuo respondis: „Iu viro malsupreniris de Jerusalemo al Jeriĥo,… Jerusalemo situas en la Judea montaro, alte pli ol 818 metrojn super la marnivelo. Jeriĥo kuŝas pli malalte, en la dezerto, 258 metrojn sub la marnivelo. La distanco ne estas granda, tridekon da kilometroj, sed la vojo estas kruta. La klimato estas seka, la marŝado peniga.

“, kiam li troviĝis antaŭ rabistoj”… La regiono estis danĝera, kaj tia ĝi estas ankaŭ nun. “ili perforte forprenis ĉion de li, lin bastonadis, kaj fuĝis, lasante lin duonmortinta.” Sur tiu strato, en tiu situacio, en tiu klimato, estis neniu vivošanco. Tamen, “Hazarde…” la situacio, kiun Jesuo prezentas nun, estas kiel eble la plej favora “…malsupreniris la saman vojon pastro”. Venas do la ĝusta persono. Li malsuprenvenas. Kial tiu rimarko? Jeriĥo estis pastra urbo. De tie la pastroj laŭvice supreniradis al la templo en Jerusalemo, kie dum unu tuta semajno ili plenumadis liturgiajn purigajn ritojn. Konklude, tiu pastro ne estas ironta al Jerusalemo por sin purigi, sed li jam purigis sin dum unu tuta semajno. Laŭ la rito li estas perfekte pura. Kiu persono estus pli taŭga ol li por helpi la kompatindulon? La savo estas baldaŭ atingota. Ni povus diri, ke liaj vestoj ankoraŭ retenas parfumon de incenso. Tion komprenigas al ni Jesuo. Sed okazas io, aŭ pli bone nenio.

“Li vidis la vunditon, sed li pluiris. Kial? Ĉu li estis kruela? Ĉu li estis senkompata? Tute ne. Li estas religia. Por religia persono la devoj rilatantaj Dion estas pli gravaj ol tiuj rilatantaj la homojn. Cetere, kion ĵus diris la leĝdoktoro? Ke la amo al Dio superas ĉion. La amo al Dio estas senkondiĉa, la amo al la proksimulo estas limigita. Simile faris ankaŭ levido de la templo.… (La levidoj oficis en la templo, kaj tial devis gardi sian purecon.) “Alvenante ankaŭ li kaj lin vidante, li flankenpasis kaj pluiris. Kial? Ni konstatu la dilemon de la pastro. Li estis senmakule pura, kaj la leĝo (Lev 22, 4) (Nombr 5, 3) asertas, ke kontakto kun kadavro aŭ vundito igas malpura. Do, ĉu li obeu la leĝon aŭ helpu personon? Kio estas pli grava, ĉu respekto al Dio aŭ bono por la proksimulo? Por la religiemuloj, neniu dubo: la respekto al Dio estas la plej grava. Neniu espero restas. Kaj la lasta preterpasanto estas la plej danĝera.

“”Sed Samariano (la malamiko, la plej malestiminda persono por judo) vojaĝanta, alvenante tien, ekvidis lin (kompreneble: ankaŭ la pastro kaj la levido lin vidis, sed nun okazas io neatendita) kaj”… (ni supozus, ke la epizodo finiĝas per …lin mortigis; kontraŭe)…” kortuŝiĝis”. “Kortuŝon” sentas nur Dio. Nur Dio kortuŝiĝas, ĉar, per tio, vivo enfluas en iun, kiu vivon ne havas. Do laŭ Jesuo, tiu Samariano, herezulo, mestizo, pekulo, nepurulo, agas kiel Dio. Kiu estas la kredanto, laŭ Jesuo? Ne tiu, kiu obeas Dion observante la leĝon (la rezultojn montris la pastro), sed kiu similas al Dio per amo simila al la dia.

Li alproksimiĝis, verŝis oleon kaj vinon sur liajn vundojn kaj bandaĝis ilin. Poste li metis tiun sur sian azenon, portis lin al gastejo kaj zorge flegis lin.
“La morgaŭan tagon li prenis du arĝentajn monerojn kaj donis ilin al la gastejestro, dirante: ,Flegu lin, kaj eĉ se vi elspezos pli ol ĉi tion, mi repagos ĉion al vi, kiam mi revenos’“. Tio estas la fino de la parabolo.

“Tiam Jesuo demandis: „Laŭ vi, kiu el tiuj tri (la pastro, la levido, la Samariano) kondutis kiel proksimulo por tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj?“. La leĝdoktoro diris: „Tiu, la Samariano (li eĉ ne volas nomi), kiu montris mizerikordon al li. Dio kompatas, la homo estas mizerikorda. Li ne akceptas, ke homo povas ami kiel Dio. “Tiam Jesuo diris al li: „Iru, kaj kondutu ankaŭ vi sammaniere“.

Tre facila respondo, sed neakceptebla por la leĝdoktoro, kiu ne toleras, ke homo povas ami kiel Dio. Ne observado de leĝoj, sed imitado de amo.

Jesuo diris al li: „Iru, kaj kondutu ankaŭ vi sammaniere“. Do por Jesuo la kredanto ne plu estas tiu, kiu obeas la Patron observante liajn leĝojn, sed tiu kiu similas la Patron praktikante amon similan al la lia. Jen la definitiva konfirmo pri la vera kredanto.