LI RICEVOS VIAN PACON
Komento al la Evangelio de p. Alberto Maggi OSM

El la evangelio laŭ Luko 10, 1-12.17-20








En tiu tempo la Sinjoro elektis sepdek du aliajn disĉiplojn, kaj ilin sendis duope antaŭ Si en ĉiun vilaĝon, kiun Li estis vizitonta. Li diris al ili: „La rikolto de la tritiko estas abunda, sed la laboristoj estas malmultaj. Pro tio petu la Sinjoron de la rikolto, ke Li sendu multajn laboristojn en Sian kampon. Iru! Jen Mi sendas vin kiel ŝafidojn meze de lupoj. Ne kunportu monujon, nek mansakon, nek sandalojn, kaj dumvoje salutu neniun. Kiam vi eniros en iun domon, unue diru: ,Paco al ĉi tiu domo!‘ Kaj se tie estos iu, kiu amas la pacon, li ricevos vian pacon; sed se ne, via bondeziro estos senefika. En tiu sama domo restu, manĝante kaj trinkante tion, kion ili donos al vi; ĉar ĉiu laboranto meritas sian salajron. Ne transiru de domo al domo. Kaj en kiun ajn urbon vi eniros, se oni vin akceptos, manĝu tion, kion oni donos al vi. Sanigu la malsanulojn, kiujn vi trovos, kaj diru al ili: ,La regno de Dio alproksimiĝas al vi.‘ Sed se vi eniras urbon kaj tie oni ne akceptas vin, tiam eliru sur ĝiajn placojn, kaj diru: ,Ni deskuas kontraŭ vi eĉ la polvon de via urbo, kiu aliĝis al niaj piedoj. Tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimiĝas.‘ Mi certigas vin, ke en la lasta tago la loĝantoj de Sodomo estos malpli severe juĝataj ol la loĝantoj de tiu urbo.“

La sepdek du disĉiploj revenis el sia misio kun ĝojo, dirante: „Sinjoro, eĉ la demonoj submetiĝas al ni, kiam ni tion ordonas per via nomo.“ Jesuo diris al ili: „Mi vidis Satanon falanta el la ĉielo kiel fulmo. Jen Mi donis al vi povon piedtreti serpentojn kaj skorpiojn kaj neniigi la tutan potencon de la malamiko. Nenio povas vin difekti. Tamen ne ĝoju pro tio, ke la demonoj submetiĝas al vi; sed ĝoju, ĉar viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo“.

Post la malsukceso de la misio de la dek du disĉiploj (Lk 9, 5), tro ligitaj al la ideologio, naciista kaj religia, de la sukceso, de la ĉefa rango de Izraelo, submetonta ĉiujn aliajn popolojn, Jesuo elektas novan strategion kaj novajn senditojn. Ni legu.
En tiu tempo la Sinjoro elektis sepdek du aliajn disĉiplojn,…” Kial sepdek du? Ĉar tiom estis la paganaj popoloj posteuloj de Noa (Gen 10, 1-32). La novajn senditojn Jesuo elektas inter ili, kaj aparte inter la samarianoj.

“…kaj ilin sendis duope (ili reprezentu komunumon) antaŭ Si en ĉiun vilaĝon, kiun Li estis vizi tonta. Do, malsame de la fiaskintoj, ili ne estas anoj de la izraela nacio.

“Li diris al ili: „’La rikolto de la tritiko estas abunda,… (do la bona novaĵo estas akceptata), “sed la laboristoj estas malmultaj. Pro tio petu la Sinjoron de la rikolto, ke Li sendu multajn laboristojn en Sian kampon’”. Tio estas invito al ĉies kunlaboro. Bedaŭrinde en nia tradicio tiu invito estas ofte interpretita kiel instigo al aliĝo al religiaj ordenoj, kvazaŭ Jesuo estus rezervinta tiun mision al pastroj kaj monaĥinoj. Tio estus limigo de la mesaĝo, kiu diras la malon. Ne ekzistas limo en la kunlaborado, ne ekzistas preferataj kategorioj en la disvastigo de la bona novaĵo. Ni vidu, kion Li diras poste.

Iru! Jen Mi sendas vin kiel ŝafidojn meze de lupoj.” Do Jesuo avertas, ke la religia socio rifuzas anoncon de la bona novaĵo, de la ekesto de nova rilato kun Dio, ĉar tio estas minaco al la ekzistanta ordo.

Ne kunportu monujon, nek mansakon, nek sandalojn, kaj dumvoje salutu neniun. Kiam vi eniros en iun domon… ”La anonco de la bona novaĵo estas tiel grava, ke oni ne priatentu la akceptatajn regulojn. En tiu tempo estis neimageble, ke judo eniras en la domon de pagano (Ag 10, 1-23).

,… unue diru: ,Paco al ĉi tiu domo!‘. Do, sen skrupuloj, kaj la paco estas menciita ne kiel invito, sed kiel donaco, la ĉeesto mem de disĉiplo estas donaco, alportanta feliĉon. Kaj se tie estos iu, kiu amas la pacon, li ricevos vian pacon; sed se ne, via bondeziro estos senefika”. Do estas ebleco de rifuzo. En tiu sama domo restu, manĝante kaj trinkante tion, kion ili donos al vi; ĉar ĉiu laboranto meritas sian salajron. Ne transiru de domo al domo. Do oni ne metu barojn religiajn aŭ ideologiajn.

“Kaj en kiun ajn urbon vi eniros, se oni vin akceptos, manĝu tion, kion oni donos al vi.” Do, kiel pri la hejmoj, tiel ankaŭ pri la urboj. Kaj Li aldonas ion:
Sanigu la malsanulojn, kiujn vi trovos, kaj diru al ili: ,La regno de Dio alproksimiĝas al vi.‘ “ Do, ne estu baroj, estu la kompato al la malsanuloj, sed estu ankaŭ klara la anonco, farota senprokraste.

“Sed se vi eniras urbon kaj tie oni ne akceptas vin, tiam eliru sur ĝiajn placojn, kaj diru: ,Ni deskuas kontraŭ vi eĉ la polvon de via urbo, kiu aliĝis al niaj piedoj. Tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimiĝas.‘ Mi certigas vin, ke en la lasta tago la loĝantoj de Sodomo estos malpli severe juĝataj ol la loĝantoj de tiu urbo.“ La skuado de la polvo estis kvazaŭ rito, kiam oni revenis al Izraelo de pagana lando. Oni ne rajtis enporti en Izraelon ion apartenintan al la pagana mondo, kaj tial oni deskuis la sandalojn. La signifo estas: iuj ne akceptas vian donacon, la pacon; do por vi ili estas paganoj, ne malŝparu tempon por ili. Ili ne akceptas la novaĵon de la regno.
Kaj jen la konkludo:

La sepdek du disĉiploj revenis el sia misio kun ĝojo dirante: „Sinjoro, eĉ la demonoj submetiĝas al ni, kiam ni tion ordonas per via nomo.“ Do La sepdek du liberigis la homojn de la falsaj ideologioj; kontraŭe la dek du senditaj la antaŭan fojon ne estis same ĝojaj kaj volis nur forsendi la amasojn, al kiuj ili predikis (Lk 9, 13).

“Jesuo diris al ili: „Mi vidis Satanon falanta el la ĉielo kiel fulmo. Kiu estis tiam la rolo de Satano? Li loĝis en la ĉielo, ĉe la Dia kortego (Ijob 1, 6), li estis ia kontrolisto, de tempo al tempo spionis la homojn kaj ilin akuzis antaŭ Dio. Pro la bona novaĵo pri Dio, kiu estas amo, amema al la sendankuloj kaj la malbonuloj, ne premianto de la bonuloj kaj punanto de la malbonuloj, kia la religio lin prezentis, sed proponanta sian amon al ĉiuj, sendepende de ilia konduto, la rolo mem de Satano malaperis.

La aŭtoro de la Apokalipso tiel komentos: “Ĵetiĝis malsupren la akuzanto de niaj fratoj, kiu tage kaj nokte akuzas ilin antaŭ nia Dio” (Apok 12, 11) Satano perdis sian rolon, kaj tial estis ĵetita surteren. Kaj Jesuo asertas, ke tiu anonco pri vivo, kun siaj anoncantoj, estos pli forta ol ĉiuj obstakloj kaj malfaciloj renkontotaj.

Luko uzas pli bild-trafan stilon:
“Jen Mi donis al vi povon piedtreti serpentojn kaj skorpiojn (tiuj estas venenaj bestoj) kaj neniigi la tutan potencon de la malamiko. Nenio povas vin difekti. Tamen ne ĝoju pro tio, ke la demonoj submetiĝas al vi; sed ĝoju, ĉar viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo“. Pli koncize, al la komunumo de la kredantoj: se oni alportas anoncon pri vivo, kaj tiun vivon oni alprenis por si mem kaj ĝin transdonas al aliaj, la demonoj ne estas minaco por tiuj, kies nomoj estas ĉizitaj ĉiele.