LI TURNIS SIAN VIZAĜON KONTRAŬ JERUSALEMON…
MI SEKVOS VIN, KIEN AJN VI IROS.

Komento al la Evangelio de p. Alberto Maggi OSM

El la evangelio laŭ Luko 9, 51-62

Li turnis sian vizaĝon kontraŭ Jerusalemon…  mi sekvos Vin, kien ajn Vi iros

Kiam maturiĝis por Jesuo la tempo de Lia forpreno el la mondo, Li turnis Sian vizaĝon kontraŭ Jerusalemon kaj sendis disĉiplojn antaŭ Si. Ili iris, kaj eniris vilaĝon de Samarianoj, por pretigi por Li. Sed la loĝantoj de tiu vilaĝo ne akceptis Jesuon, ĉar lia direkto estis al Jerusalemo. Tion vidante, du liaj disĉiploj, Jakobo kaj Johano, diris: „Sinjoro, ĉu Vi volas, ke ni alvoku fajron el la ĉielo por ekstermi ilin?“. Sed Jesuo sin turnis kaj riproĉis ilin. Tiam ili iris al alia vilaĝo.

Dum ili estis sur la vojo, iu diris al Jesuo: „Mi sekvos Vin, kien ajn Vi iros“. Sed Jesuo diris al li: „La vulpo havas kavon kaj la birdoj de la ĉielo havas nestojn, sed la Filo de la homo ne havas, kie kuŝigi sian kapon“. Al alia Li diris: „Sekvu Min“. Sed li respondis: „Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron“. Jesuo respondis al li: „Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn; vi iru kaj proklamu la regnon de Dio“. Kaj ankoraŭ alia diris: „Mi Vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al mi adiaŭi miajn geparencojn“. Sed Jesuo respondis: „Neniu, kiu metis sian manon al plugilo kaj turniĝas malantaŭen, taŭgas por la regno de Dio“.

La disĉiploj de Jesuo lin akompanas sed ne lin sekvas. Tio signifas, ke fizike ili estas proksimaj, sed spirite ili en la menso havas la bildon de mesio venkonta kaj triumfonta. En ĉi tiu ĉapitro de la evangelio de Luko la hodiaŭa liturgio prezentas gravan periodon, kiu ofte estas neprecize aŭ netaŭge tradukita. Fakte, kio estas skribita?

“Kiam maturiĝis por Jesuo la tempo de Lia forpreno el la mondo, Li turnis Sian vizaĝon kontraŭ Jerusalemon kaj sendis disĉiplojn antaŭ Si”. Ni legos poste, ke en vilaĝo de Samarianoj oni ne lin akceptos. Kial? Ni relegu laŭvortan tradukon, kaj ĉio klariĝos.

“Kiam maturiĝis por Jesuo la tempo de Lia forpreno el la mondo…” Luko montras Jesuon en sia lasta iro al la urbo murdanta la profetojn, kaj murdonta lin”. Li turnis Sian vizaĝon kontraŭ Jerusalemon”. Tiu frazturno aperas ankaŭ en la Malnova Testamento kun la signifo “esprimi kontraŭon al iu”.

Ekzemple la Sinjoro diras, “Mi turnis mian vizaĝon kontraŭ tiun urbon por ties malbono” (Jer 21,10) aŭ “Filo de la homo, turnu vian vizaĝon kontraŭ Jerusalemon kaj parolu kontraŭ ties sanktejoj” (Ezek 21,7)

Do la vera signifo de la frazo ”Li turnis Sian vizaĝon kontraŭ Jerusalemon” estas, ke Jesuo iros ne al Jerusalemo, sed kontraŭ ĝin, por deklari, ke tiu urbo, kiu arogis al si la rajton reprezenti Dion, fakte murdis ĉiujn profetojn, kiujn Dio sendis.

Tion la disĉiploj ne komprenas ”[Jesuo] sendis disĉiplojn antaŭ Si. Ili iris, kaj eniris vilaĝon de Samarianoj… Ni bone scias, ke inter judoj kaj samarianoj estis plurjarcenta malamikeco “por pretigi por Li. Sed la loĝantoj de tiu vilaĝo ne akceptis Jesuon, ĉar lia direkto estis al Jerusalemo”. Ili ne konscias pri lia kontraŭeco koncerne Jesusalemon. Ili opinias, ke, se tiu Jesuo estas la mesio, li iros al Jerusalemo por akiri la povon, kaj poste regi super la paganoj kaj ankaŭ super la Samarianoj.

Jen kial ili ne volas lin akcepti. La disĉiploj ne komprenis la intencon de Jesuo. Kaj tion ni rimarkas de ilia reago,… “Tion vidante, du liaj disĉiploj, Jakobo kaj Johano, (la plej fanatikaj, tiuj, kiujn Marko nomas “filoj de tondro” (Mk 3,17) pro iliaj aŭtoritatecaj karakteroj) diris: „Sinjoro, ĉu Vi volas, ke ni alvoku fajron el la ĉielo por ekstermi ilin?”. Tio memorigas epizodon de profeto Elija, kiu ĝuste en tiu lando lasis, ke falsaj profetoj brulu kvindekope pro fajro veninta el la ĉielo (1 Reĝ 18,38). Do ili opinias, ke Jesuo estas ia Elija, kiu perforte respektigas la leĝon de Dio, la volon de Dio. Sed Jesuo sin turnis kaj riproĉis ilin.”

“Tiam ili iris al alia vilaĝo dum ili estis sur la vojo.,… do ankoraŭ en Samario. La Samarianoj ne akceptas Jesuon ĉar la disĉiploj ne lin komprenas. Do en Samario troviĝas tri uloj – unu el ili estas invitita senpere de Jesuo – kiuj pretas sekvi lin. Kiel alifoje, nombro tri intencas indiki la kompletecon, do ke la respondoj, la reguloj por sekvi Jesuon, validas por ĉiuj. “iu diris al Jesuo: ‘Mi sekvos Vin, kien ajn Vi iros’. Kaj Jesuo deklaras la kondiĉoin, por ke li komprenu. "Sed Jesuo diris al li: „La vulpo havas kavon kaj la birdoj de la ĉielo havas nestojn (vulpoj kaj birdoj estis la plej malgravaj kaj neutilaj el la bestoj), sed la Filo de la homo ne havas, kie kuŝigi sian kapon”. Tiu estas averto: “Ĉu vi volas sekvi min? Ne imagu por vi honorojn, karieron, sukceson; mi ne posedas eĉ tion, kion havas la plej malestimataj bestoj.

La dua estas la invitito de Jesuo: Al alia Li diris: „Sekvu Min“. Sed li respondis: „Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron“. Jesuo respondis al li: „Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn“. La respondo povas aspekti kruda; sed ni rigardu ĝin de alia vidpunkto. La patro simbolas la pasintecon. La enterigo estas honoro al la pasinteco.

Do Jesuo postulas senkompromisan disiĝon disde la pasinteco.: “Oni ne enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn” (Mt 9,17), alivorte … “la uloj vivantaj en kaj por la pasinteco – la mortintoj - enterigu siajn mortintojn:… vi iru kaj proklamu la regnon de Dio.”, la bonan novaĵon.

“”Kaj …: “…ankoraŭ alia diris: „Mi Vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al mi adiaŭi miajn geparencojn’.. Estis bone konata la epizodo, en kiu Elija vokas al si Eliŝa-n, lasante al li la tempon por forsaluti siajn gepatrojn (1 Reĝ 19,21). “Sed Jesuo respondis: „Neniu, kiu metis sian manon al plugilo kaj turniĝas malantaŭen, taŭgas por la regno de Dio”. Neniu bedaŭro pro la disiĝo.

Neniu nostalgio. Neniu bedaŭro. La familion oni rajtas memori, sed la urĝo en la proklamo de la bona novaĵo, la regno de Dio, preterpasas ĉion kaj lasas al la pasinteco la rolon de pasinteco.