PALMODIMANĈO -24an de marto 2013





ESTU BENATA KIU VENAS EN LA NOMO DE LA ETERNULO Komentario al la Evangelio de P. Alberto Maggi OSM

http://www.studibiblici.it/ ESPERANTO/homilioj.html

El la evangelio laŭ Luko 19,28-40



En tiu tempo, Jesuo ekiris antaŭe, suprenirante al Jerusalem. Kaj kiam li alproksimiĝis al Betfage kaj Betania, apud la monto nomata Olivarba, li sendis du el siaj disĉiploj, dirante: «Iru en la kontraŭan vilaĝon, en kiu, enirante, vi trovos azenidon ligitan, sur kiu neniu iam ankoraŭ sidis; ĝin malligu kaj alkonduku. Kaj se iu demandos al vi: “Kial vi ĝin malligas?” parolu jene: La Sinjoro ĝin bezonas».

Kaj la senditoj foriris, kaj trovis, ĝuste kiel li diris al ili. Kaj dum ili malligis la azenidon, ĝiaj posedantoj diris al ili: «Kial vi malligas la azenidon?». Kaj ili diris: «La Sinjoro ĝin bezonas». Kaj ili alkondukis ĝin al Jesuo; kaj ĵetinte siajn vestojn sur la azenidon, ili sidigis Jesuon sur ĝin. Kaj dum li iris, ili sternis siajn vestojn sur la vojo. Kaj kiam li jam alproksimiĝis, malsuprenironte la deklivon de la monto Olivarba, la tuta amaso de la disĉiploj komencis ĝoji kaj laŭdi Dion per laŭta voĉo pro ĉiuj potencaĵoj, kiujn ili vidis; dirante:

«Estu benata la Reĝo, kiu venas en la nomo de la Eternulo; paco en la ĉielo kaj gloro en la supera alto». Kaj iuj Fariseoj el la homamaso diris al li: «Majstro, admonu viajn disĉiplojn». Kaj responde li diris: «Mi diras al vi, ke se ĉi tiuj silentos, la ŝtonoj ekkrios».









Ankaŭ inter la profetoj estas tiuj kiuj pli kaj tiuj kiuj malpli sukcesis. Sed, ene de la libroj mem de profetoj, estas kelkaj partoj kiuj estis valorigataj, ekzaltataj, aliaj kiuj estis kvazaŭ kaŝitaj aŭ enterigitaj. Tio estas la kazo de profeto Zeĥarja. Ĝi troveblas en ĉapitro 9 de la libro de tiu ĉi profeto kiu estis kvazaŭ forlasita, kaŝita, ĉar ĝi iris kontraŭ la deziron je revenĝo de la popolo de Izraelo kontraŭ la paganoj, kontraŭ la regantoj.

Kion diris Zeĥarja – reale la Eternulo – en tiu ĉi peco de la profeto? Li invitis Jerusalemon plenĝoji. Plenĝoju filino de Sion. Jen al vi venas via reĝo. Li estas justa kaj venkanta, humila, li rajdas azenidon. La reĝa rajdobesto estis la mulo aŭ la ĉevalo. Neniam oni vidis reĝon kiu rajdis azenidon. En la rajdomonumentoj ni neniam vidas soldatestron sur azenido. Jen la granda novaĵo: la mesio kiun anoncas profeto Zeĥarja ne havos la aspekton de soldatestro, sed li rajdos la rajdobeston de la normalaj personoj, de la modestaj personoj.

Ĉiuj tiuepoke havis azenidon kiel transportilon, do li estos kiel vi. Sed interesa estas la daŭrigo, Li malaperigos la ĉarojn de Efraim kaj la ĉevalojn de Jerusalemo, esprimoj de forto kaj de povo. La arko de la milito estos rompita, li anoncos la pacon al la homoj. Tiu estas la mesio anoncita de profeto Zeĥarja. Sed tiu profetaĵo estis kontraŭa al la naciismaj idealoj de la popolo, pro kio ĝi estis kiel forgesata.

Kaj male estas tiu ĉi profetaĵo kiun Jesuo liberigas. Estas tiu la senco de la peco de la evangelio de tiu ĉi dimanĉo de la Palmoj, la ĉapitro 19 de la evangelio de Luko, versikloj 28-40 kaj ĝi estas la enhavo de la parolado de Jesuo kiu diras: “Iru en la kontraŭan vilaĝon, en kiu, enirante, vi trovos azenidon ligitan, sur kiu neniu iam ankoraŭ sidis; ĝin malligu kaj alkonduku.”

Kion tio signifas? Jesuo malligas la profetaĵon kiu restis ligita ĉar neniu interesiĝis pri reĝo tia. Kaj Jesuo ĝin atribuas al si. Jesuo do eniras Jerusalemon sin prezentante kiel la mesion profetitan de Zeĥarja. Do persono kiel la aliaj kiu ne elstaras pro sia pompo – li rajdas azenidon, simbolon de mildeco – kaj precipe, kiel diris la dua parto de profeto Zeĥarja, tute malakceptis la perforton.

Kiu estis la reago antaŭ tiu anonco de Jesuo? La evangeliisto skribas ke oni kondukas la azenidon al Jesuo kaj, ĵetinte siajn vestojn sur la azenidon, la vesto en la hebrea simbologio indikas la personon, do estas kelkaj kiuj aliĝas al tiu bildo de tiu paca reĝo, de tiu modesta reĝo. Aliaj male, dum li iris, ili sternis siajn vestojn sur la vojo. Tiu estis signo de submetiĝo kiun oni faris al reĝo.

La aliaj do ankoraŭ ne digestis tiun ĉi reĝon kiu anstataŭ esti servata metas sin je la servo, kaj do ili prenas sintenon de submetiĝo. Estos tiu ambigueco fare de la disĉiploj kiu ilin kondukos poste al nekompreno pri la morto de Jesuo kaj al nekompreno ankaŭ de lia mesaĝo. Ankoraŭ post la releviĝo, kvankam Jesuo proklamis la regnon de Dio, estos kelkaj kiuj demandos al li “Sed, kaj la regno de Izraelo?”

Ili do estas malsuprenirantaj la monton de la Olivarboj, la homamaso de la disĉiploj plenĝojas malantaŭ Jesuo, ili kantas la psalmon 119, Benata estu tiu kiu venas, la reĝo, en la nomo de la Sinjoro, kaj Luko aldonas ankaŭ la memorigon pri la anonco de la anĝelo al la ŝafistoj. “Paco en la ĉielo kaj gloro en la plejalto de la ĉieloj!”. Li memorigas pri la anonco al la ŝafistoj. Iu Dio kiu deziras la feliĉon de la homoj. Tiu ekzaltado de la reĝo kiu venas en la nomo de la Sinjoro devas do esti kunligita al iu reĝo kiu deziras havi siajn subulojn, kaj por la feliĉo de siaj subuloj estos preta doni sian vivon.

Ĉio en ordo, ĝis kiam la fariseoj, kiuj enŝteliĝis inter la homamason, kaj estas personoj piaj, fervoraj, kiuj ĉiam ŝtelrigardas ĉiun ŝajnon de libero, de memstareco fare de la personoj, diris al li: «Majstro, admonu viajn disĉiplojn». La verbo “admoni” estas la sama utiligata por la demonhavantoj, do por ili estas kiel se la disĉiploj estus posedataj de iu demona ideologio, aklamante mesion de paco. Tiu kiu estis la volo de Dio, mesio portanta pacon, por la fariseoj, zorgoplenaj observantoj de la dia leĝo, estas male demona ideo kaj ĝi do devas esti ekzorcata.

Do «admonu viajn disĉiplojn». Sed Jesuo respondis: “«diras al vi, ke se ĉi tiuj silentos, la ŝtonoj ekkrios». Jesuo estas reĝo kaj nenio povas lin kontraŭstari. La medio en kiun la evangeliisto enmetis tiun epizodon estis la parabolo kiun Jesuo raportis, nomata pri la minoj, en kiu li anoncis pri iu reĝo ne volata de granda parto de lia popolo.

Kiu estas tiu parto de la popolo kiu ne volis Jesuon kiel reĝon? Estas la fariseoj. La personoj kiujn la homoj opiniis plej proksimaj al Dio, la plej en agordo kun Dio, kiam Dio volas realigi siajn planojn, estas male la personoj kiuj lin malhelpas, lin kontraŭdiras.