KVINA KARESMA DIMANĈO – 17-AN DE MARTO 2013

KIU EL VI ESTAS SENPEKA, TIU UNUA ĴETU SUR ŜIN ŜTONON

Komento al Evangelio de p. Alberto Maggi OSM

http://www.studibiblici.it/ ESPERANTO/homilioj.html

El la evangelio laŭ Johano 8, 1-11



En tiu tempo Jesuo iris al la Olivarba monto. Sed frumatene Li iris denove en la templon. La tuta popolo venis al li. Jesuo sidiĝis kaj instruadis. Tiam leĝdoktoroj kaj fariseoj kondukis al Li virinon kaptitan en adultopeko; kaj stariginte ŝin en la mezo, ili diris al Li: «Majstro, ĉi tiu virino estis kaptita dum ŝi pekis. En la leĝo Moseo ordonis al ni ŝtonmortigi tiajn; sed kion diras Vi?». Tion ili diris tentante Lin, kaj por havi pretekstojn akuzi Lin.

Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribadis sur la tero. Sed ili ankoraŭ insistis pri sia demando. Tiam Jesuo levis la kapon kaj diris: «Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur sin ŝtonon». Kaj denove Li sin klinis kaj skribis sur la tero. Aŭdinte tion, ili eliris unu post la alia, komencante de la plej maljunaj.

Restis Jesuo sola kaj la virino staranta en la mezo. Tiam Jesuo leviĝis kaj diris al ŝi: «Virino, kien ili iris? Ĉu neniu vin kondamnis?». Kaj ŝi diris: «Neniu, Sinjoro». Jesuo diris: «Mi ankaŭ ne kondamnas vin; iru, kaj de nun ne plu peku!».









La decido jam estas alprenita, oni devas elimini Jesuon. Sed estas problemo: la granda homamaso kiu pendas de la buŝo de Jesuo, kiu lin sekvas, la entuziasmo kiun la popolo sentas por Jesuo. Sed kial oni devas mortigi Jesuon? Ĉar Jesuo tuŝis la kernan punkton de la religia institucio, la templon, forigante ĉiujn.

Li elstarigis la fakton ke la vera diaĵo adorata en la templo ne estas la Patro de Jesuo, sed la diaĵo-mono. Pro tio la preĝodomo estis transformata en kavernon de rabistoj. La ĉefaj religiaj aŭtoritatuloj do decidas mortigi Jesuon, sed, skribas la evangeliisto, Ili ne sciis kiel agi ĉar la tuta popolo pendis de liaj vortoj.

Kiam mi parolas pri “evangeliisto”, ankaŭ se la peco kiun ni nun komentas troviĝas en la evangelio de Johano, efektive la teksto estas de Luko. Nur, temas pri teksto tre malfacila kaj tikla pro ĝia granda novaĵo, kiun dum jarcentoj neniu komunumo volis. Poste ĝi estis gastigata en ĉapitro 8 de la evangelio de Johano, sed ververe ĝi estas de Luko, ĉapitro 21, versiklo 38.

Ni legu do kion rakontas al ni la evangeliisto. La decido estas do alprenita sed la homamaso pendas de Jesuo; pro tio oni devas perdigi al li la popularecon. Kaj kontraŭ Jesuo ekas tuta serio da atakoj celantaj lin senestimigi aŭ lin ridindigi. Unu malsukceso post la alia, ĉar ĉiun fojon Jesuo aperas pli forta kaj la homamaso entuziasmoplena, ĝis kiam ili pretigas por li perfektan kaptilon.

Jen ĝi. Jesuo estas en la templo, instruas, la popolo aŭskultas kaj la religiaj aŭtoritatuloj komplotas por lin mortigi ĉar Jesuo kritikis ilian veran Dion: la avantaĝon, la intereson. Luko skribas ke leĝdoktoroj kaj fariseoj kondukis al Li virinon kaptitan en adultopeko. En la leĝo Moseo ordonis al ni ŝtonmortigi tiajn; sed kion diras Vi?“

Ili lin vokas Majstro kaj petas lian opinion, reale ili ne iras por lerni, sed por kondamni Jesuon. Ili kondukas al li knabinon. Pro la puno kiun ili decidas por tiu ino evidentiĝas ke ŝi estas en la unua fazo de la geedziĝo, do inter dekdu-dektri jaraĝa, sed tio al ili ne interesas. Ŝi estas ilo por mortigi Jesuon.

Interalie estas evidenta la foresto de la adultinto, konsiderante ke la adulton oni plenumas duope, sed la viro forestas, ĉeestas nur la ino. Kaj do la perfekta kaptilo estas tiu ĉi: ni estas en la templo kie estas la gardistoj, ili kondukas tiun mizeran kompatindulinon antaŭ Jesuon kaj demandas al li: “Moseo en la Leĝo ordonis al ni ŝtonmortigi tiajn, kion vi opinias?”

Kiel ajn Jesuo respondus li damaĝus sin mem. Ĉar se Jesuo diras “ni sekvu la leĝon de Moseo”, tiu tuta popolo kiu lin sekvas ĉar ĝi aŭskultis de lia buŝo novan penson, novan vizaĝon de iu Dio kiu ne komdamnas sed pardonas, iu Dio kiu ne forigas sed alproksimigas, iu Dio al kiu ne interesas la obeo al sia doktrino sed la akcepto de sia amo, jen tiu tuta popolo seniluziiĝos kaj lin forlasos.

Aliflanke se Jesuo dirus “lasu ŝin foriri”, li malobeus la leĝon de Moseo kiu ordonas ŝtonmortigi tiajn inojn kaj tuj estas la gardistoj de la templo pretaj por lin aresti kaj poste mortigi. La kaptilo estas do perfekta. Kaj la evangeliisto skribas ke Tion ili diris tentante Lin. La sama verbo kiun Luko utiligas por la diablo.

La ĉefaj reprezentantoj de la religia tradicio, la personoj fervoraj je devoteco, por Luko reale estas mortigiloj ĉar ili ne sentas amon por la homo, sed havas en si mem mortosentojn. Por havi pretekstojn akuzi Lin. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribadis sur la tero. La gesto de Jesuo estas profeta gesto kiu memorigas pri profeto Jeremio, en kiu la Sinjoro diras: “Estos skribitaj sur la tero tiuj kiuj forlasis la Sinjoron.”

Do la ago de Jesuo skribi sur tero, en la regno de la mortintoj, signifas ke por Jesuo tiuj kiuj havas mortosentojn jam estas mortintaj. Tiuj kiuj kovas tiujn mortigajn sentojn por Jesuo estas mortintaj. Kaj do laŭ profeto Jeremio ili devas estas surtere skribitaj.

Ili insistas kaj do Jesuo donas tiun respondon kiu famiĝis kiel sentenco: «Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur sin ŝtonon». Ne temas, kiel ni supozas, pri ŝtono por ŝin ŝtonmortigi, sed temis pri la granda peza ŝtono kiun la du akuzatestantoj devis ĵeti sur la kondamniton. Praktike temis pri efektivigo de mortokondamno.

Kaj refoje li skribas, kaj vidiĝas ke la listo de la mortoportantoj estas longa! La evangeliisto montras grandan ironion. Aŭdinte tion, ili eliris unu post la alia. Dum en la momento de la kondamno ili estis ĉiuj kompakte, kiam ili vidas sin en danĝero ili eliras duonkaŝe unuope, komencante de la plej maljunaj. Ne temas pri la maljunuloj sed pri la pliaĝuloj, la membroj de la sinedrio, kies tasko estas verdikti sentencojn kaj juĝojn.

Nu, restis Jesuo sola kaj la virino staranta en la mezo. Tiam Jesuo leviĝis kaj diris al ŝi: «Virino, kien ili iris?». La titolo per kiu Jesuo adresiĝas al la kompatindulino estas grava titolo, kiu signifas “edzino”. Dum leĝinstruistoj kaj fariseoj diris “tiaj ĉi”, Jesuo vidas la dignon de la persono.

«Ĉu neniu vin kondamnis?», Kaj ŝi diris: «Neniu, Sinjoro». Jesuo diris: «Mi ankaŭ ne kondamnas vin». Jesuo estas la ununura sen peko, estas la ununura kiu povus ĵeti la kondamnoŝtonon, male li diras: «Mi ankaŭ ne kondamnas vin». La Dio de Jesuo ne kondamnas, sed pardonas! «Iru, kaj de nun ne plu peku!». Jesuo ne ĵetas ŝtonojn kiuj mortigas, sed proponas sian vorton kiel panon kiu nutras la vivon.

Bone, tiu evangelio, kun tiu pardono kiun Jesuo disponigas al la adulta virino, estis konsiderata tiom skandala ke dum jarcentoj neniu komunumo ĝin volis en sia eno.