KVARA KARESMA DIMANĈO – 10an de marto 2013



VIA FRATO ESTIS POR MI MORTINTA, KAJ NUN REVENIS AL LA VIVO – Komento al Evangelio de p. Alberto Maggi OSM



El la evangelio laŭ Luko 15, 1-3.11-32

http://www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html

En tiu tempo impostistoj kaj malbonfamaj homoj alproksimiĝis al Jesuo por aŭskulti Lin. Sed fariseoj kaj leĝinstruistoj murmuris, dirante: «Li favore akceptas malbonulojn kaj manĝas kun ili». Tiam Li diris al ili la jenan parabolon: «Iu viro havis du filojn. La pli juna diris al la patro: “Patro, donu tuj al mi la heredotan parton”. Tiam la patro dividis inter ili siajn havaĵojn.

Post ne multaj tagoj la pli juna filo vendis ĉion, kaj kun la akirita mono forvojaĝis al malproksima lando. Tie li perdis sian tutan havon per diboĉa vivado. Sed en tiu lando, kiam li jam elspezis ĉion, okazis granda malsato; kaj baldaŭ la junulo troviĝis meze de gravaj malfacilaĵoj. Tiam li iris al unu el la loĝantoj de tiu lando kaj proponis al li sian servadon. Tiu sendis lin sur siajn kampojn gardi porkojn. La junulo estis tiel malsata, ke li volus plenigi sian ventron per la karoboj, kiujn la porkoj manĝis, sed neniu donis ilin al li. Tiam li pripensis sian situacion, kaj diris: “La taglaboristoj de mia patro havas nutraĵojn abunde, dum mi ĉi tie pereas de malsato! Mi reiros al mia patro, kaj mi diros al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj kontraŭ vi; mi ne plu meritas esti via filo; traktu min kiel unu el viaj taglaboristoj!”. Li tuj leviĝis kaj reiris al sia patro.

Li estis ankoraŭ malproksime de la patra domo, kiam lia patro lin vidis kaj kortuŝite kuris renkonte al li. Li brakumis la filon kaj lin kisadis. Tiam la filo diris: “Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj kontraŭ vi. Mi ne plu meritas esti rigardata kiel via filo”. Sed la patro ordonis tuj al siaj servistoj: “Rapidu: alportu la plej belan robon kaj lin vestu. Metu ringon sur lian fingron kaj sandalojn sur liajn piedojn. Poste prenu la bovidon, kiun ni grasigis, kaj buĉu ĝin. Ni devas havi festenon pro lia reveno: ĉar ĉi tiu mia filo estis por mi mortinta, kaj nun li denove revenis al vivo; li estis perdita, kaj mi denove retrovis lin”. Kaj ili komencis festi.

La pli aĝa filo estis sur la kampo; je sia reveno, kiam li alproksimiĝis al la domo, li aŭdis muzikon kaj dancadon. Tiam li alvokis unu el la servistoj, kaj demandis lin, kio okazas. La servisto diris: “Via frato revenis, kaj via patro buĉis la bovidon, kiun ni grasigis, ĉar li rericevis sian filon viva kaj sana”. Sed la pli aĝa frato montriĝis ofendita kaj eĉ ne volis eniri. Tiam lia patro elvenis, kaj klopodis konvinki lin eniri. Sed la pli aĝa filo diris al li: “De tiom da jaroj mi servas al vi kaj neniam mi malobeis vian ordonon. Tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi festenu kun miaj amikoj. Sed nun revenis ĉi tiu via filo, kiu fordiboĉis vian havon kun malĉastulinoj, kaj por li vi buĉis la grasigitan bovidon!”. La patro respondis: “Filo, vi estas ĉiam kun mi, kaj ĉio mia estas ankaŭ via. Mi ne povis ne esti feliĉa kaj festi, ĉar ĉi tiu via frato estis por mi mortinta kaj nun revenis al la vivo; li estis perdita, kaj nun mi retrovis lin!“».











Jesuo anoncas sian mesaĝon, eldiras sian programon, kaj evangeliisto Luko en ĉapitro 15 skribas ke Alproksimiĝis al Jesuo ĉiuj – do la tuteco - impostistoj. La impostistoj do estas konsiderataj la personoj plej malproksimaj de Dio, la ekskluditaj, la malpuraj en eminenta senco, tiuj por kiuj estas neniu espero, ankaŭ se estontece ili pentus kaj konvertiĝus.

Alproksimiĝas al Jesuo do la personoj malŝatataj, la plej malproksimaj de la religio kaj de Dio. Kaj malbonfamaj homoj por aŭskulti Lin. Kial? Ĉar ili trovas en la mesaĝo de Jesuo tiun respondon al la bezono je vivpleneco kiun ĉiu havas en si mem.

Nu, dum la ekskluditaj de la religio, la malŝatataj de la socio alproksimiĝas por aŭskulti Jesuon, estas male iuj kiuj protestas. Skribas la evangeliisto La fariseoj, tio estas la plej piaj, la devotaj, la fervoraj gardantoj de la tradicio, kaj leĝinstruistoj, la oficialaj teologoj de la moralaj instruoj, murmuris. Do dum la malproksimaj de Dio aŭskultas la parolon de Jesuo ĉar ili vidas en lia mesaĝo tion kion ili atendas, tiuj ĉi sama mesaĝo estigas murmuradon flanke de la spirita kaj religia elito.

Ili murmuris dirante… kaj estas tioma la malŝato kiun ili montris al Jesuo ke ili evitis lin nomi, uzante malestiman vorton, tiu, li. “Li favore akceptas malbonulojn kaj manĝas kun ili”. Jen la granda krimo plenumata de Jesuo. Anstataŭ juĝi, puni, kondamni kaj sin teni for de la pekuloj, ne nur li ilin akceptas, sed manĝas kun ili. Manĝi indikas viv-komunecon.

Quindi sono scandalizzati dall’atteggiamento di Gesù. Il loro Dio è completamento dal Dio presentato da Gesù. Quello che farisei e scribi non hanno mai capito è che Dio, anziché preoccuparsi di essere obbedito e rispettato nelle sue leggi, è preoccupato per la felicità degli uomini. Ed è a scribi e farisei che Gesù rivolge questa parabola. Quindi non è tanto un insegnamento per la comunità dei discepoli di Gesù, quanto per i suoi avversari.

Ili do ŝokiĝas pro la sinteno de Jesuo. Ilia Dio estas tute malsama ol la Dio prezentata de Jesuo. Tio kion fariseoj kaj leĝinstruistoj neniam komprenis estas ke Dio, anstataŭ klopodi esti obeata kaj respektata per siaj leĝoj, zorgas pri la feliĉo de la homoj. Kaj estas al la leĝinstruistoj kaj al fariseoj ke Jesuo adresas tiun ĉi parabolon. Ĝi estas do ne tiom instruado por la komunumo de la disĉiploj de Jesuo, kiom por liaj kontraŭuloj.

Ed è un insieme di tre parabole, quella della pecora perduta e della moneta smarrita, ma la più conosciuta, la più importante e significativa, è quella del figliol prodigo.

Kaj ĝi estas kunigo de tri paraboloj, tiu de la perdita ŝafo kaj de la perdita monero, sed la plej konata, la plej grava kaj signifa, estas tiu de la erarinta filo.

La parabolo estas sufiĉe longa kaj kutime dum la komentado oni fokusiĝas pri tiu filo kiu revenas al la patra hejmo kaj ricevas la pardonon flanke de Dio antaŭ ol esti devigata ĝin peti, kaj la patro redonas al li dignon, honoraĵon neniam antaŭe konatan. Riskas esti flankenmetita male la pli aĝa frato kiu reprezentas tiujn leĝinstruistojn kaj fariseojn al kiuj estas adresita la parabolo.

Pro tio ĉi foje ni preterlasas la unuan parton, tiun de la reveno de la filo, kaj ni alvenas male al la reago de la pli aĝa filo, do ekde versiklo 35. La evangeliisto utiligas la grekan vorton presbitero, la pliaĝulo, ĉar la presbiteroj estis, kune kun la ĉefpastroj kaj la leĝinstruistoj, membroj de la sinedrio kaj havis la povon juĝi.

La aludo estas do ĝuste al tiuj leĝinstruistoj kaj fariseoj, al kiuj adresiĝas tiu ĉi parabolo. La pli aĝa filo estis sur la kampo; je sia reveno, kiam li alproksimiĝis al la domo, li aŭdis muzikon kaj dancadon. Kio estus povinta okazi? La hejmo estas funebra domo ĉar la patro ploradis kiel mortintan la filon kiu foriris. Se abrupte en tiu domo, plena je malgajo kaj funebro, oni aŭdas muzikon kaj dancojn, kio povas esti okazinta, se ne ke la filo revenis?

Sed li eksuspektas. La ironia kaj severa bildigo fare de Jesuo de la religiaj personoj, por kiuj ĉiu formo de vivo, ĝojo, gajo ne nur ne ilin altiras, sed ilin suspektigas. La muziko en la patra hejmo, tio neniam okazu! Li haltas, li alvokis unu el la servistoj, kaj demandis lin, kio okazas. Li estus povinta kompreni per si mem. La servisto diris, entuziasme, “Via frato revenis, kaj via patro buĉis la bovidon, kiun ni grasigis, ĉar li rericevis sian filon viva kaj sana”.

Do tiu diras al li la kialon de la ĝojo. Nu la pli aĝa frato, ne nur ne ĝojas, nek kuras hejmen, sed montriĝis ofendita, laŭvorte koleriĝis, profunde, kaj eĉ ne volis eniri. La reveno de la frato, la ĝojo de la patro, al li estas fremdaj. Nun ni vidos ke li rezonas surbaze de la rajto, de la justico; ŝajnas al li maljustaĵo tio kio estas okazanta, tiom ke la patro devas eliri lin humile preĝpeti.

Sed la pli aĝa filo diris al li – kaj ĉi tie estas la severa bildo de la religiaj personoj flanke de Jesuo – “De tiom da jaroj mi servas al vi”. La verbo servi ne signifas tion kion ni konas ankaŭ en la itala lingvo diakono kiu signifas servadon faritan propravole, sed la evangeliisto utiligas alian vorton kiu indikas la servadon de sklavo, li do kondutas kiel sklavo rilate al sia patro.

Neniam mi malobeis vian ordonon, la evangeliisto utiligas la saman vorton de la ordonoj, tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi festenu kun miaj amikoj. Nu pere de tiu tri elementoj Jesuo ridindigas la infanecan konduton de tiuj religiuloj. La obeo al la leĝoj insiste asertata de la leĝinstruistoj kaj plenumata de la fariseoj, igas la personojn infanecaj, nematuraj kaj nekapablaj. Li rilate al la patro – kaj ĉi tie temas pri la sinteno de la leĝinstruistoj kaj fariseoj rilate al Dio – havas sintenon de submetiĝo, de servutado. Ne estas filo rilatanta al patro, sed sklavo rilatanta al mastro.

Kaj la rilaton kun la patro li bazas sur la obeo de liaj ordonoj kaj atendas rekompencon. Li estas tiu kiu obeas al Dio observante lian leĝon, kaj atendas premion por siaj meritoj. Li ne komprenis la novaĵon portatan de Jesuo: la kredanto ne plu estas tiu kiu obeas al Dio observante lian leĝon, sed tiu kiu similas al la Patro praktikante amon similan al la lia.

Quindi Gesù ridicolizza l’atteggiamento di questi scribi e farisei che rimangono infantili. “Non mi hai dato neanche un capretto”. Ma era tutta roba tua, la potevi usare!

Jesuo do ridindigas la sintenon de tiuj leĝinstruistoj kaj fariseoj kiuj restas infanecaj. “Li neniam donis al mi eĉ kapridon”. Sed ĉio estis via posedaĵo, vi povintus ĝin utiligi!

Sed nun revenis ĉi tiu via filo. Estas terura tiu pli aĝa frato. Anstataŭ diri “revenis mia frato”, li diras “via filo”, li distanciĝas. La akrigita religiemo kaŭzas ke oni ĉiam vidu la personojn rankore, venĝeme, kapablaj nuligi eĉ la sangajn ligilojn. La trabo de la fervoro deformas la vidon kaj forgesigas la ununuran necesan aferon, kiu estas la amo.

“Sed nun revenis ĉi tiu via filo kiu fordiboĉis vian havon kun malĉastulinoj,” kiel li scias tion? Temas pri la malico de la religiaj personoj. “Por li vi buĉis la grasigitan bovidon!”. Kaj la respondo de la patro: “Filo, vi estas ĉiam kun mi, kaj ĉio mia estas ankaŭ via”, sed ĝis kiam oni travivas rilaton kun la patro – kaj laŭ la senco de la parabolo do kun Dio – konsistantan el obeo, oni ne povas sperti la amon de la Patro.

Tiuj kies sinteno al Dio baziĝas sur la obeo al liaj ordonoj kaj kiuj do vidas la malobservon al tiuj ordonoj kiel minacon de punoj, neniam povas sperti la senpagan amon de la Patro. La Dio de Jesuo estas Dio kiu ne amas la homojn pro iliaj meritoj, sed pro iliaj bezonoj. Lia amo ne estas donata al la personoj kiel premio pro la bona konduto, sed kiel donaco por iliaj bezonoj.

Tiuj ne ĝin komprenas. Tiam la patro diras: “Oni devis festi kaj esti feliĉa ĉar..” kaj memorigas al li la fratecon, “ĉi tiu via frato estis por mi mortinta kaj nun revenis al la vivo”. Jen tiu estas la kialo de la ĝojo, sed leĝinstruistoj kaj fariseoj, kutimaj juĝi ĉion laŭ la mezuro de la leĝo kaj de la juro, ne komprenos la mizerikordon, la amon kaj la kompaton de la Patro.