Preĝintenco de Papo Francisko por la monato Februaro 2016

https://www.youtube.com/watch?v=uU3cJJ6rveo

Por ke ni zorgu pri la kreitaro, ricevita kiel senpaga donaco, flegenda kaj protektenda por la estontaj generacioj.


Kredantoj kaj nekredantoj
ni ĉiuj samopinias ke la tero
estas komuna havaĵo,
kies fruktoj devus esti profito por ĉiuj.
Tamen, kio estas okazanta
en la mondo en kiu ni vivas?
La rilato inter la malriĉeco
kaj la difektiĝemo de la planedo
postulas alian manieron de mastrumado
de ekonomio kaj progreso,
imagante novan stilon de vivo.
Ĉar ni bezonas konvertiĝon
kiu kunigu nin ĉiujn.
Liberaj, el la sklaveco de konsumismo.
Ĉi tiun monaton mi adresas al vi specialan preĝon:
ni surprenu la zorgon pri la kreitaro,
ĉar ni ĝin ricevis kiel donacon
flegendan kaj protektendan
por la estontaj generacioj.
Ni zorgu pri nia komuna hejmo.