La mesagxo de Oscar Arnulfo Romero estus restinta limigita ene de lia Lando a de Latinameriko. La tempo kaj la taktiko de la povohavantoj, kiu estas cxiam kovri kaj kasxi, "silentigi, trancxadi… trancxadi, silentigi" laux Manzonia memoro (La Gefiancxoj, cxap. 19), iom post iom estus vualiginta lian bildon kaj haltiginta lian mesagxon.

Male, episkopo Romero, lia vivo kaj li mesagxo igxis universalaj kaj ricxajxo de la tuta Eklezio kaj de la homaro, cxar, kiel bone intuiciis Romero en iu el liaj lastaj intervenoj, "Preter la tragedioj, la sango kaj la perfortoj, estas iu vorto de fido kaj de espero kiu diras al ni: estas elirvojo… Ni kristanoj posedas unikan forton". La forto de Tiu, kiu, kelkajn minutojn antaux la aresto kaj la mortigo, deklaris al la siaj: "Kuragxon, mi venkis la mondon!". Gxi ne estas promeso por la estonto (venkos), sed konstato en la estanteco (venkis): Kiu sin metas flanke de la vivo cxiam estos venkanto de la morto, kiu sin metas flanke de la vero cxiam venkos la mensogon kaj kiu lasos sin gvidi de la lumo cxiam venkos la mallumon.

http://www.studibiblici.it/ESPERANTO/tekstoj.html