La Filo de la homo estos transdonata.
Se iu volas esti la unua, li estu servanto de ĉiuj.

El la evangelio laŭ Marko 9, 30-37
(Komento de Alberto Maggi fratulo OSM)



En tiu tempo Jesuo kaj liaj disĉiploj foriris de la monto kaj pasis tra la regiono de Galileo. Jesuo deziris, ke neniu tion eksciu. Fakte Li pretigis siajn disĉiplojn, dirante al ili: «La filo de la homo estos transdonata en manojn de la homoj, kaj ili mortigos Lin; sed tri tagojn post la morto Li reviviĝos». Sed la disĉiploj ne komprenis tiujn dirojn kaj ne kuraĝis pridemandi Lin.

Tiel ili alvenis al Kafarnaumo. Kiam Jesuo estis en la domo, Li demandis al la disĉiploj: «Pri kio vi diskutadis sur la vojo?».

Sed ili silentis, ĉar ili diskutis inter si por scii, kiu inter ili estas la plej grava.

Tiam Jesuo, sidiĝinte, alvokis la dek du disĉiplojn, kaj diris al ili: «Se iu volas esti la unua, li estu la lasta, kaj servanto de ĉiuj».

Poste Li prenis infanon, starigis lin antaŭ ili, kaj brakumante lin, diris: «Kiu akceptas unu el ĉi tiuj infanoj pro amo al Mi, tiu akceptas Min. Kaj kiu akceptas Min, akceptas ankaŭ la Patron, kiu sendis Min».



Ĉiuj pecoj de la Evangelio de Marko kiujn ni estas ekzamentantaj en tiuj ĉi dimanĉoj ŝajnas havi komunan elementon: la malfacilaĵojn de Jesuo kun liaj disĉiploj. Ili neniel volas kompreni kiu li estu kaj kia estas lia programo.

Ankaŭ ĉifoje ni legas la Evangelion kaj vidas ke Jesuo trairas Galileon kaj estas donanta valoran instruon. “La Filo de la homo” – Filo de la homo estas esprimo kiu indikas la homon kiu atingas sian plenecon kaj eniras la dian kondiĉon; Jesuo estas la Filo de Dio pro la fakto ke li reprezentas Dion en lia homa kondiĉo, kaj estas Filo de la homo pro la fakto ke li bildigas la homon en lia dia kondiĉo. La Filo de la homo do estas la homo kiu havas la dian kondiĉon.

“La filo de la homo estos transdonata en manojn de la homoj”. Jen estas kontraŭstaro inter la Filo de la homo, tiu kiu havas la plenecon, kaj la homoj, tiuj kiuj ne aspiras al tiu pleneco. Kaj ĝuste ili estas tiuj kiuj lin malakceptas, lin mortigas, “sed tri tagojn post la morto Li reviviĝos“.

Temas do pri serioza instruo, pri drama instruo, kaj ĝi estas klara instruo. Jesuo ne estas parolanta per paraboloj. Tamen, skribas la evangeliisto, “la disĉiploj ne komprenis tiujn dirojn”.

Ni jam vidis en la epizodo de la sanigo de la surdulo, ke ne temas pri korpaj problemoj, sed pri internaj problemoj – “ne estas pli aĉa surdulo ol tiu kiu ne volas kompreni”. La naciisma ideologio, ilia idealo pri sukceso estas tia ke ĝi malhelpas ilin kompreni la tre klarajn vortojn de Jesuo.

“Sed ne kuraĝis pridemandi Lin”, ĉar ili timas ke Jesuo konfirmu tion kion ili estis komprenintaj, do veras, ili komprenis sed ne akceptis. Do ne temas ke ili ne komprenis, sed ke ili ne akceptis tion kion Jesuo diradis.

“Tiel ili alvenis al Kafarnaumo. Kiam Jesuo estis en la domo” – do la palestina domo – “Li demandis al la disĉiploj”. Ili ne volas pridemandi kaj estas Jesuo kiu ilin pridemandas, „Pri kio vi diskutadis sur la vojo?“. Jen, tiu indiko “sur la vojo” estas simptoma, “sur la vojo” estas la loko de la senrezulta semado. “Sur la vojo” la semo estas ĵetata teren, sed venas la birdoj kaj tuj ĝin kaptas. Kaj Jesuo, klarigante tiujn bildojn, diradis ke estis Satano kiu senutiligis la vorton. La bildo de Satano en tiu ĉi Evangelio estas la bildigo de la povo de la sukceso.

“Sed ili silentis”. Ili silentas ĉar ili havas kulposenton, ĉar ili scias ke ili faris ion kion Jesuo ne aprobas. “Ĉar ili diskutis” – Jesuo demandis pri kio ili estis interparolantaj, male ili diskutis, temas do pri vigla interparolo – “inter si por scii, kiu inter ili estas la plej grava”.

Tiu ĉi estas la vermo kiu ronĝas la disĉiplojn, la ideo pri graveco, la ambicio esti unu la plej grava ol aliaj.

“Sidiĝinte” Jesuo do sidiĝas en la pozicio de tiu kiu instruas “alvokis la dek du”. Tio estas stranga, li estas en iu domo, en palestina domo, ĝi ne estas tro granda, kial Jesuo devas alvoki? La evangeliisto estus povinta skribi: “Jesuo diris…”, male Jesuo devas ilin alvoki. Kial? La dek du lin akompanas, sed ne sekvas, ne estas al li interne proksimaj. Ili estas fizike proksimaj, sed ilia menso foras.

Jesuo estas la Dio kiu pro amo sin metas je la servo de la homoj. Jesuo diris ke la Filo de la homo ne venis por esti servata, sed por servi, ili male pensas nur estri. Jen kial li devas alvoki la Dek du, ĉar ili foras.

“Kaj diris al ili” – ili diskutis pri kiu volas esti la plej grava kaj Jesuo ne akceptas, sed li akceptas ke en la komunumo estu la unua. La unua signifas la plej proksima al li – “Se iu volas esti la unua, li estu la lasta, kaj servanto de ĉiuj.“ En la komunumo do de ideoj pri grandeco, estas neniu plej grava persono, plej granda, sed jes ja estas kelkaj personoj pli proksimaj al Jesuo. Kiuj ili estas? Tiuj kiuj sin metas je la servo de ĉiuj. Tiuj kiuj, libere kaj propravole, metas sian vivon je la servo de la aliaj.

Dum la Dekdu li devis alvoki, “Li prenis infanon” – estas la individuo kiu staras apud li, oni sin demandas kion esti faranta tiu infano en tiu ĉi domo kun la disĉiploj. La vorto utiligata de la evangeliisto indikas individuon kiu, pro aĝo kaj pro rolo en la socio, estas la plej malgrava el ĉiuj, ni povus traduki per la vorto “kurknabo”.

Ĉi tiu kurknabo, tiu infano, estas la bildigo de la vera sekvanto de Jesuo, de tiu kiu iĝis lasta, inter ĉiuj.

“Starigis lin antaŭ ili”. Meze estas la loko de Jesuo, nu je la loko de Jesuo la Sinjoro metas tiun ĉi individuon kiu sin metas je la servo de la aliaj. “Brakumante lin”, Jesuo sin identigas en li, Jesuo sin identigas en la lasta de la socio.

“Kaj diris: „Kiu akceptas unu el ĉi tiuj infanoj”, de tiuj kurknaboj, ne temas do pri ajnaj infanoj aŭ knaboj, sed de tiuj, tio estas la bildigo de la disĉiplo kiu vere sin metas je la servo de la aliaj; “pro amo al Mi, tiu akceptas Min. Kaj kiu akceptas Min, akceptas ankaŭ la Patron, kiu sendis Min.“

Jesuo certigas ke kie estas iu individuo kiu pro amo, libere kaj propravole, sin metas je la servo de la aliaj, en tiu individuo manifestiĝas la ĉeesto de Jesuo kaj la ĉeesto de Jesuo alportas tiun de Dio mem.
La homo kiu sin metas je la servo estas la ununura vera sanktejo de kie disradias la amo de Dio.