Vi estas la Kristo...
la Filo de la homo devas multe suferi

Komento al Evangelio de p. Alberto Maggi OSM

El la evangelio laŭ Marko 8, 27-35



En tiu tempo Jesuo kaj liaj disĉiploj iris al vilaĝoj de la regiono de Cezarea Filipi. Dumvoje Jesuo demandis siajn disĉiplojn: «Kion diras la homoj? Kiu Mi estas?». Ili respondis: «Kelkaj diras, ke Vi estas Johano, la Baptisto; aliaj, ke Vi estas la profeto Elija; kaj aliaj, ke Vi estas unu el la profetoj».

Jesuo demandis plue: «Sed vi, kion vi diras? Kiu Mi estas?». Petro respondis: «Vi estas la Mesio, la Kristo». Tiam Jesuo ordonis, ke al neniu ili parolu pri tio.

Kaj Li komencis instrui al ili: «La Filo de la homo devos multe suferi. La pliaĝuloj, ĉefpastroj kaj skribistoj kondamnos Lin; Li estos mortigita; sed post tri tagoj Li reviviĝos».

Tiam Petro prenis Lin aparte kaj komencis riproĉi Lin. Sed Jesuo turniĝis, rigardis la disĉiplojn, kaj diris severe al Petro: «Iru for de Mi, Satano! Ĉar vi havas pensojn ne laŭ Dio, sed laŭ homoj».

Poste Jesuo alvokis al si la homamason kun siaj disĉiploj, kaj diris: «Se iu volas veni kun Mi, li rezignu pri si, surprenu sian krucon kaj sekvu Min. Tiu, kiu zorgos nur por savi sian vivon, ĝin perdos; sed tiu, kiu oferos sian vivon por Mi kaj por la evangelio, ĝin savos».





Jesuo entreprenas longegan vojaĝon kaj kondukas siajn disĉiplojn tute norden de la lando al pagana teritorio, al Cezarea Filipi, malproksime de la juda, naciisma mentaleco, por vidi ĉu la disĉiploj ion komprenis.

Sed jam la evangeliisto donas al ni indikon kiu komprenigas al ni ke la peco estos sub la signo de la nekompreno. Fakte la evangeliisto skribas “Dumvoje Jesuo demandis siajn disĉiplojn”. Tiu esprimo “dumvoje” estas la sama kiu aperis en ĉapitro 4 en la parabolo pri la kvar terenoj, por indiki la ne fruktodonan semadon.

La semo disĵetita survoje estas tuj kaptata de la birdoj kaj Jesuo, klarigante la parabolon, diras ke tiuj birdoj estas “la Satano”. Tio estas do ne fruktodona vorto kiu estas igata neutila de Satano. Satano en tiu ĉi evangelio estas la bildigo de la povo, la bildigo de la sukceso, sed ni vidu la evangeliiston.

Nu, Jesuo demandas al siaj disĉiploj: “Kion diras la homoj? Kiu Mi estas?“. Frukto de la predikado de la disĉiploj devintus esti tiu bildo de Jesuo. Kaj la respondo estas senesperiga, la konfuzo kompleta. «Ili respondis: “Kelkaj diras, ke Vi estas Johano, la Baptisto”. Ĉar oni kredis ke la martiroj estos tujtuje releviĝintaj. “Aliaj, ke Vi estas profeto Elija”, Elija, la perfortema profeto kiu devintus veni por pretigi la vojon al Mesio, “kaj aliaj, ke Vi estas unu el la profetoj“». Ĉiukaze ĉiuj personecoj apartenantaj al malnovaj tempoj, al pasinteco. Ili ne komprenas la novaĵon de Jesuo.

Tiam Jesuo insistas kaj demandas al ili “Sed vi” – la demando de Jesuo estas do adresata al la tuta grupo - kion vi diras? Kiu Mi estas?“

Kaj respondas al li iu disĉiplo, prezentata per negativa kromnomo, kio komprenigas ke lia respondo estas malĝusta kaj lia sinteno estos kontraŭdira al Jesuo. “Petro respondis”. La negativa kromnomo estos ripetata eĉ tri fojojn – nombro 3 signifas “tio kio estas kompleta” – en tiu ĉi peco.

Tiu disĉiplo do nomiĝas Simono kaj, kiam li estas prezentata nur per tiu kromnomo, tio signifas ke li opozicias aŭ kontraŭdiras Jesuon. “Petro respondis: Vi estas la Mesio, la Kristo.“

Ĉu li prave respondis? Tio ne ŝajnas, ĉar Jesuo diras “kaj riproĉis” – la verbo “riproĉi” estas tiu utiligata por liberigi la personojn disde la demonoj – “Jesuo ordonis, ke al neniu ili parolu pri tio.”

Petro ne respondis prave. Jesuo en tiu ĉi Evangelio estas prezentata kiel “Mesio”, ne kiel “la Mesio”. La difina artikolo “la” indikas ke tiu estas la Mesio atendata de la tradicio, tiu kiu venos restarigi la monarĥion, tiu kiu altrudos la leĝon. Jesuo estas Mesio, sed ne la Mesio de la tradicio. Petro do ne respondis prave.

Do, konsiderante ke ili ne komprenis, Jesuo “komencis instrui al ili”, kaj li ne parolas pri la Mesio, sed li parolas pri “La Filo de la homo”, tio estas la homo en sia pleneco, tiu estas la idealo de homo kreita de Dio, “kiu devos multe suferi. La pliaĝuloj, ĉefpastroj kaj skribistoj kondamnos Lin; Li estos mortigita”.

La plano de Dio pri la homaro do, la homo kiu atingas la plenecon de la dia kondiĉo, tiu estas la Filo de la homo, Filo de la homo estas la homo kiu havas la dian kondiĉon, tio estas rifuzita de la religia institucio kiu vidas lin kiel danĝeron por propra pluekzisto.

“Sed post tri tagoj Li reviviĝos. Tiam Petro prenis Lin aparte kaj komencis…” Estas interese ke, tuj kiam Jesuo komencis paroli, tuj Petro komencas. Tio estas la bildo de la semo kiu estas ĵetata teren kaj tuj, tujtuje, venas la birdoj kaj ĝin prenas.

La ideologio de Satano, de la povo, malpermesas al Petro akcepti la mesaĝon de Jesuo. “Kaj komencis riproĉi Lin”. Samkiel Jesuo riproĉis Petron, tiel Petro riproĉas Jesuon, kvazaŭ tio eldirita de Jesuo estus demona ideo.

“Sed Jesuo turniĝis, rigardis la disĉiplojn” – Jesuo do rigardas la disĉiplojn, sed li sin adresas al Petro, komprenigante ke la tuta grupo gardas la saman mentalecon de Petro – “diris severe al Petro”. Jen la esprimo “diri severe” estas ripetata la trian fojon. “Kaj diris al li: “Iru for de Mi, Satano!”. Jesuo sin adresas al Petro nomante lin “Satano”. Li estas la Satano ĉar li tentas Jesuon, li tentas Jesuon lin difinante “la Mesio de la povo”, kaj estas la Satano, ĉar li vanigas la vorton. La vorto estas disĵetata, sed tuj venas la Satano. Jesuo do sin adresas al Satano, sed ne rompas kun li. Li diras “revenu meti vin malantaŭ min”.

Estas Petro kiu devas sekvi Jesuon, ne la malo.
Kaj poste Jesuo “alvokis al si la homamason”, kaj eldiris dramecan anoncon “Se iu volas veni kun Mi, li rezignu pri si,” – tio estas malkonfesu tiujn liajn idealoj de sukceso kaj povo “kaj surprenu sian krucon”. La kruco ne estas donata de la Sinjoro, la kruco ne estas prenata, la kruco estas surprenata. Estas la individuo kiu propravole, por sekvi Jesuon, akceptas la malhonoran stampon flanke de la socio.

Al la disĉiploj kiuj sekvas la Mesion kultivante glororevojn, Jesuo diras ke, se ili volas lin sekvi, ili devas akcepti esti konsiderataj “forĵetaĵoj de la socio”.