Li igas la surdulojn aŭdi, kaj la mutulojn paroli
Komento al Evangelio de p. Alberto Maggi OSM

El la evangelio laŭ Marko 7, 31-37




En tiu tempo Jesuo, foririnte el la regiono de Tiro, venis tra Cidon denove al la Galilea maro, tra la teritorio de la Dek Urboj.

Oni kondukis al Li surdmutulon, petante, ke Li bonvolu meti siajn manojn sur lin. Tiam Jesuo kondukis lin en apartan lokon, metis siajn fingrojn en liajn orelojn, kaj per sia salivo Li tuŝis lian langon.
Poste Li rigardis al la ĉielo, suspiris kaj diris al li: «Effatá», tio estas: «Malfermiĝu». Tuj liaj oreloj malfermiĝis, lia lango malstreĉiĝis, kaj li parolis tre klare.

Jesuo admonis ilin, ke al neniu oni diru tion. Sed ju pli Li malpermesis paroli pri tio, des pli multe la fakto disvastiĝis. Ĉiuj miregante diris: «Li bone faris ĉion: Li igas surdulojn aŭdi, kaj mutulojn paroli».





Se, ĉiufoje kiam ni legas la Evangelion, ni devas ĉiam konsideri ke la Evangelioj ne rilatas la kronikon, sed la kredon, ke ili ne rilatas la historion, sed la teologion, ke ili ne estas listo de faktoj, sed de veroj, tio estas des pli vera en iu epizodo tia. Epizodo tute ekstravaganca, nekonsekvenca.

Ni vidas ke en tiu ĉi epizodo Jesuo ne estas nomata, ne nomataj estas la disĉiploj, estas neniu reago flanke de la rolanto kiu estas sanigita, kaj, precipe, la evangeliisto komencas per ne verŝajna, nekonsekvenca itinero. Ni legu.
Refoje “foririnte el la regiono de Tiro”, Tiro troviĝas sude, “venis tra Cidon”, Jesuo do supreniras norden al Cidon, sed poste estas dirite “denove al la Galilea maro”, do li reiras suden, “tra la teritorio de la Dek Urboj”. Itinero tute ne verŝajna, nekohera. Kial la evangeliisto komencas per tiom strangaj indikoj?

Li volas indiki la agadon de Jesuo kun la paganaj popoloj, ĉar la amomesaĝo de Jesuo estas mesaĝo de universala amo, kiu, tamen, alfrontas la reziston de la disĉiploj. Kaj tio estas la signifo de la epizodo.

“Oni kondukis al Li…” – kiuj estas tiuj? Ili estas la kunlaborantoj de Jesuo kiujn la evangeliisto komence de la Evangelio difinis “anĝeloj”, ili estas tiuj kiuj komprenis kaj akceptis la mesaĝon de Jesuo kaj kunlaboras kun li.

Oni portis al li surdulon ne mutan sed balbutantan. Tio estas la nura fojo kiam en la Nova Testamento aperas tiu vorto “balbutanta”, kaj ĝi aperas en la Malnova Testamento unu nuran fojon, por indiki la liberigon de la eliro de Babilono (“La lingvo de la balbutanto krios pro ĝojo”, Jes 35, 6 LXX). Temas do pri bildigo de libero. Atentu, ne temas tiom pri sanigo de la korpo, sed pri interna sanigo tiu kiun Jesuo estas plenumanta.

“petante, ke Li bonvolu meti siajn manojn sur lin”. “Tiam Jesuo kondukis lin en apartan lokon…” sep fojojn en la Evangelio de Marko ni trovas la esprimon “en aparta loko”, kaj el ili ses rilatas la disĉiplojn, la nekomprenon de la disĉiploj, kiel ankaŭ tiu ĉi kazo.

“… for de la homamaso kaj metis siajn fingrojn …”. La ago de Jesuo estas perforta, Jesuo malobstrukcias liajn orerlojn. La evangeliisto, por indiki la orelojn, utiligas la grekan “òta”, de kiu devenas “otito”, orelinflamon kiun ni ĉiuj konas, kaj ni poste vidos la kialon de tiu elekto.

“..per sia salivo” – La salivo estis konsiderata kiel kondensita spiro, bildigo de la Spirito – “Li tuŝis lian langon. Poste Li rigardis al la ĉielo” – la ĉielo estas la komuneco kun Dio – “suspiris” – Tiu estas la nura fojo en la tuta Nova Testamento kiam Jesuo suspiras, pro la rezisto kiun liaj disĉiploj oponas al li, en la figuro de tiu balbutanta surdulo – “kaj diris al li: „Effatá“. Jen, kiam en la Evangelio de Marko aperas vorto en la aramea lingvo, tio signifas ke la epizodo sin adresas nur al tiuj kiuj devenas de judismo, ne estas por la paganoj.

“Tio estas: „Malfermiĝu.“ La invito de Jesuo ne rilatas nur la orelojn, sed rilatas la tutan individuon, estas la tuta individuo kiu devas malfermiĝi ĉar li havas tiun fermitecon.

“Tuj malfermiĝis…” . Jen, antaŭe ni diris ke la evangeliisto utiligas la vorton “oreloj” (ðta), ĉi tie li utiligas alian grekan vorton (akoa…), kiu indikas la aŭdadon. Tiu estis la problemo: ne temis pri korpa problemo, orela problemo, sed ĝi estis problemo de kompreno, kiel ni diras per la konata esprimo: “plej malbona surdulo estas tiu kiu ne volas aŭskulti”.

“Lia lango malstreĉiĝis, kaj li parolis tre klare”. La nekapablo do eldiri la mesaĝon estis kaŭzata de la fakto ke li ne aŭskultadis, estas la disĉiploj kiuj ne aŭskultas la mesaĝon de Jesuo.

Kaj Jesuo tion estis dirinta: “ĉu ankaŭ vi estas tiom senaj je intelekto?”
“Jesuo admonis ilin, ke al neniu oni diru tion”. Jesuo scias ke la laboro por liberigo de la disĉiploj ne estas ankoraŭ kompleta, sed ĝi estos longa kaj laciga, kaj daŭros dum la tuta Evangelio.

“Sed ju pli Li malpermesis paroli pri tio, des pli multe la fakto disvastiĝis. Ĉiuj miregante diris: «Li bone faris ĉion: Li igas surdulojn aŭdi, kaj mutulojn paroli». La evangeliisto utiligas la samajn vortojn kiuj en la Libro de Genezo indikas la agadon de la Kreinto, kiu, por ĉiu aĵo kiun li kreas, diras “Li faris ĉiun aĵon bela”, “Li vidis ke estis bona afero”.

En Jesuo do plilongiĝas la krea agado por doni plenecon de vivo al la homoj.