Vi formetas la ordonojn de Dio,
dum vi obseravas la tradiciojn de homoj

El la evangelio laŭ Marko 7, 1-8.14-15.21-23
Komento al Evangelio de p. Alberto Maggi OSM.

22-a Dimanĉo de Ordinara Tempo – 30an de aŭgusto 2015


En tiu tempo kolektiĝis ĉirkaŭ Jesuo fariseoj kaj iuj el skribsciencistoj, kiuj venis el Jerusalemo. Ili rimarkis ke kelkaj el liaj disĉiploj manĝas panon per manoj malpuraj, tio estas nelavitaj. Fakte kutime la fariseoj kaj ĉiuj Judoj respektas la tradicion de la antikvuloj; tiel ili ne manĝas, se antaŭe ili ne lavis zorge siajn manojn; same, kiam ili venas el komercejo, ili ne manĝas, se ili antaŭe ne plenumis la riton de la purigo. Kaj estas multaj aliaj kutimoj kiujn ili observas, ekzemple: purigado de pokaloj, de mezurpotoj, de kupraj vazoj. Pro tio tiuj fariseoj kaj skribinstruistoj demandis al Jesuo: «Kial viaj disĉiploj ne obeas al la tradicio de la antikvuloj, sed manĝas per malpuraj manoj?».

Jesuo respondis al ili: «Prave parolis Jesaja kontraŭ vi. Vi estas hipokrituloj, kiel estas skribite en lia libro:

“Ĉi tiu popolo honoras min per siaj lipoj, sed ilia koro estas tre malproksime de Mi. Sensignifa estas ilia honorado al Mi, ĉar ili instruas kiel dian doktrinon ordonojn, kiuj estas nur homaj”. Vi formetas la ordonojn de Dio, dum vi observas la tradicion de homoj».

Kaj denove alvokinte la homamason Li diris al ili: «Ĉiuj Min aŭskultu kaj komprenu: Ekzistas nenio, kio enirante en homon de ekstere, povas lin malpurigi; sed kio eliras el homo povas malpurigi lin.

Ĉar de interne, el la koro de homoj eliras malvirtaj intencoj, kiuj altiras al peko: malĉastaĵoj, ŝteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malico, trompoj, voluptoj, envio, kalumnio, aroganteco, malsaĝeco. Ĉiuj tiuj malbonoj venas de interne kaj malpurigas homon».
Ĉiun fojon kiam Jesuo donas vivon aperas tuj la malamikoj de la vivo.
Fakte skribas la evangeliisto, “kolektiĝis ĉirkaŭ Jesuo fariseoj kaj iuj el skribsciencistoj”, la skribsciencistoj estis la oficialaj teologoj, la magistroj de la juda religio, “kiuj venis el Jerusalemo”. Ĉi-foje Jesuo evidente faris ion gravan, ĉar surprenas la ĝenon tiuj elstaraj personuloj eĉ el la tiutempa Sankta Sidejo, la religia ĉefurbo, el Jerusalemo.

Kaj iu sin demandas “kion grava povas esti farinta ĉifoje Jesuo?”
Diras Marko “Ili rimarkis ke kelkaj el liaj disĉiploj manĝas panon per manoj malpuraj”. La evangeliisto referencas al el la epizodo de la kundivido de la panoj kiu, kiel por ĉiuj Evangeliistoj, reprezentas la Eŭkaristion, kaj Jesuo kiam li donis panojn al la popolamaso, ne petis al ili unue sin purigi. Ĉar – kaj tio estas la signifo de la Eŭkaristio – oni ne devas esti puraj por manĝi, sed estas la manĝado kiu igas puraj.

Nu, tio skandaligas, tiu libereco skandaligas, kaj tiuj fariseoj kaj skribsciencistoj riproĉas Jesuon “Kial viaj disĉiploj ne obeas al la tradicio de la antikvuloj”. Laŭ ili Moseo sur Sinajo ricevis du leĝojn. Unu, tiu skribita kaj la alia, tiu voĉa, kiu havis la saman valoron de tiu skribita; tiu estis nomata la tradicio de la antikvuloj, kaj havis la saman valoron de la Vorto de Dio. “sed manĝas per malpuraj manoj?“

La respondo de Jesuo estas surpriziga. Jesuo sin adresas – mi ripetas, ni estas antaŭ la plej grava instruistaro de la religia hierarkio, kiam parolis skribsciencisto tio estis samvalora kiel la Vorto de Dio. Nu, Jesuo, sin adresas al ili dirante “Prave parolis Jesaja pri vi”. Kaj oni atendas eble komplimenton. “Hipokrituloj”. La vorto hipokritulo ne indikis tiutempe moralan implicitan nuancon, kiel nuntempe, sed ĝi indikis la teatrulon, tiun kiu laboris en teatro. Hipokritulo estis tiu kiu, kiam li sinprezentis sursceneje, ne tion faris per sia vizaĝo, sed per masko sur vizaĝo.

Kaj Jesuo citas profeton Jesajan, ĉapitro 29, versiklo 13: “Ĉi tiu popolo honoras min per siaj lipoj, sed ilia koro” - la koro en la hebrea mondo estas la menso, la konscio – “estas tre malproksime de Mi.” Do via tuta kulto, via tuta religiemo estas nur ekstera fasado, sed estas aliaj viaj interesoj.

Kaj jen la ĝisfunda atako: ”Sensignifa estas ilia honorado al Mi, ĉar ili instruas kiel dian doktrinon ordonojn, kiuj estas” – ili plendis ke la disĉiploj ne obeas la tradicion de la antikvuloj, Jesuo male ĝin senkreditigas, “nur homaj. ”Ili pretendas doni dian aŭtoritaton al tiuj kiuj estas nur iliaj inventaĵoj por superregi. Ili do pretendas ke iuj tradicioj devenas de Dio, kiam ili scias ke ili ne venas de Dio, kaj estas nur por superregi la popolon.

Kaj fakte, akuzas Jesuo, “Vi formetas la ordonojn de Dio,” la ordono de Dio estas favore al la homoj, “dum vi observas la tradicion de homoj.“ pro via intereso. Kaj ĉi tie estas plorige vidi kiel la liturgiistoj masakris tiun ĉi tekston forigante la pecon de Korban, de la sankta ofero al Dio, la peco en kiu “por honori Dion oni malhonoris la homojn”. Tio pro iliaj interesoj.

Tiam Jesuo refoje vokas la homamason kaj sin adresas al ĉiuj. Li diras “aŭskultu min”. Estas invito al atenta aŭskultado, ne nur al aŭskultado, sed ankaŭ al kompreno, kaj Jesuo faras ion gravan, ion tiom gravan ke li devos poste fuĝi eksterlanden. “Ekzistas nenio, kio enirante en homon de ekstere, povas lin malpurigi”. Kaj la libro de Levidoj? La libro de Levidoj enhavas multajn ĉapitrojn indikante tion kio estas malpura, kaj enirante en la homon igas al li neebla la kuniĝon kun Dio. Nu Jesuo en tiu ĉi momento altigas la pafadon. Jesuo de la kritiko al la voĉa leĝo, Talmudo, transiras eĉ – kaj tio estas tre grava – al kritiko de la skribita leĝo. Kaj tio tiom veras – kaj tio estas alia masakro de laliturgiistoj kiu forigas la gravajn versiklojn de la nekompreno de la disĉiploj – la disĉiploj estis pretaj rompi kun la voĉa leĝo, sed ne kun tiu skribita.

Kaj estas komento de la evangeliisto kiu enestas nur en la evangelio de Marko, kiu tre gravas, “sed kio eliras el homo povas malpurigi lin.” Tio estas, Jesuo dementas la libron de la Levidoj, Jesuo demendas la Vorton de Dio. Tio kio enestas en la libro de la Levidoj, kun la listo de ĉiuj nutraĵoj puraj kaj malpuraj, ne respegulas la volon de Dio. Mi diris ke tio estas tiom grava ke post tio Jesuo devos fuĝi al Tiro.

Kaj jen la indiko de Jesuo: tiu kiu fiksas la rilaton kun Dio ne estas io ekster la homo, kaj ankaŭ ne rilatas la kulton, sed estas ĉiuj fiaj sintenoj kiuj damaĝas la aliajn. Kaj ĉi tie Jesuo listigas dek du sintenojn, ĉiujn kontraŭ la homo kaj neniun kontraŭ la religio.

La unua estas “malĉastaĵoj”, kaj per malĉastaĵoj oni celas ne nur la prostituadon, sed la forvendon de si mem por supreniri kariere, la forvendon de si mem por atingi la suckeson, por propra ambicio, ktp. Estas dek du sintenoj, neniu el tiuj rilatas Dion, kaj, kiam oni ilin listigis por ilin parkerigi, la unua kaj la lasta estis la plej gravaj, ĉar ili estis tiuj kiujn plej bone oni parkerigas. La unua estas “malĉastaĵoj”, la lasta “malsaĝeco”, la stultuleco.

Malsaĝa en la evangelioj estas tiu kiu vivas nur por si. Kiu pensas nur al propra intereso kaj ne rimarkas la bezonojn, la necesojn de la aliaj. Kaj jen la deklaro de Jesuo “Ĉiuj tiuj malbonoj venas de interne kaj malpurigas homon”. Por Jesuo do la distingo inter pura kaj malpura ne venas de Dio. La malpureco venas de la malbona rilato kiun oni havas kun la aliaj homoj.