Marco Published on July 17, 2009
by Marco

Marco's blog

Browse posts
"Vi, diras ke mi estas reĝo".
Posted on November 20, 2009
"Kiu ne estas kontraŭ ni estas por ni".
Posted on October 6, 2009
La Dio kiu ne ekzistas
4 comments (latest 2 months ago)
Ĉu al vi plaĉas?
Posted on June 10, 2009
8 comments (latest 4 weeks ago)
Eniru! Vidu! Palpu!
Posted on June 11, 2008
11 comments (latest 10 months ago)
La Verda Pego disvastigis Esperanton
Posted on May 25, 2008
16 comments (latest 15 months ago)
Kion? Kiel? Kiam? Kial?
Posted on May 17, 2008
16 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 315 times

La Dio kiu ne ekzistas

Friday July 17, 2009 at 01:06PM

La 22an de aprilo ĉi jare Rita Levi Montalcini, elstara virino kaj sciencistino, festis jam sian centjaran naskiĝdatrevenon per vigla intelekta kaj morala aspekto. Al demando ĉu ŝi kredas je Dio aŭ ne, sinjorino Montalcini respondis: “Mi envias kiu havas la Fidon, mi ne kredas je Dio. Mi ne povas kredi je iu dio kiu nin premias kaj nin punas.”

Post preskaŭ unu semajno ŝin preskaŭ reeĥis en la tagĵurnalo “La Repubblica”, en sia tiom mallonga kiom interesa rubriko “Amaca” Michele Serra, kiu ĉerpinte la inspiron de tiuj religiaj fundamentistoj, kaj kristanaj kaj islamaj, por kiuj la tiel nomata “porka gripo estis dia puno, skribis ke: Unu el la pruvoj pri la neekzisto de Dio, almenaŭ de la pedanta kaj malbona Dio alvokita en tiuj ĉi okazoj, konsistas en la fakto ke kelkaj el Siaj surteraj sekvantoj ne estas surmomente trafulmitaj ĉiufoje kiam ili diras stultaĵojn” (Michele Serra, La Repubblica, L’Amaca, 29an de aprilo 2009).


Senpere mi pripensis Pastron “Livio” la famekonatan administranton de “Radio Maria, kiu, en sia ĉiutaga freneza komentario, asertis ke per la tertremo en Abruco la Sinjoro volis kunigi la homojn al Siaj suferoj (tio okazis dum la Sankta Semajno). Fronte al tiu aserto memvole oni estas puŝata peti al la Sinjoro ke, tuj Li bonvolu kunigi al Siaj suferoj eĉ Pastron “Livio” kaj la tutan Radion “Maria”...


Sciencisto, intelektulo kaj pastro, tri ateistoj kiuj, diversmaniere, parolis pri dio, sed pri kia dio? Kia estas la dio kiun ili rifuzas, la dio al kiu ili indiferentas, kiun ili ne konas, aŭ kiun ili manipulas?


Vi povas vidi la tutan tekston tie ĉi:



4 Comments / add your comment?

Elbertinumpro says:
por mi ne eksistas la dio de religioj - ĉar la religioj kredas nur al persona dio
por mi dio estas la tuta universo - estas persona kaj ĉiomo -
Posted 4 months ago. ( permalink )
Elbertinumpro says:
por mi ne ekzistas la dio de religioj - ĉar la religioj kredas nur al persona dio
por mi dio estas la tuta universo - estas persona kaj ĉiomo -
Posted 4 months ago. ( permalink )
Stanislaw Rynduch says:
Tute simple karaj,
ĉar homo ne estas ideala kreis idealon - Dion!
Posted 3 months ago. ( permalink )
Vladimir Bespalov says:
En pratempoj, kiam homoj ne estis sufiĉe kleraj, iu estro elpensis Dion por tielmaniere influi
la homojn. Do , Ja Dio estis elpensita de ekspluatantoj por sklavigi laborantajn homojn.
Ja eklezio instruas:
- Ne pensu, sed kredu la Dion, kiu savos vin de ĉiuj malfacilaĵoj;
- Se oni frapis vian dekstran vangon, ne protestu, sed submetu ankaŭ vian maldekstran
vangon por plia frapo. Ja Dio poste vin savos;
- amu vian malamikon kaj ne protestu kontraŭ ties fiagoj; ktp ktp.
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...