Ĉu vi jam vidis http://www.studibiblici.it/index.htm?
Se vi estas kristana vi povas remalkovri la riĉecon de la radikoj de via fido.
Ĉu vi deziras koni kaj frandi grandvaloran literaturan tekston?
Ĝin vi povas legi ankaŭ en nia amata lingvo,
ĉi tie: http://www.studibiblici.it/index.htm
Send a message
Search for members
Martin Strid #ЄЭ# says:
Mi kredas je demokratio kaj scienco. Ĉiujn du eklezio ĉiam kaj konstante kontraŭbatalis, perforte atakis, kontraŭargumentis kaj daŭre provas malhelpi.
La biblio jes enhavas unuopajn saĝaĵojn, same kiel plej multaj aliaj libroj. Sed la biblio estas ĉefe kroniko da kruelaĵoj, mense malsanaj vidpunktoj kaj siatempaj "vesper'gazet'aĉaj sensaci'aĵoj". Mi provas skribi mian propran, pli utilan por nia moderna tempo kaj estonteco.
Inter la mondaj religioj, al mia menso plej proksimas budhismo. El ĝi forestas egoisma, ĵaluza kaj venĝema dio de Abrahamo kaj Jesuo. Bonega manko! Estas tempo por homaro plenkreski.
La aferon elstare klare analizas sinjoro Richard Dawkins en sia libro "Iluzio pri Dio".
La plej granda krimo de abrahamaj religioj estas ke ili igas nin ne pensi mem.
Martin Strid #ЄЭ# edited this comment 6 months ago.
Vy Bard replies:
Tuta Historio jam sufiĉe sangita pro "plej sanktaj" kaj "plej legataj" libroj.
Ĉu ne mirinda, ke kristana eklezio jam ne bruligis s-ron Larry Roberts! Sed ili uzas eĉ interreto por siaj ĵaluzaj celoj?
Mi certe jam ne esperis ke ili uzos ankaŭ Esperanto !
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
La temlinio "kio estas ekkonebla, pruvebla ktp." kaj la traktado de moralaj instruoj laŭ mi estus pli forte apartigendaj. Pllej esence (laŭ mi) estus kompreni por ĉiuj, ke hipotezoj pri kaŭzoj de la mondo ktp, kaj normoj de homo, socio, ne estas rekte dedukteblaj reciproke,
tia "kunligo de varoj" estas nur ia "tradicio". Tiun eble historie necesanm sed ne plu pozitivan tradicion (bedaurinde) transprenas ankau (ne ekleziaj, ekz. politikaj) movado (Kiu opinias tion,
devas opinii ankaŭ tion). .
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 4 weeks ago.
Emi says:
La Biblio,ankaŭ nomata la Sankta Skribo,estas la plej sankta libro de la juda kaj kristana religioj.
Judoj kaj kristanoj vidas la Biblon kiel la Vorto de Dio kaj ili bazas siajn plej gravajn kredojn kaj
ceremoniojn sur ĝin. La Biblio estas plej vaste distribuita kaj legata libro en la mondo.
Ĉi tie,inter ni esperantistoj ne gravas al kiu konfesio ni apartenas ...ĉu al Budhismo , Islamo , Judismo aŭ alia religio......ĉiuj religioj de la Mondo ni devas respekti ,se Vi estas malkredanto, ateisto...ni ankaŭ respektas tion ,sed Vi NE MOKU RELIGION DE ALIAJ...
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
Michel de Sainte-Déprime edited this comment 5 months ago.
Vy Bard says:
Maljunaj religioj ne estas tiom kruelaj kiom junaj religioj estas. Budhismo estas plej aga. Ĉu ne?
Vy Bard edited this comment 5 months ago.
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
En kristanismo, tiu mito ne havas nur unu signifon. Alexander Gode (unu el la kreintoj de Interlingua) rememorigas al ni en sia "Cinque Theses a Clavar ad le Portas de Babel" (http://ia.wikibooks.org/wiki/Cinque_theses_a_clavar_ad_le_portas_de_Babel) ke Dante interpretis la biblian miton alimaniere.
Mi persone dirus ke kunlaboro ne estas la nura grava afero. Oni povas kunlabori man-enmane en tre bonaj projektoj, sed ankaŭ en tre malbonaj. La biblia mito diras ke la homoj kunlaboris en tre malbona projekto, en projekto kontraŭ si mem. Cinike (sed ne tro serioze), mi aldonus laŭ la sama logiko ke se, morgaŭ matene, tiuj kiuj regaĉas ekonomie la homaron nuntempe adoptus la zamenhofan, sia socia projekto ne estus tiel pli bona ol la nuna. Nova babeligo estus certe bonvena.
Pri la bruligo de la gemalfideluloj, feliĉe, estas kristanaro kaj kristanismo. La unua--kiu bruligis-- estas morta. La dua, malrapide sed firme, estas naskiĝanta.
Pri la "tolerema" budhismo, mi jam blogeris ĉi tie : http://www.ipernity.com/blog/76332/150117
Michel de Sainte-Déprime edited this comment 5 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Li insistis nur, ke miskompreno estas u n u el la faktoroj, kiuj povas kontribui al malpaco.
Malbonan volon lingvo ne neniigas, tion li sciis.