Mia korpo estas vera manĝaĵo,
kaj mia sango estas vera trinkaĵo

El la evangelio laŭ Johano 6, 51-58
( Komento al Evangelio de p. Alberto Maggi – OSM)


En tiu tempo diris Jesuo al la popolamaso: «Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo. Se iu manĝos el ĉi tiu pano, li vivos eterne. La pano, kiun Mi donos, estas mia karno por la vivo de la mondo».

Tiam la Judoj disputis inter si, dirante: «Kiel Li povas doni al ni sian korpon por manĝi?». Jesuo diris al ili: «Vere, vere Mi deklaras al vi: se vi ne manĝas la korpon de la Filo de la homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi la vivon. Kiu manĝas mian korpon kaj trinkas mian sangon, havas eternan vivon, kaj Mi revivigos lin en la lasta tago. Ĉar mia korpo estas vera manĝaĵo, kaj mia sango estas vera trinkaĵo. Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, restas en Mi, kaj Mi en li. Kiel sendis Min la vivanta Patro kaj Mi vivas dank' al Li, tiel, kiu manĝas Min, vivos dank' al Mi. Ĉi tiu estas la pano, kiu venis de la ĉielo. Ĝi ne estas kiel tiu, kiun viaj patroj manĝis, kaj tamen mortis. Kiu manĝas ĉi tiun panon, vivos eterne».




La evangeliisto prezentas al ni la konkludon de la longa parolado eldirita de Jesuo en la sinagogo de Kafarnao, komplete temanta pri Eŭkaristio
Johano estas la evangeliisto kiu ne prezentas la rakonton pri la Eŭkaristia vespermanĝo, sed efektive li estas la evangeliisto kiu, pli ol la aliaj, priesploras ĝiajn tre riĉajn signifojn. Ni ilin vidu.

Jesuo, depostulante la dian kondiĉon per la nomo “Mi estas”, asertas esti tiu “viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo. Se iu manĝos el ĉi tiu pano, li vivos eterne.” Temas do pri pano kiu ebligas vivon de tia kvalito, kian eĉ ne la morto povos malfortigi, kaj, deklaras Jesuo: “La pano, kiun Mi donos, estas mia karno por la vivo de la mondo.“

Kia estas la signifo de tiu ĉi eldiro? “La Karno” indikas la homon en lia malforteco. La vivon de Dio oni ne povas doni ekster la homa realo. Ne povas ekzisti komunikado de la Spirito kie ne estu ankaŭ la donaco de la karno. La donacoj de la Spirito trairas la homaron, ju pli oni estas homaj des pli oni malkovras la diecon kiu estas en si mem.

Nu “la Judoj” – mi memorigas ke per tiu vorto oni indikas la religiajn aŭtoritatulojn, la estrojn – ne akceptas tion, ili ekdisputadas akre kaj diras “kiel Li povas” – ni rimarku ke la judoj ĉiam sin turnas al Jesuo malestime, kaj ĉiam evitas lin voki laŭnome - “doni al ni sian korpon por manĝi?“

Iu Dio kiu, anstataŭ pretendi donacojn igas lin mem donaco por la vivo de la mondo, tio estas neakceptebla por iu religia institucio kiu kreis iun Dion laŭ sia bildo kaj similo, kaj kiel ĝi ekspluatanta la bezonojn de la homo.

Nu, jen la deklaro de Jesuo: “Vere, vere Mi deklaras al vi” – aserto grava kiu signifas «mi nepre certigas vin», – “se vi ne manĝas la korpon de la Filo de la homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi la vivon”. Tiuj karno kaj sango estas temo tre kara al la evangeliisto, kiu referencas al Jesuo kiel Ŝafido de Dio. Jesuo estis prezentata ekde la komenco de tiu ĉi evangelio kiel la Ŝafido de Dio, tio estas la ŝafido de la paska Eliro, tiu ŝafido, kies karnon, laŭ la indikoj de Moseo, oni devis manĝi por havi la forton komenci tiun eliron kaj kies sango liberigos de la morto dum la nokto de la ekstermo de la filoj de la egiptoj.

Nu Jesuo estas prezentata de tiu evangeliisto kiel la vera Ŝafido, la karno donos la kapablon eternigi tiun eliron ĝis ĝia plena kompletiĝo kaj la sango ne liberigos de la surtera morto, de fizika morto, sed ĝi liberigas de la “porĉiama morto”, tio estas ĝi ebligos travivi “porĉiaman vivon”.

Kaj Jesuo, al tiu eldiro jam malfacile akceptebla por la judoj, manĝi la karnon, aldonas ion kio grincas por la hebrea kulturo kaj pensmaniero, tio estas trinki la sangon. Por eviti ke ili komprenu simbole, metafore, Jesuo diras “kiu maĉas”. Ĉi tie la evangeliisto por la verbo “manĝi”, utiligas la grekan “trogo”, kiu jam redonas la ideon de io tre kruda, kiu signifas “mueli”, “maĉi”, Jesuo do volas eviti ke estu ideala aliĝo; ne, la aliĝo devas esti kompleta.

“Kiu maĉas mian korpon kaj trinkas mian sangon, havas eternan vivon“. Refoje Jesuo tuŝas temon kiu estas tre kara al li: la eterna vivo ne estas metata en la estonto, kiel rekompenco pro la bona konduto en la estanteco, sed ĝi estas sperto en la estanteco. Kiu aliĝas al Jesuo kaj kiel li iĝas karno por la vivo de la homoj, iĝas pano por la bono de la homoj, tiu jam havas vivon tiom altkvalitan ke la morto ne povos ĝin interrompi.

Kaj daŭrigas Jesuo “Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon restas en mi kaj mi en li”. La plano de Dio estas fandiĝi kun la homo. Dum la religia institucio malproksimigas Dion de la homo por meti sin kiel ununuran peranton, Dio volas fandiĝi kun la homo kaj iĝi ununura afero kun li. Deklaras Jesuo “Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon restas en mi kaj mi en li”, estas tiu fandiĝo inter Dio kaj la homo.

La ununura vera sanktejo en kiu disradias la amo de Dio ekde tiu ĉi momento estas la homo kiu lin akceptis.

Kaj, daŭrigas Jesuo, “kiel la vivanta Patro” – la unuan fojon en la evangelio la Patro estas deklarita vivanta Patro, tiu kiu komunikas vivon – “ sendis min kaj Mi vivas dank' al Li, tiel, kiu manĝas Min, vivos dank' al Mi”. Li estas ne nur la kaŭzo sed ankaŭ la rezulto. Kiu manĝas je Jesuo tiu vivos dank’ al li, sed li vivos por li. Kiel la Patro sendis la Filon en la mondon por esti atestanto de iu Dio EKSKLUZIVE BONA, de fidela amo, tiel tiu estos la destino kaj la misio de ĉiuj, kiuj akceptas Jesuon.

La ununura vera sanktejo, kie manifestiĝas la amo de Dio, estas kie tiu amo ekskludas neniun. Kaj poste Jesuo revenas al la ĝisfunda atako “Ĉi tiu estas la pano kiu malsupreniris de la ĉielo; ĝi ne estas kiel tiu kiun manĝis la patroj kaj mortis”. Li memorigas la malsukceson de la eliro kiu okazis ĉar tiuj ne aŭskultis la voĉon de Dio. “Kiu manĝas ĉi tiun panon, vivos eterne”, la eliro de Jesuo estas destinita plene realiĝi.