Mi estas la pano de la vivo,
kiu malsupreniras de la ĉielo

El la evangelio laŭ Johano 6, 41-51
Komento al Evangelio de p. Alberto Maggi - OSM

19-a Dimanĉo de Ordinara Tempo – 9an de aŭgusto 2015



En tiu tempo la Judoj murmuris pri Li, ĉar Li diris: «Mi estas la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo». Ili diris: «Ĉu Li ne estas tiu Jesuo, filo de Jozefo, kies patron kaj patrinon ni konas? Kiel do Li diras: Mi malsupreniris de la ĉielo?».

Jesuo respondis kaj diris al ili: «Ne murmuru inter vi. Neniu povas veni al Mi, se la Patro, kiu Min sendis, ne eltiros lin; kaj Mi revivigos tiun en la lasta tago. Estas skribite en la profetoj: “Ĉiuj estos instruitaj de Dio”. Ĉiu do, kiu aŭdis de la Patro kaj lernis, venas al Mi. Neniu vidis la Patron: nur tiu, kiu estas de Dio, vidis la Patron. Vere, vere Mi diras al vi: Kiu kredas je Mi, havas vivon eternan.

Mi estas la pano de la vivo. Viaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kaj ili mortis. Jen estas la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo, por ke oni manĝu el ĝi kaj ne mortu. Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo. Se iu manĝos el ĉi tiu pano, li vivos eterne. La pano, kiun Mi donos, estas mia karno por la vivo de la mondo».







Per la esprimo “Judoj” en la evangelio de Johano oni ne indikas la popolon, sed la religiajn estrojn, la religiajn aŭtoritatulojn, kaj ili estas tiuj, kiuj murmuras kontraŭ Jesuo. Ke la estroj murmuras kontraŭ Jesuo estas komprenebla afero, sed en ĉi tiu evangelia peco murmuras kontraŭ Jesuo ankaŭ la homamaso, kaj eĉ la disĉiploj.
Jesuo sukcesis malkontentigi ĉiujn, kaj en ĉi tiu evangelia peco ni vidos kial.

Ĉi tie la malkontentaj estas la estroj de la popolo, ĉar ili ne povas allasi, ke Jesuo depostulas la dian kondiĉon. Jesuo diris «Mi estas» - jen la nomo de Dio - «la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo». Ke homo pretendas havi la dian kondiĉon por la religiaj aŭtoritatuloj estas netolerebla krimo. Dio metas sian tutan strebon por alproksimiĝi al la homo kaj fandiĝi kun li; la religiaj aŭtoritatuloj havas tutan intereson kaj metas sian tutan strebon por disigi la homon disde Dio, ĉar ju pli Dio kaj la homoj estas malproksimaj, des pli ili povas enŝoviĝi kiel ununuaraj perantoj.
Kaj tial ili ne akceptas la pretendon de Jesuo esti homo kun dia kondiĉo.

Jen kial ili rebatas: «Ĉu Li ne estas tiu Jesuo, filo de Jozefo?». Kaj Jesuo havigas gravan kriterion por alproksimiĝi kaj akcepti lin: «Neniu povas veni al Mi, se la Patro, kiu Min sendis, ne eltiros lin». Kion volas diri Jesuo? Iri al Jesuo signifas rekoni Dion kiel Patron, nome, tiun kiu estas favora al la homo, ĉar Jesuo estas la esprimo de la amo de Dio por la tuta homaro.

Ĉiu, kiu vidas en Jesuo aliancanon por la homo, poste sentas sin altirita de Jesuo. Jen kial la estroj neniam alproksimiĝos al Jesuo kaj neniam atingos ĝis Dio, ĉar ili ne havas intereson por la bono de la homoj, sed nur je propra prestiĝo. Ili ne konas la Patron, sed nur sian intereson.

Ĉi tiu amo, kiun Jesuo komunikas, estas amo kiu venas de Dio kaj do estas nedetruebla, jen kial Jesuo povas certigi «Mi diras al vi: Kiu kredas je Mi», tio estas, kiu aliĝas al ĉi tiu Jesuo, al ĉi tiu amoplano de Dio por la homaro, «havas vivon eternan». La eterna vivo por Jesuo ne estas promeso plenumota en la estonteco, pro la bona konduto praktikita en la nuntempo, sed realo kiun oni povas sperti en ĉi tiu ekzisto. Jesuo, do, ne diras “kiu kredas, tiu havos” poste en la estonteco la eternan vivon, sed “kiu kredas, tiu jam havas”, jam spertas vivon je tia kvalito, ke ĝi estas nedetruebla.

Poste Jesuo diras tion, kion li ne devus diri, jen kial li sukcesas malkontentigi ĉiujn, kaj metas la fingron en la vundan lokon. Jesuo, depostulante la dian kondiĉon, «Mi estas la pano de la vivo», diras «Viaj patroj». Jesuo estus devinta diri «niaj patroj», ankaŭ li estas membro de la popolo de Izraelo, sed Jesuo distancigas sin. Li estas movata kaj sekvas la tradicion de la Patro, ne la patrojn, ne la tradicion de la popolo.

«Viaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kaj ili mortis». Jesuo metas la fingron sur la vundan lokon de la granda malsukceso de Eliro. Ĉiuj, kiuj eliris el la egipta sklaveco mortis en la dezerto. Eĉ ne unu eniris la promesitan landon; iliaj gefiloj eniris la promesitan landon. Sed eĉ ne Moseo atingis tion, kaj ĉiuj mortis.

Kaj kial ili mortis? Laŭ la libro de Josuo kaj la libro de Nombroj, ili mortis ĉar ili ne aŭskultis la voĉon de Dio. Tiam Jesuo donas admonon: “samkiel tiu generacio mortis en la dezerto ĉar ĝi ne auskultis la voĉon de Dio, ankaŭ vi riskas ne eniri en la plenecon de libero se vi ne aŭskultas ĉi tiun voĉon”.

Kaj jen do Jesuo kiu depostulas kaj konfirmas «Se iu manĝos el ĉi tiu pano» - kiu estas li, lia vivo - «li vivos eterne». La vivo, kiun Jesuo komunikas, estas vivo ne interrompata de la morto. Kaj poste ĉi tiu altvalora indiko «La pano, kiun Mi donos, estas mia karno», la evangeliisto uzas la terminon “karno”, kiu indikas la malfortecon de la homo, «por la vivo de la mondo». Ne ekzistas diaj donacoj, kiuj ne manifestiĝas en la malforteco de la homa kondiĉo.