Kiu venas al Mi, neniam malsatos;
kaj kiu kredas je Mi, neniam soifos

Komento al Evangelio de p. Alberto Maggi - OSM
El la evangelio laŭ Johano 6, 24-35

18-a Dimanĉo de Ordinara Tempo – 2an de aŭgusto 2015




En tiu tempo, kiam la homamaso vidis, ke nek Jesuo estas tie, nek liaj disĉiploj, ĝi ankaŭ eniris ŝipeton kaj veturis al Kafarnaumo, serĉante Jesuon.

Ili trovis Lin trans la lago, kaj diris al Li: «Majstro, kiam Vi venis ĉi tien?».

Jesuo respondis: «Vere, vere, Mi diras al vi: vi serĉas Min, ne ĉar vi vidis mirindaĵojn, sed nur ĉar vi manĝis panon kaj satiĝis. Zorgu ne por la nutraĵo pereema, sed por tiu, kiu daŭras kaj gvidas al la eterna vivo. Tiun donos al vi la Filo de la homo, ĉar Lin Dio, la Patro, sigelis». Ili do diris al Li: «Kiel ni agu por plenumi la volon de Dio?». Jesuo respondis al ili: «Jen la faro de Dio: kredi je tiu, kiun Dio sendis».

Ili do diris al Li: «Kian signon Vi montras, por ke ni vidu kaj kredu je Vi? Niaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kiel estas skribite: “Li donis al ili ĉielan panon por manĝi”. Sed Vi, kion Vi faras?». Jesuo respondis al ili: «Mi certigas vin, ke ne Moseo donis al vi tiun panon el la ĉielo; sed mia Patro donas al vi la veran ĉielan panon. Ĉar la pano de Dio estas tiu, kiu venas el la ĉielo kaj donas vivon al la mondo». Tiam ili diris al Li: «Sinjoro, donu ĉiam al ni tiun panon». Jesuo respondis: «Mi estas la pano, kiu donas vivon. Kiu venas al Mi, neniam malsatos; kiu fidas je Mi, ne plu soifos».





Per la epizodo de la kundivido de panoj Jesuo estis volinta levi la amason unue al la nivelo de homoj, poste de plenkreskuloj, de homoj maturaj, sed la amaso ne volis, ĝi volis igi lin reĝo. Ĝi preferis la submetiĝon al la libero, kiun Jesuo estis proponinta al ĝi, kaj Jesuo forfuĝis.

Nu, la amaso nun postkuras lin, serĉas lin – la verbo “serĉi”, en la evangelio de Johano, estas ĉiam negativa, ĝi estas ĉiam por kapti, ŝtonumi, mortigi Jesuon – kaj, kiam ĝi lin trovas, ĝi turniĝas al li vokante lin “Rabeno”. Rabeno estas la leĝinstruisto, ili ne komprenis la novaĵon proponitan de Jesuo, iun rilaton kun Dio tute novan, ne plu baziĝantan sur la obeo al la leĝo, sed sur la akcepto de lia amo.
Kaj ĉi tie komenciĝas dialogo inter surduloj, dialogo sub la signo de nekompreno, ĉar la amaso petas panon por si dum Jesuo invitadis ĝin fariĝi pano por la aliaj. Jen, Jesuo diras: “vi serĉas Min, ne ĉar vi vidis mirindaĵojn”. Kio estis mirindaĵo? La akcepto de malavara donaco por fariĝi, siavice, malavara donaco por la aliaj, ricevi panon por poste fariĝi panon por la aliaj.

Kaj atentigas Jesuo «Zorgu ne por la nutraĵo pereema, sed por tiu, kiu daŭras kaj gvidas al la eterna vivo». La vivo havas parton biologian, kaj ĝi bezonas esti nutrata, kaj parton, tiun eternan, kiu por kreski bezonas nutri. Do ni havas du aspektojn:
- nian biologian vivon, kiu devas esti nutrata
- tiun internan, kontraŭe, por kreski devas nutri.

Tiam Jesuo diras “Zorgu por tiu”. “Ĉar”, certigas Jesuo, “tiun donos al vi la Filo de la homo, ĉar Lin Dio, la Patro, sigelis”, nome, Jesuo estas la garantio pri la dia ĉeesto en la homaro.

Kaj jen, ili demandas de Jesuo, kiel ili agu, kaj Jesuo diras: «Jen la faro de Dio: kredi je tiu, kiun Dio sendis». Nur unu fojon aperas en la Malnova Testamento la termino “faro de Dio”, en la libro de Eliro, ĉapitro 32, versiklo 16, por indiki la tabelojn de la leĝo. Estas ŝanĝo de interligo, la rilato kun Dio ne plu estas bazita sur la observado de la leĝo, sed sur la akcepto de la amo de Jesuo. Kaj ĉi tion Jesuo esprimas per «kredi je tiu, kiun Dio sendis».

Sed la amaso ne komprenas kaj demandas: «Kian signon Vi montras, por ke ni vidu kaj kredu je Vi?”. Ĉi tio estas tipa de la religia sperto: signo vidota por povi kredi. Kaj Jesuo ĉiam rifuzas, Jesuo ne montras signon vidotan por kredi, sed kontraŭe li diras “kredu, kaj vi mem fariĝos signo kiun la aliaj povas vidi”.

Tiam Jesuo, fronte al ĉi tiu reago de la amaso kiu referencas al la prapatroj anstataŭ al la Patro, kiu referencas al la pasinteco kaj diras «Niaj patroj manĝis la manaon en la dezerto», kiu referencas al la pasinteco de Izraelo, dum Jesuo estis invitinta al la nuntempo, al la Patro de la homaro, Jesuo diras ke en la pasinteco ne Moseo donis la veran vivon, sed la Patro «donas al vi la veran ĉielan panon».

La peto de la amaso, «Sinjoro, donu ĉiam al ni tiun panon», memorigas la preĝon “Patro nia”, kiu en la evangelio de Johano ne ĉeestas. Jen, la amaso kreskis, de “Rabeno” – Rabeno estas tiu, kiu instruas la leĝon – al “Sinjoro”, ĝi komprenis, ke en Jesuo enestas iu dia realo.

Kaj jen la deklaro de Jesuo: «Mi estas la pano, kiu donas vivon. Kiu venas al Mi, neniam malsatos; kiu fidas je Mi, ne plu soifos». Jesuo prezentas sin kiel la plenan respondon al la postuloj de vivpleneco, kiujn ĉiu homo portas en si.