Ĉiu profeto estas malhonorata
precipe en sia patrujo

Komento al Evangelio de p. Alberto Maggi OSM

XIV Ordinara Tempo - 5an de julio 2015
El la evangelio laŭ Marko 6, 1-6




En tiu tempo Jesuo reiris en sian patrujon, kaj liaj disĉiploj Lin sekvis. Kiam estis sabato, Li komencis instrui en la sinagogo. Multaj, Lin aŭdante, miregis, dirante: «Kie Li lernis tion? Kiu donis al Li tian saĝecon? Kaj kiel Li kapablas fari grandajn mirindaĵojn? Ĉu Li ne estas la ĉarpentisto, filo de Maria kaj frato de Jakobo, Jozefo, Judas kaj Simon? Kaj ĉu liaj fratinoj ne vivas ĉi tie ĉe ni?». Pro tio ili dubis pri Li. Sed Jesuo diris al ili: «Ĉiu profeto estas malhonorata precipe en sia patrujo, inter siaj parencoj kaj en sia domo». Tiel en tiu medio Li ne povis fari miraklojn; Li nur resanigis malmultajn malsanulojn, surmetante al ili la manojn. Sed Li miris pro ilia nekredemo.

Poste Li vizitadis la apudajn vilaĝojn, instruante.




En ĉi tiu drama peco la evangeliisto prezentas al ni la malgajan situacion de la popolo submetita al la aŭtoritato. La popolo ne povas permesi al si havi propran opinion, ĝi devas pensi precize tion kion la aŭtoritatuloj decidas ke ĝi devas pensi: se la aŭtoritatuloj diras, trudas ke tio kio estas blanka, estas nigra, la popolo devas tiel kredi. Tiu estas la peko kontraŭ la Sanka Spirito.

Sed ni vidu kion diras al ni la evangeliisto.

Li diras ke “En tiu tempo Jesuo reiris en sian patrujon”, li evitas paroli pri Nazareto, ĉar la afero ne limiĝas al la eta vilaĝo Nazareto, sed etendiĝas al la tuta lando Israelo. Jesuo “Kiam estis sabato, Li komencis instrui en la sinagogo”, la duan fojon Jesuo instruas en la sinagogo.

La unuan fojon en Kapernaumo, la rezulto estis pozitiva, okazis la sama reago kiel ĉi tie, la personoj estis mirigitaj, tamen estis dirite “tiu jes ja havas aŭtoritaton” – tio estas li havas la dian mandaton – “ne niaj skribistoj” (Mk 1, 21-22). Do la unuan fojon la situacio estis pozitiva.

Sed Jesuo diskreditigis la oficialajn teologojn, la skribistojn, kiuj kontraŭatakis, atentigis la personojn: atentu pri tiu homo, pri tiu Jesuo, ĉar veras ke li sanigas, sed li tion faras por vin pleje infekti, ĉar li estas sorĉisto, li agas pere de Beelzebul, la princo de la demonoj. Kaj la popolo tion kredas.

Fakte ĉi tie la personoj miras pro lia instruado, sed ĝi ne estas pozitiva reago, kaj ili sin demandas “Kie Li lernis tion?”. Ili ne perceptas en Jesuo la dian kondiĉon, ĉar la skribistoj diris ke en Jesuo estas diabla kondiĉo, ili devas kredi tion kion la aŭtoritatuloj trudas al ili kredi. Kaj ili miras pro la mirindaĵoj kaj diras ke “estas farataj per liaj manoj”, kiel se Jesuo estus sorĉisto. Ili evitas nomi Jesuon, referencas al li tre malestime “Ĉu Li ne estas” ili evitas do prononci la nomon kaj poste preteriras al ofendo, lin vokas “filo de Maria”.

Filo, en la palestina mondo, estis ĉiam nomata per la nomo de la patro, ankaŭ kiam la patro estis forpasinta; la filo ĉiam gardis la nomon de la patro. Ili do estus devintaj diri “ĉu li ne estas la filo de Jozefo?”; sed ili ignoras Jozefon. Diri ke iu estas la filo de virino signifas ke la patreco estas duba kaj necerta. Ili do transiras al ofendoj kaj transiras al realo, listigante liajn parencojn, fratojn kaj fratinojn, tio estas la membroj de lia familia klano kaj, konkludas la evangeliisto, ke ĉio tio por ili “estis kialo por skandalo”

La situacio de la popolo estas do terura: eĉ aŭskultinte la instruon de Jesuo, ili ne perceptas lian dian aŭtoritaton, ĉar la religiaj aŭtoritatuloj, por ne agi kontraŭ propra avantaĝo – ili jes ja scias ke Jesuo havas la dian kondiĉon, sed se ili tion agnoskus, ili perdus la influon kaj la prestiĝon sur la popolo – diris ke Jesuo agas per agado de Beelzebul, la princo de la demonoj.

Kaj ĉi tie estas la amara konkludo de Jesuo kiu eĥas tion skribitan en la evangelio de Johano “Li venis inter la siaj, sed ili ne lin akceptis” (Jo 1,11).
Jesuo diras “Ĉiu profeto estas malhonorata precipe en sia patrujo.” Tio estas la destino de la profetoj, en nomo de la pasinta Dio la religiaj aŭtoritatuloj neniam rekonas iun Dion kiu manifestiĝas en nuntempo.

La profetoj estas tiuj kiuj larĝigas la spacon, grandigas la konon pri Dio, sed estas ĝuste la religiaj aŭtoritatuloj kiuj, en la nomo de la tradicio, ne akceptas kaj ne rekonas tiun novaĵon pri Dio kaj la popolo estas submetita al tiu ilia tradicio. Kaj do Jesuo povas nenion plenumi kaj “Li miris pro ilia nekredemo”.

Estas la malgajo de Jesuo kiam li vidas la subpremadon de la religia institucio super la popolo. Tiuj kiuj metiĝis kiel reprezentantoj de Dio estas tiuj kiuj malpermesas la konon pri Dio al la popolo.