About this blog

  • 7 posts
  • 5 034 visits
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 20, 2009

"Vi, diras ke mi estas reĝo".

La povo, certe, ne interesiĝas pri la temo de la vero ĉar ĝi baziĝas sur la mensogo kaj sur la trompo.

http://www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/XXXIV_ORDINARA_DIMANCO.pdf

Published at 13:57 ( 0 comments / 35 visits )
This post is public

October 6, 2009

"Kiu ne estas kontraŭ ni estas por ni".

Kiu ne estas kontraŭ ni estas por ni. Se via mano faligas vin, fortranĉu ĝin.

Vi povas legi la komentario al la Evangelio (MK. 9, 38-43, 45, 47-48) de Alberto Maggi, ĉi tie:

http://www.studibiblici.it/ESPERANTO/homepage_ESPERANTO.htm

maldekstre alklaku: "Homilioj".



Published at 22:20 ( 0 comments / 123 visits )
This post is public

July 17, 2009

La Dio kiu ne ekzistas

La 22an de aprilo ĉi jare Rita Levi Montalcini, elstara virino kaj sciencistino, festis jam sian centjaran naskiĝdatrevenon per vigla intelekta kaj morala aspekto. Al demando ĉu ŝi kredas je Dio aŭ ne, sinjorino Montalcini respondis: “Mi envias kiu havas la Fidon, mi ne kredas je Dio. Mi ne povas kredi je iu dio kiu nin premias kaj nin punas.”

Post preskaŭ unu semajno ŝin preskaŭ reeĥis en la tagĵurnalo “La Repubblica”, en sia tiom mallonga kiom interesa rubriko “Amaca” Michele Serra, kiu ĉerpinte la inspiron de tiuj religiaj fundamentistoj, kaj kristanaj kaj islamaj, por kiuj la tiel nomata “porka gripo estis dia puno, skribis ke: Unu el la pruvoj pri la neekzisto de Dio, almenaŭ de la pedanta kaj malbona Dio alvokita en tiuj ĉi okazoj, konsistas en la fakto ke kelkaj el Siaj surteraj sekvantoj ne estas surmomente trafulmitaj ĉiufoje kiam ili diras stultaĵojn” (Michele Serra, La Repubblica, L’Amaca, 29an de aprilo 2009).


Senpere mi pripensis Pastron “Livio” la famekonatan administranton de “Radio Maria, kiu, en sia ĉiutaga freneza komentario, asertis ke per la tertremo en Abruco la Sinjoro volis kunigi la homojn al Siaj suferoj (tio okazis dum la Sankta Semajno). Fronte al tiu aserto memvole oni estas puŝata peti al la Sinjoro ke, tuj Li bonvolu kunigi al Siaj suferoj eĉ Pastron “Livio” kaj la tutan Radion “Maria”...


Sciencisto, intelektulo kaj pastro, tri ateistoj kiuj, diversmaniere, parolis pri dio, sed pri kia dio? Kia estas la dio kiun ili rifuzas, la dio al kiu ili indiferentas, kiun ili ne konas, aŭ kiun ili manipulas?


Vi povas vidi la tutan tekston tie ĉi:



Published at 13:06 ( 4 comments / 295 visits )
This post is public

June 10, 2009

Ĉu al vi plaĉas?

Ĉu vi jam vidis http://www.studibiblici.it/index.htm?

Se vi estas kristana vi povas remalkovri la riĉecon de la radikoj de via fido.



Ĉu vi deziras koni kaj frandi grandvaloran literaturan tekston?

Ĝin vi povas legi ankaŭ en nia amata lingvo,

ĉi tie: http://www.studibiblici.it/index.htm





Published at 22:00 ( 8 comments / 308 visits )
This post is public

June 11, 2008

Eniru! Vidu! Palpu!

Al vi, kara leganto, mi proponas eniri ĉi tie: Museo Tàttile Statale Omèro.

 
Vi povas vidi eksterordinara Muzeo. Viziti ĝin virtuale. Legi la esperantan tradukon.
 
Se vi venos en Ankono vi povos palpi vizaĝojn, korpojn, gestojn, esprimojn… Jes, vi povos palpi arton! Ĝi estos nekutima kaj tre, tre bela sperto, kredu min!
 
Ĉu vi jam  vizitis la Muzeon? Ĉu vi ŝatas ĝin? Ĉu vi volas saluti esperante? Bonvolu adresi viajn liniojn al: robero.farroni@museoomero.it. Roberto estas la Direktoro kaj la Prezidanto de la Muzeo.
 
Ĉi tie, kutime, kunevenas la regiona E–grupo “La Verda Pego”. Ni estas bonĉancajn, ĉu ne?
 
Published at 16:10 ( 11 comments / 1198 visits )
This post is public

May 25, 2008

La Verda Pego disvastigis Esperanton

Vi povas vidi sur la foto la reklampanelo “Esperanto la lingua della pace” (Esperanto la paclingvo).

De la 1-a ĝis la 4-a del Majo 2008 la E-klubo “La Verda Pego” disvastigis Esperanton en al urbo Ankono.
 
Ni disdonis flugfoliojn, ni parolis kun multajn homojn dirante kio estas
Esperanto, kial ĝi estas grava, kial ĝi estas paclinvo.
 
Mi kredas ke nia amata lingvo kaj sia “Interna Ideo” estas gravaj iloj pro la paco.
 
Kion vi opinias?
 
 
Published at 16:46 ( 16 comments / 1178 visits )
This post is public

May 17, 2008

Kion? Kiel? Kiam? Kial?

Kion skribi ĉi tie? Mi tute ne scias…

 

Kiel skribi tie ĉi? En nia amata lingvo, kompreneble! Sed… bonvolu pardoni se mi ofte eraras...

 

Kiam skribi ĉi tie? Kiam mi havas tempon. Do vi ne legos min tiel ofte...

 

Kial scribi ĉi tie? Tion mi bone scias:

 

1)      mi volas vin saluti amike;

2)      mi petas ke vi helpos min plibonigi mian Esperanton;

3)      mi volas diri al vi ke vi havas mian amikecon

 

 

 

 

Published at 22:37 ( 16 comments / 1023 visits )
This post is public


( 7 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Marco

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...