About this blog

  • 26 posts
  • 9 668 visits
September 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

September 9, 2009

Mi ne povas esti alia

(Vi intencas min defendi...)



Kvankam mi ne volas plendi,

mi ne povas ne dependi...

Por mi ĉiam estis grave

sincere kaj pure vivi.



Kiel eblus nur duone?

Tutkore mi povas ami.

Kiel povus mi duone?

Ja nur plene eblas ami!



Silenti pri sentimentoj

memfraŭdo estus vere,

mensogi pri propraj sentoj

ofenda ĝi estas ege.

Published at 10:49 ( 17 comments / 366 visits )
This post is public

August 12, 2009

Ŝi estas tro juna perdi mamojn...

Se vi konas la malsanon "Juvenilis fibromatosis" , kaj en via lando oni povas proponi alian sovon ol operacio, mi petas vin rapide informi min pri ebloj!

Dankas vin:

maltrankvila patrino

Published at 07:33 ( 10 comments / 286 visits )
This post is public

July 9, 2009

Sen vi

Sen vi

mi ne povas

utila esti



Sen vi

mi ne emas

ion ajn festi




Sen vi

ŝajnas esti

mi duonhomo



Sen vi

malrapidas

ĉi duonhoro



Sen vi

mi ne havas

bonan humoron



Sen vi

mi ne sentas

bonan odoron



Sen vi

eĉ mi vidas

la mondon grize



Sen vi

mi komprenas

ja ĉion mise



Sen vi

mi sukcesas

nenion fini



Sen vi

mi kapablas

neniun fidi



Sen vi

mi solecon

komencas timi



Sen vi

mi verdire

ne indas vivi



Sen vi

mi kelkfoje

perdas la forton



Sen vi

mi volonte

elektus morton



Sen vi

mi sekrete

larmetas foje



Sen vi

do, nenio

okazas bone



Published at 07:49 ( 42 comments / 598 visits )
This post is public

May 11, 2009

Nesolveble

Mi trovis malfrue

la konvenan viron,

kiu jam delonge

posedas edzinon.



Ne volus ekvundi

mi alian inon,

ne rajtas detrui

mi ilian vivon.



Kontraŭ sufero

ĉu mi trinku vinon,

simple nur silente

atendu la finon?



Iu diru al mi,

kion eblas fari?



Se tio ne helpas,

unu eblo estas:

Senkorpe, senvorte,

senkondiĉe ami...

Published at 12:00 ( 34 comments / 830 visits )
This post is public

March 26, 2009

Kiel esprimi?

Jen, vera, senfina amo

ĉiama, konstanta estas,

kiel la profunda maro...



Sentempeco tamen

ĝia bordo estas,

senlime adori

mia parto restas.



Published at 11:42 ( 4 comments / 259 visits )
This post is public

January 13, 2009

Ĝis tertremo

Influi ne povis

malbona vetero,

Kiam vi min kisis

ektremis la Tero.



De tiam forpasis

pli ol unu jaro,

Ne mildiĝis en mi

la senfina amo.



Belan travivaĵon

ricevis mi de Sort'

Rememoros pri ĝi

se proksimiĝos l'mort!



Published at 07:51 ( 15 comments / 786 visits )
This post is public

January 12, 2009

Trankviligo

Aprezi la bonojn

mi ĉiam kapablas,

Belaĵojn ekvidi

mi neniam blindas.



Kredu, ke mi povas

ankaŭ rideti,

Malgraŭ la ŝajno

bonhumora resti!



Ho, ne pensu pri mi:

"ĉiam estas trista"

Ja mi jam de jaroj

stas Esperantista.



Ne nur malĝojadas,

estas mi ridema,

Kvankam la poemon

verkis mi tro prema.



Lasta mia verko

estas deprimiga,

Sed malesperiĝi

Vi ne stas deviga!



Mi havas informojn

tre bonajn nuntempe,

Krome min sunbrilo

gajigas ekzemple.





Published at 16:30 ( 12 comments / 481 visits )
This post is public

January 7, 2009

Savu min!

Mia bela Vivo,

ununura Amo!

Neniam mildiĝos

ĉi tiu doloro...



Estis por mi domo

je via brakumo -

Neniam mildiĝos

ĉi tiu doloro...



Iĝis post decido

mi "senhejma homo" -

Neniam mildiĝos

ĉi tiu doloro...



Tristas mia koro,

larmas la animo -

Neniam mildiĝos

ĉi tiu doloro...



Ho, mia Trezoro!

Estis granda perdo...

Neniam mildiĝos

ĉi tiu doloro!



Estas granda perdo,

vane pasas tempo -

Neniam mildiĝos

ĉi mia doloro...







Published at 07:08 ( 7 comments / 408 visits )
This post is public

December 23, 2008

Feliĉan Kristnaskon!

Belan, benatan feston mi deziras al ĉiuj geamikoj!

Elkore: Anna

Published at 13:01 ( 4 comments / 173 visits )
This post is public

December 12, 2008

ADVENTO

Kun espero mi atendis

pacience dum la vivo,

eĉ kiam mi ne konsciis

longe - pri via ekzisto.



Jam mi estas konanta vin,

jen, mi estas atendanto,

senespere atendos mi,

atendos vin - ĝis la morto.

Published at 15:52 ( 3 comments / 236 visits )
This post is public

October 2nd, 2008

Nur tiom da estas la vivo...

Temas pri tridekjara Petro, kiun mi ne konis persone.

Okazis foje ke li kaŭzis akcidenton. Pli precize oni diras, li stiris laŭ la reguloj, sed iu piediranto subite elpaŝis de malantaŭ de parkata aŭto, kaj li jam ne povis stopiĝi. Mi kredus, ke li ne eraris, sed do, iel tamen oni forprenis lian rajtigilon.

Poste li atingis laborejon ĉiutage en sama vojo per biciklo. Kaj vintre - en malvarmego, kaj sumere - en varmego.

La gekolegoj ege ŝatis lin. Li multe laboris. Li ĉiam al ĉiuj estis afabla, mallautvoĉa, iom mallerta, sed helpema. Se iu havis problemon, li tuj aliris, kaj provis iel tion solvi.

Malgraŭ lia aminda naturo li vivis tute sola en la loĝejo, kiun li heredis de la patrino. Pri la patro li neniam parolis. Li havis nek infanojn, nek edzinon, nek amikinon.

Liaj gefratoj estis okupataj iu - iu pri la propra familio.

Printempe Petro havis eblon aĉeti motociklon, post kelkaj semajnoj li povis aĉeti ankaŭ tekkomputilon.

Li iĝis pli kaj pli ridetema.

Hieraŭ matene li per motociklo preteriris sur la kutima vojo sian koleginon, kiu uzis biciklon. Ili mansigne salutis unu la alian.

Iom poste la kolegino forĵete sian biciklon kuratingis lin: Iu ŝoforo ne ekvidis la motociklon...

Ŝi brakumis la terkuŝantan korpon, kaj demandis, kie, kio doloras ? Petro ankoraŭ respondis, ke li ne sentas doloron - sed je la alveno de ambulanca savaŭto li jam ne vivis.

Li mortis sen sango...

(Kial la bonaj homoj forpasas frue?)

Published at 16:36 ( 15 comments / 845 visits )
This post is public

October 1st, 2008

Sepversa + P.S.

Trovu kara tuj trankvilon,
forgesu doloron, timon,
havu pli multajn amikojn,
provu eviti konfliktojn,
forlasu aĉan koleron,
solvu ĉiun miskomprenon,
akceptu koran brakumon!

-------------------------------------

P.S. al ĉiuj:

Klopodu atingi pacon,

ne nur sopiri la ŝancon,

preterlasi la atakon,

bonvolu doni pli takton,

ne nur ĉesi la batadon,

vere fini la militon,

montri pli grandan homamon,

proponi amikan manon,

ne per ole' nutri fajron!

Published at 15:20 ( 10 comments / 566 visits )
This post is public

September 29, 2008

Revenu!

Kie vi estas mia koro,

forveturante en la mondo?

Kien kondukas via vojo?

Pri vi alvenas ne informo...

-----------------------------------

Kiam mi ludas kun imago,

dume vin lulas longe trajno.

atendas certa fremda pejzaĝo,

allogas multe da travivaĵo.

--------------------------------------

Akopanas vin mia amo...

Published at 14:38 ( 9 comments / 462 visits )
This post is public

September 29, 2008

Jam ne plu...

Vi volas havi ĉu koron mian,

feliĉe senti kareson mildan,

travivi denove brakumadon,

kisate sperti profundan amon?

-----------------------------------

Published at 11:14 ( 14 comments / 488 visits )
This post is public

September 10, 2008

Sen biero

Mi ricevis la rezulton,

kiu jesis diagnozon.

Ĝi prognozis mian sorton,

por mi ĝi signifas morton.

Tamen mi decidis vivi,

vanan memkompaton fini.

Mi intencas ne plu timi,

se mi povas, ofte ridi.

Resaniĝon, Dion fidi.

Post nun sprite spita esti,

ĉiam bonhumora resti

Vere ĉesigi la ploron,

mi elektis serĉi ĝojon,

ekzemple aĉeti florojn,

senti ilian odorojn.

Nokte havi belan sonĝon,

frumatene trovi oron.

Rigardante brilan sunon

ne atenti propran sanon.

Doni belon, bonon, amon.

sincere esperi samon...

Published at 13:46 ( 25 comments / 860 visits )
This post is public

September 8, 2008

Elĉerpita animo

Tranĉita estas mia korpo,

rompita estas mia koro.

Malpliiĝas mia forto,

proksimiĝas mia morto.

Min atendas certa korto,

malfermiĝas ega pordo.

Iam venos tiu horo,

kiam dehiskas la tombo.

Mi jam volus esti cindro,

kiun dislavadas akvo.

Estos la plej bona solvo,

restu post mi nur memoro!

- - -

Eble ekzistas miraklo...

Published at 13:09 ( 18 comments / 664 visits )
This post is public

July 30, 2008

Jam ankaŭ mi havas hundon!

          Antaŭ nelonge, iunokte mi sonĝis pri du nigraj hundoj, kiuj havis verdajn okulojn. Sekvatage ni vizitis bogepatrojn por festi kune ian familian datrevenon. Kiam ni estis irantaj hejmen, komenciĝis tempesto. Fulmotondris, pluvegis. Ni sidante en aŭto ekvidis malgrandan hundeton, kiu paŝadis centre de la vojo. Ŝoforis mia edzo, li diris al mi, mi rigardu, kie estas la hundo, ĉar li vidas nenion, li ne volas kaŭzi akcidenton.

          Kiam mi malfermis la pordon, la hundo per unu salto estis subite ĉe miaj piedoj. Ĝi estis malseka, tremis pro timo kaj malvarmo. Mi ekvidis ekbrili strangan verdan lumon en  ŝiaj brunaj okuloj. Post kelkaj minutoj, kiam mildiĝis la vetero, mia edzo ordonis: la hundo iru for! Mi kordolore malfermis denove la pordon, pensante, ke la hundo ne hazarde elektis nin kun granda fido, sed la hundino turniĝis, kaj montris sian dorson al la pordo. Sekvis iomda hezito kaj diskuto inter ni.  Fine la hundo restis. Ni donis nomon al ŝi, ni konstruis lokon por ŝi, montris ŝin al bestkuracisto, kiu diris, nia  "Kutyi" ("Hundeto")  estas malgrandkorpa, sed tre ege maljuna, kun sanproblemoj. Nu, mi pensis, tio ne influas min, mi vartos volonte la hundon, se ŝi ne vivos longe, mi provos beligi ŝiajn lastajn tagojn. Mi aĉetis medikamentojn, hundrimenon, ĉion bezonatan. Laŭ mia filino, se la malaltan hundon ni lasintus en la pulvo, ŝi post iom da tempo certe dronus en flako :-) Ankaŭ mi pensis tion, ke la hundo alvenis al ni ĝustatempe. Mi havas multajn malfacilaĵojn, kaj mi estas sentema. Ni kun Hundeto eble reciproke savis la vivon, unu de alian... Do, pasis la tagoj, mi dorlotadis la ĉarman hundon, sed en la oka tago ni ricevis vokon de niaj parencoj. Ili trovis ĉe bushaltejo anoncon pri perdita maljuna hundo, kiu havas nomon: Dáma (Damo).Mi time-espere ekdiris la nomon. Eble mia hundo ne reagos. Sed bedaŭrinde ŝi ekaŭdinte sian nomon tuj rigardis pri mi, atentis min. Mi konsciis, ke ni devos informi la verajn mastrojn de la ŝatata besto. Ni telefonis. Post tridek minutoj oni aperis ĉe ni. Kompreneble mi vane provis aĉeti Damon-Hundeton de ili, la nekonata familio post lasta kareso kunportis ŝin. Dum tagoj mi iradis kun ruĝaj okuloj. Mi koleris la tutan mondon. Post iom da sufero evidentiĝis, ke mi ne povas vivi sen hundeto. Fine mi decidis serĉadi en la reto, sed mi tiam kredis, alia hundo ne povos esti por mi same ĉarma. Estus konvena por ni simile malgrandkorpa hundo, ja ni ne havas ĝardenon, ĝi devus loĝi en ŝuoŝranko, sed en diverŝaj aziloj atendas mastron nure kompatindaj mezgrandkorpaj kaj grandkorpaj bestoj. Mi devos trovi solvon alimaniere. 

          Ankaŭ hodiaŭ mi sidas antaŭ mia komputilo, tajpas ĉi tiun rakonton, dume unumane mi brakumas unujaran dormantan liliputan melhundon, kiu similegas al antaŭa vertago. Ŝi jam  tutcerte estas (la) mia, kaj mi esperas, ke ni longe feliĉigos unu la alian!                                                                      

Published at 14:45 ( 24 comments / 877 visits )
This post is public

July 30, 2008

Tagmeza penseto

Mi kuiris bongustaĵon,

sed mi ne kapablas manĝi,

Mi dezirus propran vivon,

se mi povus... tute sanĝi.

Published at 13:26 ( 9 comments / 493 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 26 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Anna Karlik

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...