July 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

January 2010 (1)
December 2009 (1)
September 2009 (1)
August 2009 (1)
July 2009 (1)
May 2009 (1)
March 2009 (1)
January 2009 (3)
December 2008 (2)
October 2008 (2)
September 2008 (4)
July 2008 (6)
March 2008 (4)

July 22, 2008

Kvankam...

Vi estas mia mankanta parto

Plu vivi - al mi necesas forto.

Malsana jam estas mia korpo,

Sed amos mi vin - ĝis la morto!

 

Published at 16:35 / 5 comments / 256 visits
This post is public

July 23, 2008

Por Vi

Mia marda longa tago

ĝis nun estis atendado.

Estas nura atendado,

ĉar ne venas la sendaĵo.

Estas vana atendado,

ne alvenas ja mesaĝo.

Mi nur umas, amindumas,

en animo vin brakumas,

sen agado imagadas,

imagade vin amegas,

senutile nur revadas,

al maŝino revenadas,

vin senfine vane amas... - mi

Published at 04:47 / 11 comments / 495 visits
This post is public

July 24, 2008

Malnova donaceto

Mallertan poemon

mi verkis por vi,

ĉi tiel dezirus

vin gratuli:

 

La koro sin belege vestas,

ja vian ekziston festas.

Plej bela lundo sekvas,

ĉar via nomtago estas.

 

Published at 10:24 / 7 comments / 416 visits
This post is public

July 29, 2008

Deprimite

Mi ne havas bonhumoron,

Ne kapablas mi rideti,

Ĉar mi perdis la plej gravan,

Kiun homo povas perdi.

 

Malaperis la sunbrilo,

ĉiam ĉe mi loĝas nokto,

Ne prosperas miaj floroj,

Kaj ne maturiĝas frukto.

 

Mi feliĉon jam ne konas.

Eble estas ĝi la konto,

Puno -  de Kreinto por mi

Pro malpermesata sento.

 

Fajras por vi mia koro

- Tio estas mia kulpo.

La ĉiama esperado

Estos post nun mia sorto...

Published at 09:49 / 8 comments / 475 visits
This post is public

July 30, 2008

Tagmeza penseto

Mi kuiris bongustaĵon,

sed mi ne kapablas manĝi,

Mi dezirus propran vivon,

se mi povus... tute sanĝi.

Published at 13:26 / 9 comments / 508 visits
This post is public

July 30, 2008

Jam ankaŭ mi havas hundon!

          Antaŭ nelonge, iunokte mi sonĝis pri du nigraj hundoj, kiuj havis verdajn okulojn. Sekvatage ni vizitis bogepatrojn por festi kune ian familian datrevenon. Kiam ni estis irantaj hejmen, komenciĝis tempesto. Fulmotondris, pluvegis. Ni sidante en aŭto ekvidis malgrandan hundeton, kiu paŝadis centre de la vojo. Ŝoforis mia edzo, li diris al mi, mi rigardu, kie estas la hundo, ĉar li vidas nenion, li ne volas kaŭzi akcidenton.

          Kiam mi malfermis la pordon, la hundo per unu salto estis subite ĉe miaj piedoj. Ĝi estis malseka, tremis pro timo kaj malvarmo. Mi ekvidis ekbrili strangan verdan lumon en  ŝiaj brunaj okuloj. Post kelkaj minutoj, kiam mildiĝis la vetero, mia edzo ordonis: la hundo iru for! Mi kordolore malfermis denove la pordon, pensante, ke la hundo ne hazarde elektis nin kun granda fido, sed la hundino turniĝis, kaj montris sian dorson al la pordo. Sekvis iomda hezito kaj diskuto inter ni.  Fine la hundo restis. Ni donis nomon al ŝi, ni konstruis lokon por ŝi, montris ŝin al bestkuracisto, kiu diris, nia  "Kutyi" ("Hundeto")  estas malgrandkorpa, sed tre ege maljuna, kun sanproblemoj. Nu, mi pensis, tio ne influas min, mi vartos volonte la hundon, se ŝi ne vivos longe, mi provos beligi ŝiajn lastajn tagojn. Mi aĉetis medikamentojn, hundrimenon, ĉion bezonatan. Laŭ mia filino, se la malaltan hundon ni lasintus en la pulvo, ŝi post iom da tempo certe dronus en flako :-) Ankaŭ mi pensis tion, ke la hundo alvenis al ni ĝustatempe. Mi havas multajn malfacilaĵojn, kaj mi estas sentema. Ni kun Hundeto eble reciproke savis la vivon, unu de alian... Do, pasis la tagoj, mi dorlotadis la ĉarman hundon, sed en la oka tago ni ricevis vokon de niaj parencoj. Ili trovis ĉe bushaltejo anoncon pri perdita maljuna hundo, kiu havas nomon: Dáma (Damo).Mi time-espere ekdiris la nomon. Eble mia hundo ne reagos. Sed bedaŭrinde ŝi ekaŭdinte sian nomon tuj rigardis pri mi, atentis min. Mi konsciis, ke ni devos informi la verajn mastrojn de la ŝatata besto. Ni telefonis. Post tridek minutoj oni aperis ĉe ni. Kompreneble mi vane provis aĉeti Damon-Hundeton de ili, la nekonata familio post lasta kareso kunportis ŝin. Dum tagoj mi iradis kun ruĝaj okuloj. Mi koleris la tutan mondon. Post iom da sufero evidentiĝis, ke mi ne povas vivi sen hundeto. Fine mi decidis serĉadi en la reto, sed mi tiam kredis, alia hundo ne povos esti por mi same ĉarma. Estus konvena por ni simile malgrandkorpa hundo, ja ni ne havas ĝardenon, ĝi devus loĝi en ŝuoŝranko, sed en diverŝaj aziloj atendas mastron nure kompatindaj mezgrandkorpaj kaj grandkorpaj bestoj. Mi devos trovi solvon alimaniere. 

          Ankaŭ hodiaŭ mi sidas antaŭ mia komputilo, tajpas ĉi tiun rakonton, dume unumane mi brakumas unujaran dormantan liliputan melhundon, kiu similegas al antaŭa vertago. Ŝi jam  tutcerte estas (la) mia, kaj mi esperas, ke ni longe feliĉigos unu la alian!                                                                      

Published at 14:45 / 24 comments / 912 visits
This post is public

( 6 posts )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...