Temas pri tridekjara Petro, kiun mi ne konis persone.

Okazis foje ke li kaŭzis akcidenton. Pli precize oni diras, li stiris laŭ la reguloj, sed iu piediranto subite elpaŝis de malantaŭ de parkata aŭto, kaj li jam ne povis stopiĝi. Mi kredus, ke li ne eraris, sed do, iel tamen oni forprenis lian rajtigilon.

Poste li atingis laborejon ĉiutage en sama vojo per biciklo. Kaj vintre - en malvarmego, kaj sumere - en varmego.

La gekolegoj ege ŝatis lin. Li multe laboris. Li ĉiam al ĉiuj estis afabla, mallautvoĉa, iom mallerta, sed helpema. Se iu havis problemon, li tuj aliris, kaj provis iel tion solvi.

Malgraŭ lia aminda naturo li vivis tute sola en la loĝejo, kiun li heredis de la patrino. Pri la patro li neniam parolis. Li havis nek infanojn, nek edzinon, nek amikinon.

Liaj gefratoj estis okupataj iu - iu pri la propra familio.

Printempe Petro havis eblon aĉeti motociklon, post kelkaj semajnoj li povis aĉeti ankaŭ tekkomputilon.

Li iĝis pli kaj pli ridetema.

Hieraŭ matene li per motociklo preteriris sur la kutima vojo sian koleginon, kiu uzis biciklon. Ili mansigne salutis unu la alian.

Iom poste la kolegino forĵete sian biciklon kuratingis lin: Iu ŝoforo ne ekvidis la motociklon...

Ŝi brakumis la terkuŝantan korpon, kaj demandis, kie, kio doloras ? Petro ankoraŭ respondis, ke li ne sentas doloron - sed je la alveno de ambulanca savaŭto li jam ne vivis.

Li mortis sen sango...

(Kial la bonaj homoj forpasas frue?)