Antaŭ nelonge, iunokte mi sonĝis pri du nigraj hundoj, kiuj havis verdajn okulojn. Sekvatage ni vizitis bogepatrojn por festi kune ian familian datrevenon. Kiam ni estis irantaj hejmen, komenciĝis tempesto. Fulmotondris, pluvegis. Ni sidante en aŭto ekvidis malgrandan hundeton, kiu paŝadis centre de la vojo. Ŝoforis mia edzo, li diris al mi, mi rigardu, kie estas la hundo, ĉar li vidas nenion, li ne volas kaŭzi akcidenton.

          Kiam mi malfermis la pordon, la hundo per unu salto estis subite ĉe miaj piedoj. Ĝi estis malseka, tremis pro timo kaj malvarmo. Mi ekvidis ekbrili strangan verdan lumon en  ŝiaj brunaj okuloj. Post kelkaj minutoj, kiam mildiĝis la vetero, mia edzo ordonis: la hundo iru for! Mi kordolore malfermis denove la pordon, pensante, ke la hundo ne hazarde elektis nin kun granda fido, sed la hundino turniĝis, kaj montris sian dorson al la pordo. Sekvis iomda hezito kaj diskuto inter ni.  Fine la hundo restis. Ni donis nomon al ŝi, ni konstruis lokon por ŝi, montris ŝin al bestkuracisto, kiu diris, nia  "Kutyi" ("Hundeto")  estas malgrandkorpa, sed tre ege maljuna, kun sanproblemoj. Nu, mi pensis, tio ne influas min, mi vartos volonte la hundon, se ŝi ne vivos longe, mi provos beligi ŝiajn lastajn tagojn. Mi aĉetis medikamentojn, hundrimenon, ĉion bezonatan. Laŭ mia filino, se la malaltan hundon ni lasintus en la pulvo, ŝi post iom da tempo certe dronus en flako :-) Ankaŭ mi pensis tion, ke la hundo alvenis al ni ĝustatempe. Mi havas multajn malfacilaĵojn, kaj mi estas sentema. Ni kun Hundeto eble reciproke savis la vivon, unu de alian... Do, pasis la tagoj, mi dorlotadis la ĉarman hundon, sed en la oka tago ni ricevis vokon de niaj parencoj. Ili trovis ĉe bushaltejo anoncon pri perdita maljuna hundo, kiu havas nomon: Dáma (Damo).Mi time-espere ekdiris la nomon. Eble mia hundo ne reagos. Sed bedaŭrinde ŝi ekaŭdinte sian nomon tuj rigardis pri mi, atentis min. Mi konsciis, ke ni devos informi la verajn mastrojn de la ŝatata besto. Ni telefonis. Post tridek minutoj oni aperis ĉe ni. Kompreneble mi vane provis aĉeti Damon-Hundeton de ili, la nekonata familio post lasta kareso kunportis ŝin. Dum tagoj mi iradis kun ruĝaj okuloj. Mi koleris la tutan mondon. Post iom da sufero evidentiĝis, ke mi ne povas vivi sen hundeto. Fine mi decidis serĉadi en la reto, sed mi tiam kredis, alia hundo ne povos esti por mi same ĉarma. Estus konvena por ni simile malgrandkorpa hundo, ja ni ne havas ĝardenon, ĝi devus loĝi en ŝuoŝranko, sed en diverŝaj aziloj atendas mastron nure kompatindaj mezgrandkorpaj kaj grandkorpaj bestoj. Mi devos trovi solvon alimaniere. 

          Ankaŭ hodiaŭ mi sidas antaŭ mia komputilo, tajpas ĉi tiun rakonton, dume unumane mi brakumas unujaran dormantan liliputan melhundon, kiu similegas al antaŭa vertago. Ŝi jam  tutcerte estas (la) mia, kaj mi esperas, ke ni longe feliĉigos unu la alian!